Camel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camel
Camel en spektaklo en 2003
Camel en spektaklo en 2003
Bazaj informoj
Deveno Londono, Anglio
Ĝenroj Progresiva roko
Aktivaj jaroj 1971 - 1984
1991 - numtempe
Eldoninto MCA, Janus, Decca, Deram, Arista, Camel Productions
Retejo www.camelproductions.com
Membroj

Andrew Latimer
Colin Bass
Denis Clement
Pete Jones

Antaŭaj membroj

Guy Leblanc †
Peter Bardens †
Doug Ferguson
Andy Ward

vdr

Camel (Kamelo) estas brita rok-bando fondita en Londono en 1969, kaj plifirmigita en 1971. Estas unu el la pioniroj de la progresiva roko, kaj unu el la pilieroj de la ĝenro, kune kun bandoj kiel Pink Floyd, Yes, Genesis aŭ King Crimson. Ankaŭ partoprenis kune kun Caravan kaj aliaj grupoj en la Canterbury Scenejo.

Konsiderita kiel unu el la plej bonaj bandoj aperintaj sur la brita scenejo en la 1970-aj jaroj, Camel kombinis elementojn prenitajn el la ĵazo, la klasika kaj baroka muziko, la bluso kaj eĉ la elektronika muziko, por krei albumojn kun notinda kreemeco kaj teknika precizeco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj (1964 - 1971)[redakti | redakti fonton]

La komencoj de Camel situiĝas proksimume 1964, kiam la fratoj Andrew kaj Ian Latimer unuiĝis al iliaj amikoj Alan Butcher kaj Richard Over por formi grupon nomitan The Phantom Four. En 1969, Andrew organizis alian grupon, The Brew, kune kun Doug Ferguson en la basgitaro kaj Andy Ward en la drumo.

La trio unuiĝis al la soloisto Phil Goodhand-Tait por la registrado de la disko "I think I´ll Write A Song" kaj ĝia posta turneo al la komencoj de 1971.

Decembre de 1971, Camel jam akiris sian definitivan nomon kaj la klasikan grupan formadon, kun Peter Bardens (klavaroj, voĉo), Doug Ferguson (basgitaro, voĉo), Andy Ward (drumo, frapinstrumentoj) kaj Andrew Latimer (gitaro, fluto, voĉo).

Unuaj paŝoj (1972 — 1975)[redakti | redakti fonton]

Aŭguste 1972, ili subskribis kontrakton kun MCA Records kaj registris sian unuan diskon. Meze de la registradoj, la produktoro Dave Williams sugestis al ili ke ili kontraktu kantiston. Post plenumi aŭdaĵon al preskaŭ 30 kandidatoj, ili decidis kanti ili mem. La karakteriza tembro de la voĉoj de Latimer kaj Bardens konvertiĝis en unu de la distingaj trajtoj de la grupo.

Ilia samnoma debuta albumo lanĉita en 1973, Camel, akiris malmultan sukceson. Tamen, tempe konvertiĝos en unu de iliaj plej katarterizaj verkoj. Kantoj kiel Slow Yourself Down aŭ Never Let Go kaj instrumentaj temoj kaj Arubaluba aŭ Six Ate estis profilantaj la bandan sonon. La postulo kaj la manko de komerca sukceso kondukiĝis rompi kun ilia eldoninto, kaj poste subskribis kun Decca, kun kiu ili restis dum la sekvaj dek jaroj.

La unua disko por Decca, dua de ilia kariero, estis Mirage. Albumo registita novembre 1973 kaj lanĉita marte 1974. Ĉi tie Andrew Latimer premieriĝis ludante la fluton, doninte novan karakterizan sonon al la bando. Ne estis promocia simpla disko, nek ankaŭ eniris en la anglaj listoj, sed la respondo de la komunikiloj ĝenerale kun la disko estis tre promesplena. La prestiĝa revuo Sounds estis unu de la unuaj kiuj laŭdis la verkon kaj Andy Ward kaj Doug Ferguson estis priskribitaj kiel bone grasita maŝino. Eĉ plej fore iris la muzika revuo Beat kiuj deklaris Mirage kiel Monata Albumo, kaj finfine alvenis la surprizo kiam la disko eniris en la Billboard Top 149 kaj restis videbla dum 13 semajnoj. Hodiaŭ, Mirage estas konsiderata kiel unu de la nemalhaveblaj diskoj ene de la progresiva roko de ĉiuj la tempoj. La revuo Rolling Stones inkludis ĝin en la loko 21a de la 50 grandulaj diskoj de la progresiva roko de ĉiuj la tempoj.

