Campo Lugar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Campo Lugar (Kampo Loko) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas campuseños. La censita populacio en 2008 estis de 1.064 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Campo Lugar estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la plej suda parto de la komarkodistrikto Tierra de Trujillo kaj nordoriente de la komarko Vegas Altas de la Provinco de Badajoz, je altitudo de 115 m. La surfaco de ties teritorio estas de 73,06 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis ligata al la rekonkero fare de kristanoj de la proksima urbo de Trujillo dum la 13a jarcento. Poste estis ligata al la Ordeno de Alcántara kaj simple laŭ la nomo de La Kampo, kiu iĝis konfuziga kun aliaj multaj similnomaj lokoj. Je la disvolvigo de la poŝta servo en la 19a jarcento necesis havo de pli nekonfuza nomo kaj oni aldonis Loko al la iama nomo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Campo Lugar inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
1209 1198 1166 1149 1133 1108

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)