Hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canis lupus familiaris)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hundo


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
Specio: Lupo Canis lupus
Subspecio: Hundo Canis familiaris
Canis lupus familiaris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
"Kiel oni hejmigis hundojn" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Hundoj montras ampleksan variadon en mantelo, denseco, longo, koloro kaj kompono.
Coat types 3.jpg
Diverseco de feloj inter la rasoj

Hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj (Canidae), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiarisCanis lupus familiaris). Hunda bleko nomiĝas bojo. La vorto hundo origine venis el la germana kaj parencaj ĝermanaj lingvoj (germane, dane, svede kaj norvege Hund, angle hound). Hundoj kutime estas konsiderataj subspecio de lupoj.

Hundoj estis la unuaj bestoj aldomigitaj de la homoj. La prahundo estis ĉashundo en paleolitika homa socio, kiu ankoraŭ ne praktikis agrikulturon. Homoj kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligojn unu kun la alia. Nuntempe, do, hundoj estas tre popularaj hejm-bestoj, sendepende de utileco, sed ankoraŭ ankaŭ estas uzataj kiel laborbestoj.

La diferencoj inter hundaj rasoj estas enormaj, laŭ grando, ekzemple inter ĉivavo kaj dogoj, koloroj el blanko tra ĉiuj brunoj al nigro sen forgesi la ornamitajn dalmatajn, rapideco, kapablecoj, ktp. Homoj kreis, kombinis, kaj miksis diversajn rasojn laŭ la intenco havi hundojn por diversaj utiloj. Tiel estas hundoj por ĉaso (serĉado, flugigado, predokolektado, atakado, ktp.), gregogardado (ŝafkolektado, kondukado, predantodetektado, alarmado, ktp.), transportado, kurado, blindulgvidado, akompanado, ktp.

Oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 milionoj da hundoj tutmonde. Ili loĝas ĉie ajn, kie loĝas ankaŭ homoj, kaj ankaŭ sendepende de homoj post resovaĝiĝo. En Aŭstralio kaj Sudorienta Azio, dingoj devenas de resovaĝiĝintaj hundoj.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Diferencoj disde aliaj kanisedoj[redakti | redakti fonton]

Kompare kun lupoj de simila grando, hundoj tendencas havi kranion 20 % pli malgrandajn kaj cerbojn 10 % pli malgrandajn, kaj dentojn relative pli malgrandajn ol aliaj specioj de kanisedoj.[1] Hundoj postulas pli malgrandajn kvantojn de kalorioj por vivi ol lupoj. Ilia dieto el restaĵoj de homaj manĝoj faris, ke iliaj grandaj cerboj kaj mandiblaj muskoloj uzitaj en ĉasado jam ne plu estas necesaj. Kelkaj fakuloj opinias, ke la falemaj oreloj de hundoj estas rezulto de la atrofio de la mandiblaj muskoloj.[1] La haŭto de la hejmaj hundoj tendencas esti pli dika ol tiu de lupoj kaj kelkaj triboj de eskimoj preferas la hundofelon por vestoj, pro ties rezistemo al eluzado en akra klimato.[1] Diference disde lupoj, sed same kiel kojotoj, la hejmaj hundoj tendencas havi ŝvitoglandojn en la piedaj kusenetoj.[1] La gamboj de hundo havas proksimume duonan grandon relative al tiuj de simila lupo, kaj la vosto tendencas kurbiĝi supren, grava trajto kiu tute ne estas observata ĉe lupoj.[2]

Ekstera anatomio[redakti | redakti fonton]

Diagramo de la ĝenerala anatomio de hundo: 1. frunto, 2. muzelo, 3. mentono, 4. ŝultro, 5. kubuto, 6. antaŭa gambo, 7. pinto de malantaŭa dorso, 8. kruro, 9. poplito, 10. malantaŭaj gamboj, 11. postkolo, 12. patelo, 13. kruroj, 14. vosto.

La enorma vario de morfologioj en la diversaj hundorasoj malfacilas determini la averaĝajn grandon kaj pezon de hundoj. Kun korpoalto de inter 71 kaj 90 cm, la irlanda leporhundo estas la plej alta hundoraso[3] —kvankam kelkaj ekzempleroj de danhundo superas tiun grandon, atingante ĝis 107 cm—.[4] La plej malgranda hundraso estas la ĉivava, kun grando de 15–30 cm en la postkolo. Kun averaĝa pezo de inter 1,5 kaj 3 kg — kaj kiu en kelkaj okazoj, povas ne superi 500 g—,[5] la ĉivavoj estas ankaŭ plej malpezaj hundoj, dum anglaj laniarioj kaj sanbernardoj estas la plej pezaj, kun averaĝa pezo de 75 ĝis 80 kg.[6]

