Canal+

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canal+
televidstacio vd
Dum 4-a de novembro 1984 - nekonata/nuntempe
Sidejo Issy-les-Moulineaux
Lando Francio
Posedata de Vivendi Universal vd
filiaj kompanioj Cyfra+ vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Canal+ estas franca duon-ĝenerala privata televidkanalo kies programoj konsistas esence el filmoj kaj el raportado pri sportaj eventoj. Ĝi estas la unua paga franca televido; ĝi apartenas al grupo Canal+ (Filio de la Grupo Vivendi).

Historio de la kanalo[redakti | redakti fonton]

La 9-an de junio 1982, la prezidento de la franca respubliko François Mitterrand anoncis dum gazetara kunveno : “La tre baldaŭan envojigon de projekto pri kvara televidkanalo. Ĝi pli turnos sin al redissendoj kaj ankaŭ al la problemoj de Kulturo. Tiu kanalo necesigos neniun kroman elspezon.

La 4-an de novembro 1984, André Rousselet, iama helpanto de la prezidento, fariĝinta prezidanto de Canal+, malfermis la antenon je la 8a horo por 186,000 unuaj abonantoj-"fondintoj".

El eraro rezultis ĝia nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ du ĵurnalistoj de la gazeto Libération, la nomo "Canal+" fontis el eraro. Origine, la dosiero nomiĝis Canal 4, t.e. logika sekvo post la tri unuaj francaj televidkanaloj : TF1, Antenne 2 kaj FR3. La cifero "4" malbone presita kaj legebla kiel "+" estus haviginta al André Rousselet, la ideon pri definitiva nomo de la kanalo.

Unuaj sukcesoj post malfacila komenca periodo[redakti | redakti fonton]

Ne tre plaĉis al la tri unuaj publikaj kanaloj la alveno de plia. Merkatpritaksado erare gvidis la preferon al publiko el grandaj urboj kaj finance bonstata. Plie, necesis solvi teknikajn problemojn, i.a. la kanalo devis ekspluati specifan antenon por ricevo (VHF). Aldoniĝis problemoj de piratado[specifigu] de ĝia malkodilo.

En 1985, la anonco pri kreo de du novaj senpagaj privataj kanaloj La Cinq (La Kvina) kaj TV6, instigis la telespektantojn al atendemo kaj forte bremsis la abonojn. Fine de 1985, la financa bilanco estis deficita.

La 9an de decembro 1989 la nombro de abonantoj de Canal+ superis 3 milionojn kaj ĝia profito atingis 774 milionojn da francaj frankoj (1,18 miliono da eŭroj) por entuta spezosumo de 5,3 miliardoj da francaj frankoj (808 milionoj da eŭroj). Ĝi forlasis sian parizan sidejon kaj translokiĝis en Issy-les-Moulineaux (Departemento Hauts-de-Seine).

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam dekomence, Canal+ skuis kutimojn de la franca televido :

  • paga kanalo alirebla per surtera hertza reto;
  • fono sobra kaj nigra en epoko kiam nigra ekrano timigis la ceterajn kanalojn, kun emblemo 2D (dudimensia), kaj en epoko kiam laŭmodiĝis 3D (tridimensia);
  • foresto de prezentantino anstataŭigita per anonc-tekstoj;
  • multdissendo de freŝdataj filmoj el furorlisto ("box-office");
  • impertinentaj elsendoj ("la spirito Canal") kun tono nekongrua kun la temo;
  • rekta dissendo de la matĉoj de "Ligue 1" de futbalo (Ĉampionado de Futbalo de Francio);
  • dissendo de la Ligo de Ĉampionoj de futbalo.

Canal+ estas unu el la plej grandaj eŭropaj aŭdovidaj grupoj : Groupe Canal+. En 2008, ĝia spektantaro konsistigis averaĝe 3,3% el la tuta spektantaro de francaj televidkanaloj (3,4% en 2007; unuavice troviĝas la privata TF1 kun 27,2% laŭ Médiamétrie).

Programado[redakti | redakti fonton]

La programoj de Canal+ France konsistas esence el freŝdataj filmoj en ekskluziveco kaj ĉiuj matĉoj de futbalo de "Ligue 1" kies rajtojn je dissendo ĝi aĉetis en 2004 por 600 milionoj da eŭroj. Sed la kanalo estas duonĝenerala kaj sekve programas ankaŭ filmseriojn, magazinojn, informbultenojn, distrajn kaj porjunulajn programojn, humuro (i.a. "Les guignols de l'info" - la ginjolludantoj de la informado), dokumentaraj filmoj.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Estraranoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj prezidantoj-direktoroj
Ĝeneralaj direktoj el grupo C+
Ĝenerala direktoroj de la programoj
Animantoj

Sidejo[redakti | redakti fonton]

1 place du Spectacle
92130 Issy-les-Moulineaux
Tel : (33) (0)1 71 35 35 35
Retejo : http://www.canalplus.fr/

Dissendo[redakti | redakti fonton]

Analoga : VHF / UHF Sécam Chaîne n° 4 (Kanalo n° 4)
Cifereca : TNT : TNT (Cifereca surtera franca Televido) Chaîne n° 4 paga (horaroj de klara senpaga spektebleco)
Satelito : CanalSat : Chaîne n° 4
TPS : Chaîne n° 4
Kablo : Noos : Chaîne n° 4
ADSL
Freebox TV : Chaîne n° 4
Neufbox/SFR TV : Chaîne n° 4
Alice : Chaîne n° 4
Orange TV : Chaîne n° 4
Darty Box TV : Chaîne n° 4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.