Camille Aymonier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Camille Aymonier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1866 (1866-09-17)
en Boujailles
Morto 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (84-jaraĝa)
en Bordeaux
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Camille AYMONIER [emonje] (naskita la 17-an de aŭgusto[1] aŭ de septembro[2] 1866 en Boujailles, Doubs; mortinta en 1951 en Bordeaux, Gironde[1]) estis franca instruisto, esperanta gramatikisto, membro de la Lingva Komitato (1909) kaj de la Akademio de Esperanto (1932) .

Aymonier laboris kiel instruisto ("profesoro de liceo"). Li verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj. Li estis aŭtoro de Notre Village: Les Fourgs (1913) kaj studis la lokan lingvaĵon de Fourgs.[1]

De 1900 li multe laboris por propagando de Esperanto per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1933) "li estis teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo". Li skribis en diversaj Esperantaj gazetoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Parolado pri Esperanto (1902, kun Grosjean-Maupin)
  • Grammaire complète d’espéranto (Paris, Hachette, 1907 Kolekto Esperanta)
  • Cours Méthodique d’Espéranto, kaj modela traduko (3 volumoj, 1909-10).
  • Réponse à des Critiques (1909)
  • Autour de l’Esperanto. Discussions de quelques modifications projetées (1912)
  • Pri Esperanto. Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj (Parizo, Esperantista Centra Oficejo, 1913 ; traduko de René Fertier)
  • Notre village (1913)
  • L’invasion à Pontarlier en 1814 (1914) [Pri la invado de Francio en 1814, post la abdiko de Napoleono]
  • Kultur et germanisme (Pontarlier, Faivre-Vernay, 1915)
  • Histoire d'une Délégation (1915)
  • Une Langue Vivante Artificielle (1917)
  • Lazaro-Ludoviko Zamenhof, aûtoro de esperanto... (1918)
  • Théodore Jouffroy des Pontets, député de Pontarlier (Pontarlier, Faivre-Vernay, 1919)
  • Essai sur la dérivation comparée dans les langues naturelles et artificielles (Paris, Office central espérantiste, 1921)
  • L’Espéranto, Langue première de l’enseignement (1925)
  • Les Gaudes. Histoire d’une société provinciale à Paris (Paris, imp. Marcilly, 1926)
  • Légendes et traditions de la Franche-Comté (Besançon, Sequatur, 1927)
  • Xavier Marmier : sa vie, son œuvre (Besançon, Sequatur, 1928)
  • Robert Fernier, peintre du Jura (La Gentiane bleue, 1929)
  • La grammaire de l’Académie Française et ses critiques, kun Abel Hermant, membro de la Franca Akademio (1862-1950). Parizo: Firmin-Didot. 1932.
  • Ausone et ses amis (Bordeaux, Delmas, 1935)
  • Notre patois (Pontarlier, Faivre-Vernay, 1935)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Essai sur la dérivation comparée dans les langues naturelles et artificielles

Citaĵo
 En tiu france verkita libro nia eminenta kaj klera samideano Aymonnier liveras al la mondo rezultaton de plej interesa lingvoscienca studado. Li plej detale analizas komparforme Ia derivadon de la vortoj en sia propra, la franca, lingvo kaj en Esperanto. La verko estas nova pruvo pri la ri­ lata perfekteco de nia lingvo laŭ scienca vidpunkto, perfekteco, kiun oni ne devas superi, se oni deziras ne endanĝerigi la estonton de la komuna lingvo internacia por ĉiuj homoj. La libro kontraŭbatalas sukcesplene la teoriojn de tiel nomataj perfektigistoj de Esperanto. La libron akiru ĉiu studinto de Esperanto, kiu deziras koni ĉiujn detalojn pri la tekniko de la Zamenhofa ĉefverko. 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Données généalogiques de la commune Les Fourgs, Doubs. Arkivita el la originalo je 2007-10-14. Alirita 2008-03-19.
  2. Enciklopedio de Esperanto[rompita ligilo]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]