Camajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camajoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Camajoj (Tsamai, aliaj nomformoj: Tsemay, Tsemai, TsamakoTsamakko) estas etno en sudokcidenta Etiopio. La camaja lingvo apartenas al la orientaj kuŝidaj lingvoj, specife al la subgrupo dulajaj lingvoj. Ĝi estas parenca al la busa kaj kaj la gavada lingvoj.

La camajoj estas 9.702 homoj (laŭ censo de 1998). La camajan lingvon parolas 8.621 homoj, 5.298 el ili estas unulingvaj.[1] Multaj camajoj uzas la konsan lingvon por komercaj celoj.[2]

La plej multaj camajoj estas agristoj-paŝtistoj, kaj bredante brutojn kaj plantante fruktoplantojn. Multaj camajaj virinoj uzas vestaĵojn el ledo. Multaj camajaj viroj portas kun si malgrandajn sidilojn uzotajn kaze de bezono eksidi.

Ege malmultaj el ili scias legi kaj skribi: malpli ol 1% en la unua lingvo, 2,8 % en sia dua lingvo.[3]

La camajoj vivas en regiono frekventita de aventurturistoj, ili do estas ofte fotita etno.[4] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]