La longviveco de hundoj varias de rasa al raso, sed ĝenerale la plej malgrandaj rasoj vivas pli da tempo ol la plej grandaj. La plej malgrandaj hundoj ofte vivas ĝis aĝo de 15 aŭ 16 jaroj, dum la plej grandaj hundoj povas vivi nur la duonon. Meze estas ĉiuj rasoj intermezaj. La plej aĝa hundo registrita, nome aŭstralia bovogardisto nomita Bluey, mortis en 1939 kiam estis 29-jaraĝa.[7] La steriligo de la hundoj povas plilongigi aŭ mallongigi ties vivon, malpliigante la riskon eksuferi malsanojn kiel piometreco en la femalo aŭ testika kancero en la masklo. Tio ankaŭ malpliigas la riskon de akcidentoj kaj vundoj, ĉar la nesteriligitaj hundoj pretas elhejmiĝi kaj kvereli pli. Aliflanke, la kastro de la masklo favoras la aperon de prostata kancero, malsano kiu povas draste malongigi la vivon de la animalo.[8]

Hararo[redakti | redakti fonton]

Multkolora kaj densa hararo, taŭga por vintro, en miksrasulo.

Same kiel lupoj, la hundoj havas felon, nome mantelon da haroj kiuj ŝirmas iliajn tutan korpon. La hararo (felo) de hundo povas esti «duobla», komponita el malsupra tavolo milda kaj supra pli aspra tavolo. Diference de lupoj, hundoj povas ankaŭ havi «ununuran» felon, sen malsupra tavolo. La hundoj kun duobla felo, kiel lupoj, estas adaptitaj por vivi en malvarmaj temperaturoj kaj tendencas deveni el pli malvarmaj klimatoj.

Hundoj foje montras restojn de kontraŭlumo, nome modelo de natura ofta kamuflado. La ĝenerala kialo de la kontraŭlumo estas ke animalo tute unukolora, lumigite el supre, ŝajnas pli hela en la supra duono kaj pli malhela en la malsupra duono.[9][10] Tio estas modelo kiun la predantoj povas lerni rekoni. Kontraŭlumigita animalo havas pli malhelan koloraron en la supraj partoj kaj pli helan koloraron en la malsupraj partoj. Tio malpliigas la ĝeneralan videblecon de la animalo, kio helpas propran predagon kaj malhelpas esti predata. Resto de tiu modelo estas ke multaj rasoj havas strion aŭ stelon de hela hararo sur brusto aŭ en malsupraj partoj.

Skeletoj de hundoj (danhundo kaj ĉivavo en muzeo de ostologio).

Vosto[redakti | redakti fonton]

Estas multaj formoj diferencaj de hundovosto: rekta, rekta supren, falĉilforma, bukleca. Tradicie al kelkaj hundrasoj oni fortranĉis la voston (kaŭdektomio), kio estas malpermesita en kelkaj landoj, ĉar estas konsiderata formo de torturado de bestoj.[11][12] En kelkaj rasoj, kelkaj hundidoj jam naskiĝas kun mallonga aŭ neniu vosto. Tio okazas plej ofte ĉe kelkaj rasoj, precipe ĉe tiuj en kiuj oni ofte fortranĉis la voston, eble pro adaptado. Tial en tiuj rasoj ne estas rasa normigo pri la vosto.

Movsistemo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la majoritato de predantaj mamuloj, hundoj havas fortajn muskolojn, efikan kardiovaskulan sistemon kiu permesas al ili atingi altan rapidecon kaj grandan reziston, kaj denton efikajn por reteni kaj disŝiri ĉasitajn predojn.

Leporhundo dum kurkonkurenco.

La formo de la skeleto de hundoj permesas al ili kuregi kaj salti. Iliaj gamboj disvolviĝis por peli ilin rapidege antaŭen, salte se necese, cele al ĉasado kaj retenado de predoj. Pro tio, ili havas malgrandajn piedojn kunpremitajn kaj ili piediras sur la fingroj kaj ne sur la tuta plando (digitigraduloj). Iliaj malantaŭaj gamboj estas tre rigidaj kaj firmaj, dum la antaŭaj gamboj estas tre molaj kaj flekseblaj, unuigitaj al la trunko per fortaj muskoloj.

Kvankam la selekta bredado ŝanĝis la aspekton de multaj rasoj, ĉiuj hundoj konservas la bazajn elementojn de siaj prauloj. Hundoj havas senkonektajn skapolojn (ne havas klaviklojn), kio permesas al ili fari pli longajn paŝojn. La majoritato de rasoj konservas la ungegojn en la antaŭaj gamboj kaj foje ankaŭ en la malantaŭaj. Kelkaj el tiuj rasoj, kiel la Kataluna ŝafhundo, povas havi duoblan ungegon en unu aŭ pliaj kruroj. Foje, oni forigas tiujn ungegojn por eviti, ke la animalo mem forigu ilin nevolonte dum la persekutado de predo, sed tiu praktiko estas malpermesita en kelkaj landoj.

Sensoj[redakti | redakti fonton]

Flarhundoj, speciale la "Bloodhound", estas rasoj bredataj por profiti iliajn efikajn flarkapablojn.