Rekono (1975 — 1980)[redakti | redakti fonton]

Aprile 1975 eldoniĝis la albumo The Snow Goose, plene instrumenta, kiu baziĝas sur la samnoma novelo el Paul Gallico. Kvankam la mem verkisto montris sian malkontenton, ĉar li rilatigis ilin kun marko de cigaredoj  —Gallico abomenis ilin— ĝi estas sendube majstra verko kiu fariĝis la klasika albumo de la grupo. La 17-a aprilo 1975 la albumo estis prezentita en koncerto en la Royal Albert Hall de la angla ĉefurbo kune kun la Londona Simfonia Orkestro. Estis la definitiva paŝo de Camel al la internacia scenejo. Estis la unua fojo ke ili eniris en la anglajn listojn de la albumoj plej venditaj atinginte la Top 20 kaj subteniĝis en la listoj dum pli ol tri monatoj, antinginte la honoron de prestiĝaj revuoj kiel Melody Maker kaj partopreninte en la televidila programo "Old Grey Whistle Test" el la BBC (kie ili ludis kune kun malgranda ĉambrorkestro).

En 1976 eldoniĝis Moonmadness, rekrutinde al la saksofonisto Mel Collins por ilia prezentado koncerte. La drumisto Ward puŝis la bandan sonon al la ĵazo kaj tiu alportis la unuajn streĉojn en la grupo, kiuj donis kiel rezulto la eliradon de Ferguson.

En 1977 eldoniĝis Rain Dances, kun diversaj kunlaboraĵoj de muzikistoj kiel Brian Eno, kaj eniris al la grupo Richard Sinclair, eks-Caravan.

En 1978 eldoniĝis la albumo Breathless, post kies lanĉado Peter Bardens forlasis Camel. Kiel anstataŭantoj por la koncerna turneo dungiĝis due klavaristoj: Dave Sinclair, kuzo de Richard Sinclair kaj ex-Caravan, kaj al Jan Schelhaas, kiuj pli poste finiĝos unuiĝinta al Caravan.

Ĉi tiuj kvar diskaj verkoj donis al ili la sukceson kaj en Eŭropo kaj en Japanio.

Ĉe la finaĵo de la lasta turneo, la kuzoj Sinclair foriris kaj estis anstataŭitaj per Kit Watkins kaj Colin Bass. Ĉi tiu formaĵo registris sian plej komercan albumon ĝis nun, I Can See Your House From Here (1979).

La 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La grupo komencis la jardekon per la koncepta albumo Nude (1981), bazita sur la historio de la japana soldato Hiroo Onoda, kiu dum pluraj jaroj post fino de la Dua mondmilito kaŝis sin, sen scii ke la milito jam finiĝis.

Por ĉi tiu disko Latimer devis alvoki al la klavaroj Duncan MacKay, ĉar Watkins kaj Bass engaĝiĝis en aliaj projektoj, kvankam ili partoprenis en la prezenta turneo. Susan Hoover, la edzino de Latimer komencis kunlabori pri la tekstoj de la kantoj.

Jam en 1981 la diska eldonejo celebris la dek jarojn kun la grupo kaj sume 1500000 kopioj estis venditaj, do oni eldonas "The Chamaleón" — kompilaĵno kun elektitaj kantoj fare de Latimer kaj Ward.

Meze de 1981, Andy Ward forlasis la bandon pro problemoj kaŭzitaj de alkoholo kaj drogoj kaj Camel dissolviĝis.

Sen grupo kaj premita per la diska eldonejo por lanĉi novan diskon, Latimer alvokis provizorajn muzikistojn por registri The Single Factor.

