Caltrain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caltrain
emblemo
reto de publika transporto • commuter rail in North America • servo de pasaĝervagonoj
Komenco 1985 vd
Antaŭe Peninsula Commute vd
Geografia situo 37° 20′ 22″ N, 121° 54′ 35″ U (mapo)37.33944444-121.90972222Koordinatoj: 37° 20′ 22″ N, 121° 54′ 35″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Caltrain Centralized Equipment Maintenance and Operations Facility
Situo kantono San Mateo
Caltrain (Kalifornio)
Caltrain (Kalifornio)
DEC
Caltrain
Caltrain
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Caltrain
Posedata de Peninsula Corridor Joint Powers Board vd
Posedatoj San Jose Diridon station • Atherton station • Bayshore station • Burlingame station • California Avenue station • Castro station • Gilroy station • Hillsdale station • Palo Alto station • Paul Avenue station • Redwood City station • San Antonio station • San Bruno station • San Carlos station • 4th and King Street station • Santa Clara station • South San Francisco station • Sunnyvale station • 22nd Street station • Menlo Park station • San Mateo station vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Caltrain [pron. keltrejn] estas fervoja kompanio, kiu servas la duoninsulon de San-Francisko kaj la valon Santa Clara en Kalifornio en Usono.

Linia mapo de Caltrain

La linio de Caltrain iras inter San-Francisko kaj Gilroy (Kalifornio) kaj iras tra la kantonoj San-Francisko, San-Mateo kaj Santa Clara. Multaj trajnoj iras nur ĝis San-José Iridon.

La trafiko funkcias sub kontrakto de Amtrak kaj estas financata de la urbo kaj la kantono San-Francisko, de San Mateo County Transit District (transport-distrikto de kantono San Mateo) kaj Santa Clara Valley Transportation Authority (transporta aŭtoritato de valo Santa Clara). Administras ĝin Peninsula Corridor Joint Powers Board (estraro de la kunigitaj fortoj de la duoninsula koridoro). La norda finstacio de Caltrain estas en San-Francisko ĉe kruciĝo de la 4-a strato kaj King-strato; ĝia suda finstacio estas en Gilroy. De San-Francisko kaj San-Joseo trajnoj baze iras ĉiun duonan horon; dum la horoj de laborkomenco kaj -fino estas pli oftaj servoj. Ĉiutage tri trajnoj por laborantoj iras de kaj al Gilroy. Dum festaj kaj semajnfinaj tagoj estas almenaŭ ĉiuhora servo.

En februaro 2007 estis mezume 33.841 pasaĝeroj ĉiun labortagon.

De 2006 Caltrain havas 29 laŭprogramajn haltejojn, krome unu futbalan halton ĉe stadiono Stanford kaj du semajnfinajn haltejojn (Broadway kaj Atherton). De lundo al vendredo estas 98 lokaj, restriktitaj kaj ekspresaj trajnoj; sabate kaj dimanĉe estas inter 28 kaj 32 lokaj trajnoj.

En 1998 ekestis ligo inter Caltrain kaj la metroo de San-Francisko per plilongigo de la metroa linio N Judah Muni al la norda finstacio de Caltrain. En 1999 ekestis trama konekto de norda Santa Clara al la stacio Mountain View. En junio 2003 ekestis interkonekto de Caltrain kaj BART ĉe stacio Millbrae; tiel Caltrain estis konektita al la Internacia Flughaveno San-Francisko.

La emblemo de Caltrain konsistas el la nura nomo "Caltrain", kies unua parto "Cal" aperas nigre sur blanka fono, dum ke la resto "train" aperas blanke en ruĝa cirklo.