La sensoj de flaro kaj aŭdo de hundo estas superaj al tiuj de homoj en multaj aspektoj. Kelkaj el iliaj sensokapabloj estis uzataj de homoj, kiel por ekzemplo la flarkapablo ĉe ĉashundoj tradicie, kaj nuntempe ĉe hundoj breditaj por serĉi eksplodaĵojn aŭ drogojn. Krome ili estas kapablaj diferencigi kaj identigi konkretajn sonojn kiel vortojn kaj intonaciojn kaj asocii ilin al eksteraj stimuloj, kiel ekzemple manĝo, premio, elhejmiro ktp.

Vidkapablo[redakti | redakti fonton]

La vidkapablo de hundoj ŝajnas adaptita por ĉasado: ili ne havas grandan vidan akutecon por detaloj, sed ili havas elstaran percepton de movoj. Ili havas elstaran vidadon kaj noktan kaj krepuskan, pro la uzado de la tapetum lucidum (lumtapiŝo) (t.e. reflekta ekrano ene de la okulo).[13] La vidkampo de la hundo estas inter 240 kaj 250 gradoj, multe pli ol tiu de la homo, kiu estas de proksimume 180 gradoj.

Hundoj havas formon de dikromatian vidkapablon nomitan deŭteranopio, kiu ĉe homoj estas konsiderata formo de daltonismo, kaj koncernas ruĝon kaj verdon. Hundoj perceptas nuancojn de flavo kaj bluo, sed ruĝon ili perceptas flava kaj verdon ili perceptas griza.

La vidkapablo de hundoj estas sensiva por la moviĝantaj objektoj kun subita ekmovo kaj disponas de elstara krepuska kaj nokta vidkapabloj.

Ilia vidsistemo disvolviĝis por helpi en la ĉasado.[14] Kvankam ĝi estas malfacile mezurebla, la vida akuteco de pudeloj estis taksata kiel ekvivalenta al poentado en la testo de Snellen de 20/75. Tamen, la vidkapabla diskriminado estas tre supera kiam temas pri moviĝantaj objektoj. Oni diris, ke kelkaj hundoj estas kapablaj distingigi sian posedanton disde aliaj personoj je distanco de pli ol unu kilometro kaj duono. Kiel ĉasistoj dum krepusko. ili dependas de sia vidkapablo en kondiĉoj de malalta lumokvanto. Por helpi al vido en la malhelo ili havas tre grandajn pupilojn, pli grandan densecon de bastonetoj, pli grandan rapidecon de palpebrumo kaj refraktan tapetum lucidum. Kvankam tiuj adaptoj utilas por plibonigi la vidkapablon en la malhelo, ili ankaŭ malpliigas la vidan akutecon de hundoj.

Kiel la plejmulto de mamuloj, hundoj estas dikromatiuloj kaj havas vidkapablon por koloroj ekvivalentan al ruĝ-verda daltonismo ĉe homoj.[15][16][17] La tre diversaj hundrasoj havas tre diversajn formojn kaj grandojn de okuloj kaj ankaŭ havas diferencajn formojn de retinoj.[18] La hundoj kun longa muzelo havas «vidostrion» kiu etendas laŭ la larĝo de la retino kaj kiu havigas al ili tre ampleksan vidkampon, dum la hundoj kun mallonga muzelo havas area centralis, nome centran regionon kun ĝis trifoje la denseco de nervaj finaĵoj de la «vidostrio», kiu havigas detalvidan kapablon, multe pli simila al tiu de homoj.

Hispana leporhundo. Leporhundoj havas vidkampon de ĝis 270°.

Kelkaj raso, partikulare la leporhundoj, havas vidkampon de ĝis 270°, kvankam la rasoj de larĝa kapo kun mallarĝa muzelo havas vidkampon multe pli mallarĝan, tiom malampleksan kiom 180°, simile al tiu de homoj. Kelkaj rasoj ankaŭ prezentas genetikan tendencon al miopeco. Kvankam la majoritato de rasoj estas emmetropikaj, tamen oni malkovris, ke duono de ĉiuj rotvejloj estas miopa.[19]

Aŭdkapablo[redakti | redakti fonton]

La kampo de aŭdkapablo de hundoj estas proksimume de 40 Hz ĝis 60 000 Hz.[20] Ili detektas sonojn tiom basajn kiom 16-20 Hz (kompare kun 20–70 Hz ĉe homoj) kaj ankaŭ super 45 kHz[21] (kompare kun 13–20 kHz ĉe homoj), kaj ili havas gradon de moveblon de oreloj kiu permesas al ili determini rapide la precizan devenon de sono. Dek ok aŭ pliaj muskoloj povas klini, rotacii, levi aŭ mallevi la orelojn de hundo. Krome, hundo povas lokigi la devenon de sono multe pli rapide ol homo kaj detekti sonojn je distanco ĝis kvarfoje pli granda ol homoj. La hundoj kun orelformo pli natura, kiel la oreloj de sovaĝaj kanisedoj kiel la vulpo, kutime aŭdas pli bone ol hundoj kun orelformo pli fleksebla, tipa de multaj aldomigitaj rasoj.

La flarkapablo estas unu el la ĉefaj sensoj per kiuj la hundo malkovras la mondon. La hunda nazo estas tre sensiva.

