Camarena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Camarena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45180
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro Bonifacio Segovia Pérez
Demografio
Loĝantaro 3,704  (2010)
Loĝdenso 55,93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 4° 7′ U (mapo)40.0875-4.1175Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 40° 5′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 575 m [+]
Areo 66,22 km² (6 622 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Camarena (Tero)
Camarena (Tero)
DEC
Camarena
Camarena
Situo de Camarena
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camarena [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Camarena en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Camarena [kamarEna] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "camarena" devenas el la homa nomo antaŭromia "camarus".

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Camareneros. La censita populacio en 2010 estis de 3.704 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,93 loĝ/km².

Situo

Camarena estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 575 m; je 30 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66.22 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′15″ N 4°7′3″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas sur ebenaĵo, kvankam iom neregula, formanta valon situantan en la Distrikto Torrijos kaj limas kun la teritorioj de Las Ventas de Retamosa, Casarrubios del Monte, Chozas de Canales, Arcicóllar kaj Fuensalida, ĉiuj el la Provinco Toledo.

Estas tie kelkaj montoj inter kiuj menciindas San Andrés, Monteviejo, Velado kaj Beata de Cantalgallo. Fluas kvar rojoj kun malmulta akvo kiuj enfluas en la riveron Gvadaramo: nordokcidente Carlamin, norde Gadea, kiu kuniĝas kun tiu en la centro de la domaro, oriente Boadilla kaj laste okcidente Prado-Palacios.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Estas restoj de deveno de keltiberoj. Post la reconquista oni reloĝigas la zonon konatan kiel San Nicolás de Pozuelo, poste nomata Coto Redondo. En 1142 la reĝo Alfonso la 7-a ordonis la reloĝigon de la domaro kaj donas ĝin al la monaĥejo de Santa María de Batres.

Komence de la 13a jarcento oni mencias la domarojn de Pozuelo kaj Camarena kiel distingaj lokoj, sed probable tiu alpremis la populacion de la alia. En tiu jarcento la klerikularo de Toledo akiris terojn de Camarena ĝis kiam la vilaĝo ekdependis de la arkiepiskopoj de Toledo. Tiu dependo daŭros ĝis la emancipiĝo en 1498, kaj redependis en la 17a jarcento sub la regado de Filipo la 4-a.

Fine de la 17a jarcento oni fermis la monaĥejon de San Ildefonso, kiu dediĉis sin ĉefe al la edukado de la knabinoj de la municipo.

En la 17a jarcento estis aprezataj ties vino en la tuta regiono, ĉefe la dolĉa vino nomita tie aragona.

Notoj


Vidu ankaŭ