Campari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Campari modified.jpg

Campari estas nomo de mondfama itala marko de alkohola trinkaĵo kun tipe rubena koloro kaj fajne amara spica gusto. Enhavo de alkoholo estas proksimume 25%. Ĝi estas uzata kiel aperitivo kaj en kokteloj. Ĝi konsistas el pli ol 60 ingrediencoj (precipe kuracplantoj), trempataj dum pluraj semajnoj en distilita akvo kaj alkoholo. La ekzakta recepto por produkti Campari restas sekreta. La trinkaĵon kreis en 1862 gastejestro kaj distilisto Caspar David Campari el Novara (Italio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]