Flarkapablo[redakti | redakti fonton]

Dum la homa cerbo estas dominata de granda vida kortekso, la hunda cerbo estas dominata ĉefe de flarkortekso. La flarbulbo de hundoj, proporcie al la totala grando de la cerbo, estas kvardekfoje pli granda ol tiu de homoj. Laŭ la raso, la hundoj havas inter 125 kaj 220 milionojn da flarĉeloj okupantajn areon de la grando de poŝtuko (kompare kun kvin milionoj da ĉeloj okupantaj la areon de poŝtmarko ĉe homoj).[14][22][23] La "Bloodhound" aŭ Sankthuberto estas la escepto, kun proksimume 300 milionoj de flarriceviloj. La hundoj povas distingi odorojn je koncentroj preskaŭ 100 milionojn da fojoj malaltaj ol tiuj kiujn povas distingi la homoj.[24]

Gustosenso[redakti | redakti fonton]

Inter la hundaj sensoj, tiu de la gusto estas tiu kiu malpli estis esplorita kaj multe rilata kun la flarsenso. La hundoj povas distingi la bazajn gustojn simile al homoj, kvankam ili ne distingas la salan guston.[25] Tamen, la preferitaj gustoj povas esti tre diferencaj de unu hundo al alia, ĉar ŝajne ili ne elektas la manĝon laŭ la gusto, sed laŭ ties intenseco —forta / milda gusto—. La unuaj monatoj de la vivo de hundido estas tre gravaj tiukadre ĉar tiam ili tendencas gustumi multajn gustojn diferencajn kaj tiel ili poste disvolvas emon al gustovarieco.[26] Same kiel homo kaj multaj aliaj animaloj, hundoj havas la kapablon asocii difinitajn gustojn kun sanproblemoj. Se iu manĝaĵo malsanigas aŭ eĉ malbonfartigas hundon, tiu tendencos eviti la guston de tiu manĝaĵo estontece. Tio formas parton de instinkta defendomekanismo, kiu protektas animalojn kontraŭ venenigo pro la ofta engluto de substancoj toksaj. Kelkaj hundoj, kiam ekmalbonfartas, ekmanĝas herbojn por kontraŭefiki la malbonan rezulton de manĝado.

Tuŝsenso[redakti | redakti fonton]

Hundoj uzas la tuŝsenson por komuniki inter ili kaj kun aliaj specioj. Se farita akurate, tuŝado povas utili por stimuli aŭ trankviligi hundon. Temas pri la unua senso disvolvita en ĵus naskitaj hundidoj; tial la patrinoj eklekas kaj ekkaresas siajn idojn tuj post la nasko.[27] Kelkaj studoj sugestis ke hundoj povas detekti movojn en la abdomeno de la patrino eĉ antaŭ la nasko kaj ke la hundidoj kiuj estas dorlotitaj dum la gravedo naskas pli afablajn idojn.[28] La hundoj havas tuŝsensilojn en la tuta korpo, sed la piedkusenetoj, la vertebraro kaj la vostoregiono estas kelkaj el la plej sensivaj zonoj.

La "vibrisoj" de hundoj havas mekanikajn ricevilojn utilajn por akiri tuŝsensan informadon el sia medio, sed tiu funkcio ne estas tiom grava kiom estas ĉe katoj. Interalie, ili utilas por sensi aerfluon. Krom la muzelo, kie ili ricevas la nomon de «lipharoj», la hundoj havas vibrisojn super la okuloj kaj sub la mandiblo.

Historio de la rilato kun la homo[redakti | redakti fonton]

Antikva egipta bildo de hundoj

El historia vidpunkto estas certe, ke la hundo devenas de la lupo (Canis lupus) kaj ke jam antaŭ la komenco de la agrikulturo hundoj akompanis homojn. Oni parolas pri datoj inter 15.000 ĝis 100.000 jaroj antaŭ nun. Estas du teorioj eble kongruaj. Eble homoj kaptis kaj uzis lupojn por defendo aŭ alia utilo, tiuj bestoj alkutimiĝis al homoj kaj iom post iom ŝanĝiĝis. La alia teorio diras, ke iuj lupoj mem alproksimiĝis al homoj por profiti de ties restaĵoj. Ambaŭ teorioj eblas kaj povis koincidi. Ĉe la dua teorio temis pri historio de simbiozo: ambaŭ specioj profitis el la kunvivado. Hundoj profitis manĝante homajn restaĵojn, kio profitigis homojn kiel purigado de iliaj vivejoj.

Oni ĝis antaŭ ne longe supozis, ke la aldomigado de hundoj komenciĝis verŝajne inter 16000 kaj 15000 a.K. fare de grupoj de ĉasistoj. Novaj trovoj komence de la 2010-aj jaroj de hundokranioj pli ol 30000-jaraĝaj tamen implicas, ke la aldomigado jam komenciĝis antaŭ pli ol 100 000 jaroj.[29] Kompare, la ĉevalo estis aldomigita fare de nomadaj grupoj nur inter 4.000 kaj 3.000 a.K.

