Centra kanalo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canal du Centre)
Centra Kanalo
En Saint-Léger-sur-Dheune
En Saint-Léger-sur-Dheune
Origina nomo canal du Charolais
Moderna nomo canal du Centre
Ĉefa inĝeniero Émiland Gauthey
Dato de konstruo 1784
Dato de unua uzo 1791
Dato de kompletigo 1793
Startpunkto Chalon-sur-Saône
Finpunkto Digoin
Kluzoj 61
Longeco 112 km
vdr

La Canal du Centre, aŭ Centra Kanalo esperante, estas kanalo en la nordorienta parto de Francio. Ĝi ligas la riverojn Luaro kaj Saono kaj tiel ligas la Atlantikon kun la Mediteranea Maro.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La Centra Kanalo estas kanalo kun supra interkluzejo laŭ la normaj Freycinet-dimensioj. Ĝia longeco estas 112,125 kilometroj. Ĝi enhavas 61 kluzojn : 27 laŭ la Luaro deklivo kaj 34 laŭ la Saono.

Ĝi interligas la urbojn Chalon ĉe Saono kaj Digoin. De tie, oni atingas la luaran flankkanalon, kiu superigas la Luaron per kanalponto, ĵus antaŭ ke maldekstre kunfluas la kanalon de Roanne ĝis Digoin. Interdekliva kluzejo en Montchanin ricevas akvon de multaj akvujoj. La kanalo iras laŭ la valo de rivero Thalie de Chalon ĝis Chagny kaj poste laŭiras la valon de rivero Dheune de Chagny ĝis Saint-Julien-sur-Dheune. En Ecuisses, ŝtuparo de kvar kluzoj ebligas kompensi je 17,5 m. Oni malsuprenas al Digoin tra la valo de Bourbince.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]