Poste estis eldonita Stationary Traveller, por kio Latimer kunlaborigis Ton Scherpenzeel, klavariston de la nederlanda grupo Kayak, kaj la drumiston Paul Burges. Ĉi tiu verko estis tre bone akceptita de la muzika kritiko kaj Colin Bass revenis por la turneo, kune kun Chris Rainbow kaj Richie Close. Ekde tiu momento, Bass ĉeestis en ĉiuj tiuj la teamoj de Camel.

Post la eldono de Pressure Points, koncerto registrita dum la turneo de 1984, la bando malaperis dum longa periodo.

Naskiĝo de Camel Productions (1991 — 2003)[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1990-aj Latimer revenis al la nomo Camel, kvankam li estis la sola fondinta membro kiu restadis en la grupo. Li decidis vendi sian domon en Anglio kaj translokiĝis al Usono, kie li fondis la diskeldonejon Camel Productions.

En 1991 la grupo eldonis Dust and Dreams, konceptan albumon bazitan sur la romano La koleraj vinberoj de John Steinbeck.

Dust and Dreams estis verkita meze de la 1980-aj, sed Andy Latimer reverkis grandan parton de la albumo jam en Kalifornio helpata de usonaj muzikistoj.

Post sep jaroj sen turneoj la grupo renaskiĝis kiel kvarteto kun Andy Latimer, Colin Bass, Paul Burgess kaj Mickey Simmons (eks-Mike Oldfield, Fish) ĉe en la klavaroj. Tiel la turneo kaj la disko estis tre bone akceptitaj de la kritiko, precipe en la Norda Eŭropo.

Nun, kun la tuta artista libereco firmigita Camel komencis diskoproduktadon en la sekvaj jaroj kiu enhavas multaj koncertaj albumoj de antaŭa turneoj kaj novaj albumoj kaj kunlaboroj kun alia artistinoj.

La sekva nekoncerta albumo konceptita de Andy kaj lia edzino Susan, estis Harbour of Tears (1996), deciĉita al haveno de Cobh (Irlando), de kien multaj elmigrantoj enŝipiĝis al Usono dum la granda malsatego en Irlando en la jaroj 1845-1849. Poste ili realigis turneo trans UsonoEŭropo kaj Japanio, post ĝin ili eldonis Coming of Age en duobla KD kaj DVD registrita en koncerto. Kun Harbour of Tears Camel reprenis multaj da ilia adeptoj kaj eniris en la nederlandaj listoj. Camel interesis denove a la fanatikuloj de la progresiva roko.

En 1999 la bando formita de Latimer, Stewart, Bass kaj Scherpenzeel registris Rajaz, reveno al ilia radikoj de progresiva roko, inspirita en la spuroj markitaj de la dromedaroj en la dezerto kiu taŭgas kiel gvido al la nomadoj. En la komponado estis albumo diferenca ol la antaŭaj. En ĝin dominas la muziko pli simfonia kaj komponita de la piano, en ĉi tiu nova disko la gitaro fariĝas en la centro de la plimulto de la kanzonoj.

Tiu mem jaro, Colin Bass eldonis sola albumo, la fabela "An Outcast of the Islands" en kiu partoprenis sia kolegoj Andy Latimer kaj Dave Stewart.

Meze de la jaro 2000 komencis aro de turneoj kaj en 2001 pro unua foje, la grupo plenumis sukcesa turneo trans Sudameriko.

En la jaro 2002 ili lanĉis nova albumo en studio titolita  A Nod and a Wink, kile omaĝo al Peter Bardens, forpasita enere 2002, kaj en 2003 komencis monda turneo nomita "The Last Farewell" kun kiun ili komunikis la fino de la mondaj turneoj kaj ili volas centriĝis en turneoj pli limigitaj en spaco kaj tempo.

Reveno al Anglio kaj paŭzo de Latimer (2003 - 2010)[redakti | redakti fonton]

Post tempo, la grupo malaperas de la sceno dum longa periodo, anoncinte malmultaj novaĵoj pri Camel. Andy Latimer kaj Susan Hoover anoncas ke ili revenas al Anglio kie establos denove la operacibazo de Camel Productions en el estonteco. En la jaro 2006 aperis la novaĵo de kunlaboro de Andy Latimer kun Roger Waters de Pink Floyd por unuiĝas al la turneo de Dark Side Of The Moon, sed finfine ĝi ne plenumis.