Hundoj estis verŝajne hejmigitaj inter aliaj bestoj kiel ŝakalojronĝuloj[mankas fonto]. Sed ili estis la nuraj, kiujn oni konservis, ĉar ili montris pli da kapablo al sociiĝo. La prauloj de hundoj estis lupoj, sed eksperimentoj en la lastaj kvindek jaroj pri bredado de vulpoj ŝajnas doni similajn rezultojn rilate al socia konduto kaj ludemo.

Romia mozaiko avertanta pri danĝera hundo en la Arkeologia Parko de Marsala, Sicilio. Similaj avertiloj plu estas uzataj nuntempe por eviti atakojn de agresemaj hundoj al alvenintoj, plej ofte nekonatoj.

Homoj verŝajne komencis uzi la prahundon kiel ĉashundon.

  • En antikveco hundoj utilis en bataloj (kiel ekzemple la irlanda lupohundo) kaj kiel viando, kaj estis ankaŭ roluloj de kultoj kaj religiaj ritoj.
  • En la romia imperio, hundoj estis dorlotbestoj, greggardistoj kaj uzataj por ĉasado. En Pompejo, arkeologoj trovis mozaikojn pri hundon kaj restaĵojn de hundoj.
  • En la mezepoko en la kamparo, hundoj estigis kolektivajn timojn kaj suferis ĉiutagan mortigadon. La nobelaro kontraŭe uzis hundojn por hundoforta ĉasado.
  • En la renesanco pasio de homoj por ĉasado konservis lokon en la socio al hundoj. La nobelaro taksis hundon kiel signon de potenco kaj de grandeco. Tio ebligis la evoluigon de rasoj de dorlothundoj.
  • En la 19-a jarcento la tenado de hundoj kiel hejmbestoj alprenis sian nuntempan formon en okcidenta Eŭropo kaj Norda Ameriko kaj disvastiĝis al la Otomana Imperio kiel parto de Eŭrop-imita moderniĝo.[30] La nombro de hundoj kreskegis.
  • Ĉirkaŭ 1855 la malnovaj rasoj de hundoj estis oficiale agnoskitaj kaj ilia tipo fiksita. Dume estiĝis novaj rasoj kreitaj de homoj. Aperis la cinofilio, scienco pri hundoj.
  • En la bela epoko, kaj inter la du mondmilitoj, artistoj, aŭtoroj kaj politikistoj elektis bestojn pro apartaj ecoj, kiel ekzemple melhundojn pro ties malgrandeco aŭ pudelojn pro ties haroj.

Mensa, sana kaj socia ligo[redakti | redakti fonton]

Preter "tradiciaj" hundaj roloj, la efiko de la hundo sur la fizika kaj mensa sano de homo, precipe se temas pri infanoj, estas pli kaj pli rekonita. La rilato inter homo kaj hundo estas profunda emocia ligo kaj ĝia signifo al la homo ŝvebas preter la praktika utilo kiun la homo povas derivi de la hundo. Multaj psikologiaj kaj fiziologiaj studoj estis faritaj koncerne dorlotbestojn ĝenerale kaj hundojn aparte, kaj ĝi montras ke la rilato kun dorlotbesto evoluigas sentojn de memestimo, respondeco, empatio kaj sentemo ĉe infanoj. Krome, la hundo estis trovita havi trankviligan efikon al sia posedanto. Ĉi tio reflektas en pli malalta sangopremo en la medio de la hundo, malpliigo de pulso dum karesado, kaj eĉ estis trovite ke hundoposedantoj havas pli altan vivdaŭron. Studoj de la lastaj jardekoj sugestas, ke karesi hundon produktas la hormonon oksitocino, ankaŭ konatan kiel la amohormono, kaj ĉe la dorlotanto kaj ĉe la hundo, simile al ĝia produktado en kontakto inter gepatroj kaj iliaj bebo kaj inter geedzoj.[31] Hundoj kaj aliaj bestoj servas kiel sociaj "perantoj", kiuj faciligas kontakton kun infanoj, kiu estas ĉefe uzata por speciala edukado prizorgado, kiam temas pri infanoj kun handikapoj kaj emociaj kaj kondutismaj problemoj. En pluraj landoj, ekzistas projekto pri librolego al hundoj, por plibonigi la legokapablon de infanoj, pliigi ilian memfidon kaj kognajn kaj emociajn kapablojn.[32]

Se ĉi tio ne sufiĉas, pluraj studoj indikas, ke la ĉeesto de hundoj en frua aĝo, aŭ eĉ dum gravedeco, povas signife redukti la ŝancon de certaj alergioj en juna aĝo, studoj sugestas, ke la kialo de ĉi tiu fenomeno rilatas al la hipotezo de higieno.[33][34]

La vivoj de hundoj kun homoj gajnis al ili la kromnomon "La plej bona amiko de la homo." Kontraste, ekzistas socioj en kiuj hundoj estas traktitaj kiel malpuraj, kaj ekzistas kulturoj en kiuj la karno de certaj rasoj de hundoj estas uzita por manĝaĵo.[35] Aktuale en 2014 ekzistas proksimume 40 landoj kie ekzistas neniu laŭleĝa malpermeso manĝi hundojn.

Nuntempaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Kiel savhundo edukita Landseer

La lasta epizodo de la komuna vivo de hundoj kaj homoj estas la vivo en modernaj kaj troloĝataj urboj, kie hundoj devas loĝi en malgrandaj etaĝoj. Kelkaj povas ĝui proksimajn parkojn, sed kelkaj ne. En multaj urboj, kie loĝas malkonsciaj hundoposedantoj, la stratoj iĝas malpuraj kaj plenaj je hundofekaĵoj.

Kvankam multaj homoj jam konas hundojn nur kiel dorlotbestojn, ankoraŭ ekzistas hundoj bredataj por homa utilo aŭ distro. Kiel ĉe aliaj bestoj, tia ekspluato de hundoj estas kritikata de aktivuloj por bestaj rajtoj.

Dorlothundoj[redakti | redakti fonton]

Pro siaj sociaj adaptiĝkapabloj la hundo estas la besto plej ligita al la homo. Tiel multaj homoj pasigas sian libertempon nuntempe kun hundoj. La hundoj povas esti bonaj kompanoj por migrado kaj kurado. Nemalofte hundoj estas la nura socia rilato de sia posedanto. Pro la el tio rezultanta alhomigo de la hundoj estiĝas ofte gravaj eraroj, kiuj malrespektas la naturajn bezonojn de la bestoj. Ofte, la hundoj estas pli feliĉaj en grupoj.

Sporthundoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hundosporto.

Oni uzas hundojn por diversaj specoj de konkursoj, ekzemple sledkurado kun sledhundoj.

Orkolora reporthundo dum konkurso pri Lerteco (‘’Agility’’)

Laborhundoj[redakti | redakti fonton]

Blindul- aŭ gvidhundo

Laborhundo estas hundo, kiu subtenas homon dum ties laboro. Plej konataj estas nuntempe verŝajne la polichundo, kiun oni uzas por serĉi spurojn, por trovi drogojn, eksplodaĵojn, homojn (perditajn infanojn, senhelpajn individuojn, fuĝintojn) aŭ kadavrojn, sed ankaŭ kiel armilon helpantan policistojn aŭ por gardado.

Iuj rasoj estas aparte taŭgaj kiel gvidhundoj por blinduloj, verŝajne unu el la plej malfacilaj taskoj por laborhundo, kaj kiel helphundo por handikapuloj. Iuj hundoj ricevas edukon kiel savhundo au terapihundo. Okaze de la paralimpikoj 2008 en Pekino la ĉina registaro aparte dresigis gvidohundojn por la blindaj sportistoj.[36]

La hundoj havas aliajn civilajn uzojn kiel ekzemple: gvidhundoj por blinduloj, aŭdhundoj por surduloj, sondaj hundoj por detektado de homoj sub dommalkonstruoj, hundoj por lokalizado de la centro de fajro, sledhundoj, kaj flarhundoj por detektado de eksplodaĵoj, medikamentoj kaj aliaj malpermesitaj substancoj.

En 2020, flarhundoj eĉ estis trejnitaj por detekti la koronan viruson kaj estis uzitaj en la internacia flughaveno en Helsinko, Finnlando.

Ĉashundoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉashundoj.

La uzo de helphundo, kiu nuntempe rilatas al nur malgranda nombro de hundoj, estis verŝajne la origino de la aldomigo de hundoj. Komence estis la helpo dum ĉasado, kaj por predotrovo kaj dum mortigo de la predoj kaj dum rekupero de la vundita aŭ mortigita predo. Ĉe aboriĝenoj en Aŭstralio, kiuj estis parte akompanataj de hundoj, la unua celo estis la varmigo unu de la alia dum la malvarmegaj dezertonoktoj. Ne ekzistis ĉe ili aparta kunlaboro por ĉasado; hundoj ricevis nur kelkajn restaĵojn.

Akompanado dum ĉasado estis verŝajne la unua kaj dum longa tempo la plej grava uzo de hundoj. La necesajn ecojn kaj lertecojn heredis la hundoj de siaj prauloj, la lupoj. Nur multe pli poste oni bredis apartajn ĉashundrasojn. Tiel oni bezonis rapidajn hundojn por pelĉasado, kaj malgrandajn hundojn por eniri vulpejojn aŭ melejojn. En la suda regiono de Usono, la hundoj estas uzataj por ĉasi la sovaĝajn porkojn aŭ aprojn

Gregohundoj[redakti | redakti fonton]

Gregohundo kaj ŝafaro

Kiam homoj setlis kaj pli kaj pli kulturis la grundon kaj bredis bestojn, hundoj estis pli kaj pli uzataj por gardado de domoj, bienoj kaj gregoj. Por elekto de taŭgaj bestoj kiel gregohundoj, oni uzis ilian naturan lup-devenan emon al kunigo de grego.

Gardohundoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi ĉiun hundon kiel gardohundo, uzanta ĝian naturan econ averti la gregon pri minacanta danĝero. Enurbe oni uzas prefere malgrandajn hundorasojn, kiel la ŝpico, sed kampare ankaŭ grandajn hundojn, kiuj pli impresas pro sia grandeco. Ofte oni uzas du hundojn: malgrandan, kiu havas pli malaltan stimulosojlon kaj avertas pri alveno de fremdulo, kaj grandan, kiu pretas defendi domon kaj bienon. Ankaŭ gregoprotektaj hundoj estas gardohundoj kaj uzataj nuntempe por gardi aĵojn, kiel ekzemple la anatolia gregohundo en Turkio.

Tirbesto[redakti | redakti fonton]

La uzo de hundoj kiel tirbesto de malriĉuloj estas dokumentita almenaŭ ekde la mezepoko ĝis en la 20-a jarcento. Almenaŭ en Niemegk, tiam ankoraŭ en la regiono Zauch Belzig en Brandenburgio hundoĉaroj estis uzataj, ekzemple dum fojnorikolto, de kamparanoj de post la milito de 1870/71 ĝis ĉirkaŭ la ŝtatigo de la agrikulturo en la GDR.[37] En nordaj landoj hundoj, kiel huskiojsamojedoj estas uzataj ĝis nun kiel sledhundoj.

Libertempa okupado[redakti | redakti fonton]

Pro siaj sociaj adaptiĝkapabloj la hundo estas la besto plej ligita al la homo. Tiel multaj homoj pasigas sian libertempon nuntempe kun hundoj. La hundoj povas esti bonaj kompanoj por migrado kaj kurado. Nemalofte hundoj estas la nura socia rilato de sia posedanto. Pro la el tio rezultanta alhomigo de la hundoj estiĝas ofte gravaj eraroj, kiuj malrespektas la naturajn bezonojn de la bestoj. Ofte, la hundoj estas pli feliĉaj en grupoj.

Pelto[redakti | redakti fonton]

Ĉefe en norda Azio la felo de hundoj estis ŝatata pelto ĝis komence de la 20-a jarcento, ekzemple por gantoj. En Brazilo hundofeloj, ĉefe tiuj de melhundoj, estas uzataj por fari frottamburojn nomatajn Cuíca. Ankaŭ en Eŭropo ekzistas negoco pri hundofeloj. Ĉar ne ekzistas deklaracidevigo, ofte estis uzataj fantaziaj nomoj, kiel ekzemple Gaewolf [38] aŭ la produkto estis simple deklaraciita kiel "vera pelto". Ekde la 31-a de decembro 2008 negoco kaj importo de kato- kaj hundofeloj estis malpermesitaj en la Eŭropa Unio.[39]

Vidu ankaŭ rason Coton de Tulear.

Viando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hundoviando.
Hundaĵo en Hanojo

Hundaĵo estis konsumata kiel nutraĵo en iuj landoj, kiel ekzemple Koreio, Vjetnamio kaj kelkaj sudaj provincoj de Ĉinio, kiel ekzemple Gŭangdongo. Tamen en multaj kulturoj estiĝis nutrotabuo, kiu malpermesas ties konsumon. En Germanio kaj en multaj aliaj landoj, hundaĵo estas laŭleĝe ne plu nutraĵo, kaj oni ne rajtas negoci aŭ surmerkatigi ĝin. En Svislando, male al la reguloj en la eŭropaj najbarlando,j la manĝado de hundoviando daŭre estas permesata malgraŭ protestoj flanke de bestoprotektantoj. Tradicion la manĝado de hundoviando havas en la svisa regiono de Apencelo. Lastfoje la federacia konsilio de Svislando en 2012 kontraŭstaris malpermeson konsumado de hundoviando.[40]

La hundoviando estas nek halala nek koŝera.

Eksperimentado[redakti | redakti fonton]

Hundoj, en la nuntempo ĉefe bigloj, estas uzataj por ofte damaĝa scienca esplorado, malgraŭ diversaj organizoj kiuj kontraŭbatalas besteksperimentadon. Inter la plej konataj uzintoj de hundoj en eksperimentoj estas Ivan Pavlov.

Mastrumado[redakti | redakti fonton]

Porhundaj servoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj fakaj servoj aperis en la homa socio por la bezonoj de hejmaj hundoj kaj iliaj prizorgantoj.

