Campos do Jordão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campos do Jordão
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Vale do Paraíba Paulista
Mikroregiono Campos do Jordão
Fondita 29-a de aprilo 1874
Telefonkodo 12
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 852  (2015) [+]
Loĝdenso 175 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 44′ S, 45° 35′ U (mapo)-22.739444444444-45.591388888889Koordinatoj: 22° 44′ S, 45° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 628 m
Areo 290,06 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Campos do Jordão (Brazilo)
Campos do Jordão (Brazilo)
DEC
Campos do Jordão
Campos do Jordão
Situo de Campos do Jordão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campos do Jordão [+]
vdr

Campos do Jordão (kanmpuz dŭĵordaŭn) /'kãpuz dwĵoR'dãw/ (oficiale portugale Município de Campos do Jordão) estas urbo kaj municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono Campos do Jordão. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 50 852 loĝantoj sur areo de 290,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 175 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 34 164. La teritorio havas komunan limon kun Delfim Moreira, Guaratinguetá, Pindamonhangaba, Santo Antônio do Pinhal, São Bento do Sapucaí, Piranguçu kaj Wenceslau Braz.

panoramo
vendejo en svisa stilo

La urba ekonomio baziĝas ĉefe sur turismo. La vivnivelo en turisma urbocentro estas relative alta kaj eŭropeca, sed estas mizera zono ĉirkaŭ ĝi. Konstruaĵoj en la urbocentro ĉefe aspektas german-, svis- kaj italdevenaj kaj allogas riĉulojn de San-Paŭlio kaj Rio-de-Ĵanejrio dum vintro.

Pro la relativa alteco de la urbo (1628 m), ĝi estas sufiĉe malvarma. Somere la temperaturo varias inter 23 kaj 10 gradoj, vintre inter 12 kaj -6 gradoj (tre malofte).

Esperanto en Campos do Jordão[redakti | redakti fonton]

La paro Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon sukcesis movadi en Campos do Jordão en la fino de 20-a jarcento kaj unuaj jaroj de 21-a jarcento. Tie okazis kongreso de SAT en 1988. En 1995 okazis tie la la 8-a Sudbrazila Esperanto-Renkontiĝo kune kun la 3-a Interlanda Konferenco pri Instruado, okazintaj en ilia bieneto “Maĉu Pikĉu”, de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro 1995, kun la partopreno de 150 personoj.

La 17-an de februaro 2002 Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon akceptis en Campos do Jordão cent tridek-ses esperantistojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]