En la jaro 2008 eldonis en sia oficiala retejo ke grava malsaneco afektis al la sano de Andrew Latimer. Tie mem jaro ricevis medola transplantado akompanita de intensa terapio, kun kiu atingis resaniĝi preskaŭ tute. Post ĉi tiu kortuŝa novaĵo por Camel, la bando preniĝis nedefinita paŭzo atendinte la tuta resaniĝo de Latimer, kaj ankaŭ ne donis novaj novaĵoj.

Finfine en la jaro 2010 eldonas la DVD The Opening Farewell, apartenanta al la lasta koncerto el ilia lasta turneo, kaj Andy komencas reaperi kiel sesia muzikisto en kelkaj albumoj kaj en kunlaboroj kun malsamaj grupoj.

La Reveno[redakti | redakti fonton]

Camel revenas en 2013 a la scenejoj  kun vasta turneo trans Eŭropo kaj Unuiĝinta Reĝlando  de koncertoj celebrinte la 40-a datreveno de la mita albumo The Snow Goose, kies publikiĝis re-eldono de la disko kun nova registro.

Kun la nova formado konsistita el Andy Latimer, Colin Bass, Guy LeBlanc, Jason Hart y Denis Clement, la grupo denove ŝprucas en la sceno. Dum la turneo registris la koncerto en la Teatreĵo Barbican de Londono kaj poste eldonita en DVD In From The Cold, kiu dividas en 2 diskoj.

Andy Latimer ricevis en 2014 la premio Lifetime Achievement koncesiita de la prestiĝa muzika revuo Prog de teamrock.com kaj nomumeco en la kategorio Viva Evento pro la turneo The Snow Goose.

Dum 2014-15 la grupo turneas denove trans Eŭropo prezentinte ĉi tiu foje repertuaro de la plej famkonata temoj el sia longa trajektorio, kun speciala atento al la albumo Moonmadness kiun ilia ludas preskaŭ tute. La formado ankoraŭ estas la sama krom la aliĝo de Ton Scherpenzeel  anstataŭinte al Guy LeBlanc kaŭze de sia grava malsaneco, bedaŭrinde forpasinte en la jaro 2015.

Maje 2016, Camel pligrandigas ilia koncertoj al japanio kaj Andy Latimer rekonas ke li tenu registritan materialon preskaŭ kiel pro kvin diskoj, sed li ne konfirmas se almenaŭ iom da tiu materialo estos eldonota. La posteno de klavaristo okupiĝis la junulo Pete Jones.

Oktobre 2017 la grupo anoncis la turneo "Moonmadness Tour 2018" kun unu de la koncertoj en la Royal Albert Hall de Londono la tago 17-a Septembro 2018.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Pli lastaj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Camel (1973)
  • Mirage (1974)
  • The Snow Goose (1975)
  • Moonmadness (1976)
  • Rain Dances (1977)
  • Breathless (1978)
  • I Can See Your House From Here (1979)
  • Nude (1981)
  • The Single Factor (1982)
  • Stationary Traveller (1984)
  • Dust and Dreams (1992)
  • Harbour of Tears (1996)
  • Rajaz (1999)
  • A Nod and a Wink (2002)
  • The Snow Goose Re-recording (2013)

Kompilajoj[redakti | redakti fonton]

  • Chameleon (1982)
  • A Compact Compilation (1986)
  • The Collection (1986)
  • Landscapes (1991)
  • Echoes (1993)
  • Master Series (1997)
  • Lunar Sea (2001)
  • Rainbow´s End Anthology (2010) 4CD Skatolo

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • A Live Record (1978)
  • Pressure Points (1984)
  • On The Road 1972 (1992)
  • Never Let Go (1993)
  • On The Road 1982 (1994)
  • On The Road 1981 (1997)
  • Coming of Age (1998)
  • Gods of Light '73-'75 (2000)
  • The Paris Collection (2001)