Canal de Roanne à Digoin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kluzo apud Roanne
Tri akvovojoj ĉe Digoin
Pont Pisserot, kie rivero trapasas kanalon

La Canal de Roanne à DigoinRoano-Digoin-Kanalo estas kanalo en Francio, kiu iras de la urbo Roano (Roanne) al la urbo Digoin. Ĝi sekvas de Roano la valon de la rivero Luaro (Loire) kaj renkontas en Digoin du aliajn kanalojn: la Canal du Centre en la direkto de Liono (Lyon) kaj la Canal latéral à la Loire, kiu sekvas la valon de la Luaro okcidenten.

En Digoin la kanalo trapasas la Luaron per 240 metroj longa ponto.

Rimarkinda estas la ponto Oudan (Pont Pisserot), ĉar tie la rivero estas gvidata tra ponto super la kanalo, kaj ne inverse, kiel kutime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la kanalo estis fiksita per leĝo en la jaroj 1821/1822 per Louis Becquey, kiu malgraŭ la oficiala titolo "directeur des Ponts et Chaussées" estis ministro de la franca registaro. La celo estis iĝi sendependa, de la ŝanĝanta nivelo de akvo de la rivero Loire, kiu bremsis la ekonomian evoluon.

La laboroj komencis en 1832 kaj en 1838 la kanalo estis preta. Komence estis 13 kluzoj de la formato 31 m longa kaj 5,20 m larĝa. Tio formato estis fiksita de Becquey, kaj en Francio nomiĝas tial Gabarit Becquey. La ŝtato aĉetis la kanalon en la jaro 1863 kaj provis plibonigi ĝin, ĉar ekestis konkurenco de la fervojo.

Inter 1890 kaj 1905 la kluzoj estis pligrandigataj la la nova formato Gabarit Freycinet (Longeco 39 metroj) kaj per la kombino de proksimaj kluzoj la nombro reduktiĝis al 10. La plej granda volumeno de transporto estis en la jaro 1917. Poste la signifo malkreskis kaj en la 1960-aj jaroj eĉ ekestis la ideo anstataŭigi la kanalon per aŭtoŝoseo.

Ekde 1992 la haveno de Roanne ne plu estis uzata por vartransportoj kaj la turisma industrio transprenis tiun rolon.

Nuntempe la kanalo apartenas al la franca ŝtato kaj estas prizorgata de la ŝtata kompanio Vois Navigables de France (VNF). Oni pripensis vendi ĝin al la loka aŭ regiona administracio por plibonigi la turismon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]