Calzadilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Calzadilla en sia provinco

Calzadilla (Ŝtonvojeto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas calzadillanoslagartos (lacertoj). La censita populacio en 2008 estis de 486 loĝantoj. La dua nomo de la loĝantoj havas kialon, ke laŭ legendo paŝtisto, petis al la bildo de la Kristo de la Agonio, ke sia bastono iĝu pafilo por mortigi gigantan lacerton kiu manĝas liajn ŝafojn.

Situo

Calzadilla estas situa en la nodokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 356 m; je 78 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 76,34 km².

Ekonomio

Skulptaĵo de la paŝtisto ĉasante la lacerton, ĉe la ermitejo de la Kristo de la Agonio.

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio

Calzadilla limas kun:

Demografio

Demografia evoluo de Calzadilla inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

590 554 514 494 492 491 479

Religiaj monumentoj

En Calzadilla troviĝas la jenaj preĝejoj kaj ermitejoj:

  • Preĝejo, de la 15a jarcento kun sonorilturo de la 16a jarcento.
  • Ermitejo de la Kristo de la Agonio, de la 16a jarcento, kiu loĝigas bildon de la Kristo de la Agonio atribuita al Lucas Mitata kaj la restaĵojn de la lacerto de Calzadilla.


Festoj

En Calzadilla oni celebras la jenajn festojn:

  • Danco de las Mondas
  • Kamparfesto (Lundon de Krucoj)
  • Los Cristinos (1a duono de aŭgusto)
  • Kristo (15a de septembro)