Cananea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cananea

019 Esperanto Sonora.PNG

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita en 1901
Urbestro Jesús R. Moreno García (2012-14)
Poŝtkodo 84620 - 84635
Telefona antaŭkodo 645
Kodo laŭ INEGI 26 019
Retpaĝaro www.cananea.gob.mx
Demografio
Loĝantaro 32157
Geografio
Koordinatoj
30°59′N 110°18′U  /  30.983°N, 110.3°U / 30.983; -110.3 (Cananea)
Alto 1600
Areo 3041,7
Horzono UTC -7
Situo de Cananea en (Meksiko)
DMS
Situo de Cananea en
Situo de Cananea en
v  d  r
Information icon.svg

Cananea estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Cananea. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26019.

Temas pri mineja urbo kiu situas en la plej nordorienta parto de Sonora tuj ĉe la landlimo al Usono. En Cananea troviĝas plej gravaj meksikaj minentreprenoj.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo venas de la pima lingvo kaj ĝi signifas "viando de ĉevalo".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 32936 loĝantojn. El tiuj estis 16415 viroj kaj 16521 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3041,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1600 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 545 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 15 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 21383 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 21048 scipovis legi kaj skribi kaj 328 personoj estis analfabetoj. Do 1,53 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 28321 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 108 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,38 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

En la 17-jarcento sur la teritorio de Cananea vivis la tribo la pimoj. La unuaj registroj pri minlaboroj okazas nur post la jaro 1765. Oni provis en tiu jaro instali minejon, sed oni malsukcesis, ĉar la lokaj indiĝenoj tion malpermesis, speciale la apaĉoj. Oni plurfoje provis konstrui minejon kaj nur meze de la 19a jarcento oni sukcesis. Gral. Pesqueira konstruis la fortikaĵon de San Pedro kaj la tieaj soldatoj protektis la minejon.

En 1899 oni formis la unuan minentreprenon, la "Compañía Minera de Cananea" kaj ĝin posedis Hilario Santiago Gabilondo. La entreprenon formis la minejoj: "Juárez", "Que Esperanzas", "La Quintera", "Elenita" kaj "Alfredeña". Je la 30-a de septembro 1899 fondiĝis la entrepreno "The Cananea Consolidated Copper Company, S.A." fare de William Cornell Greene kaj ĝi fariĝis la bazo de la sukceso de Cananea.

Cananea fariĝis komunumo je la 31-a de oktobro 1901 kaj je la 8-a de novembro de 1901 Cananea fariĝis la ĉefurbo de la komunumo. En 1937 de la komunumo sendependiĝis la vilaĝo de Naco, kiu poste fariĝis la komunumo Naco.

La striko de Cananea[redakti | redakti fonton]

Demonstracio de minlaboristoj el Cananea.

En la jaro 1906 okazis la striko de Cananea. Temas pri unu el la plej gravaj strikoj en la historio de Meksiko. Laboristoj de la entrepreno "Cananea Consolidated Copper Company" postulis pli altajn salajrojn kaj pli bonajn kondiĉojn de la eksterlandaj posedantoj. Kelkaj diras ke pro tio Cananea estis la lulilo de la Meksika revolucio. La laboristoj tamen ne sukcesis ĉar oni perforte devigis la laboristojn reveni al siaj laborlokoj. Ankaŭ estis mortintoj kaj vunditoj.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Cananea daŭre estas unu el la ĉefaj minejaj centroj de Meksiko kaj oni produktas tie grandajn kvantojn de kupro. Tamen la laborlokoj ne kreskis tiom rapide kiom la laborserĉantoj kaj pro tio ekzistas migrado al aliaj proksimaj urboj kaj al la najbaro en la nordo, do al Usono.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]