  • Akcesoraĵoj: oni vendas akcesoraĵojn kiel ĉirkaŭkolojn, rimenojn, vestojn, tranportajn korbojn kaj kaĝojn.
  • Edukado kaj dresado: hundaj edukejoj liveras al prizorgantoj fakajn konsilojn. Ili kutime ofertas kursojn, en kiuj la hundoj lernas bazajn ordonojn.
  • Kondutistoj: fakuloj pri la hom-hunda rilato, kiu klopodas solvi la hom-ĝenajn kondutojn de hundoj modifante ties medion aŭ la sintenon de la homoj ĉirkaŭ ili. La profesio estas restrukturata por pli klare vidigi sin al la publiko.
  • Sanservoj: Oficejoj, klinikoj, kaj malsanulejoj (distingataj laŭ la nivelo de la teknika ilaro kaj laborantoj) kaj bestkuracistoj kontrolas la sanon de hundoj. Ekzistas urĝaĵaj kuracistoj por hundoj, same kiel por homoj.
  • Kosmetiko: en iuj fakaj butikoj, kiuj prizorgas hundojn por belecaj konkursoj, oni ofertas servon de lavado kaj beligo.
  • Masaĝo: adaptita de porhomaj teknikoj.
  • Transporto: Fervojaj kaj aviadaj linioj ofertas metodojn venigi hundojn kun la prizorgantoj en vojaĝoj kaj transloĝiĝoj.
  • Hundzorgantoj.
  • Hundzorgejoj: domoj, kie oni ofertas profesian prizorganton dum la vojaĝoj de la posedanto de hundo, malpliigante la riskon de forlasoj antaŭ la ferioj.
  • Rifuĝejoj: por hundoj forlasitaj, perditaj, fitraktitaj, aŭ alie perdintaj la prizorganton.

Konfliktoj inter hundoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Sanriskoj[redakti | redakti fonton]

Mordoj kaj gratoj[redakti | redakti fonton]

Dekoj da milionoj da homoj tutmonde suferas signifan hundan mordon en jaro. En Francujo, ĉirkaŭ 500 mil homoj en jaro estas mordataj en jaro[41] kaj inter 1990 kaj 2010, 33 mortis.[42]. En Usono 4.5 milionoj en jaro estas mordataj,[43], el kiuj averaĝe 31 mortas[44]. La plej granda proporcio estas mezaj ĝis malpli junaj infanoj. Tiuj havas la plej grandan riskon de kapa aŭ kola vundo, bezono de kuracado, kaj morto.[45]

Hundoj estas la plej grava fonto de rabiaj infektoj al homoj. Laŭ MOS, 59 mil homoj mortis de rabio en 2018, 59.6% en Azio kaj 36.4% en Afriko.[46]

Hundaj gratoj foje okazigas gravajn infektojn.[47]

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

En Usono, hundoj kaj katoj sume faktoras en pli ol 86 mil faloj jare.[48] Oni taksis, ke proksimume 2% de la hundrilataj vundoj kuracataj en britaj malsanulejoj estas endomaj akcidentoj. Laŭ la sama esploro, la faktoreco de hundoj en veturaj akcidentoj estas malfacile kvantigebla, sed en hundrilataj vundokaŭzaj veturaj akcidentoj plej ofte rolis duradaj veturiloj.[49]

Feko[redakti | redakti fonton]

Hunda feko povas esti problemo por urbaj purigaj servoj. Ekzemple, la hunda loĝantaro de Parizo produktas 16 tunojn da feko[50]. Multaj urboj starigis sistemojn por distribui plastajn saketojn, per kiuj homoj kolektas la fekon de siaj kompanbestoj. Toxocara canis (hunda nematodo) povas infekti homojn pere de ovoj ĉeestantaj en hunda feko kaj kaŭzi al ili toksokarozon.[51] Senkuraca toksokarozo povas damaĝi la retinon kaj difekti la vidkapablon.[52] Ankaŭ povas troviĝi en hunda feko sangosuĉaj nematodoj, kiuj kaŭzas haŭtmigran larvan malsanon ĉe homoj.[53][54]

Bruo[redakti | redakti fonton]

Foje la bruo de la bojoj de hundoj ĝenas najbarajn homojn, precipe se ili bojadas ripete. Tio plej ofte okazas ĉe gardhundoj, kiuj loĝas eksterdome. Venigi la hundon en la domon en la vespero evitas la problemon de nokta bruo. Alia maniero eviti konflikton estas eduki hundojn por limigi sian bojadon. Hundoj, kiuj ne alkutimiĝas al soleco, foje ploras kaj blekas dum la kompana homo estas for. Tiaj blekoj estas malpli laŭtaj ol bojoj, kaj la problemo estas plejparte taga. Ĝi okazas pli ofte se la hundo loĝas en apartamento.

Liberaj hundoj[redakti | redakti fonton]

Vaganta hundo.

Riĉaj landoj kutime provas remeti libere vagantajn hundojn sub homan kontrolon. La ordinara procedo estas porti la hundojn en azilon, kie oni provizas ilin per identiga tatuo aŭ RFID-aparato kaj vakcinoj kaj proponas ilin por adopto. Adopti hundon de azilo kiel hejmbeston estas vaste kutima praktiko. La kostoj pagataj de adoptantoj estas fonto de enspezo por la organizaĵoj, kiuj prizorgas bestazilojn.

Multaj malpli riĉaj landoj ne disponas pri tia infrastrukturo por regi la hundan loĝantaron. Hundoj malofte estas vakcinataj. Ili do kontribuas al la disvastiĝo inter homoj de rabio kaj aliaj infektoj per siaj mordoj. En Gurgaono, Barato, proksimume 50 homoj en tago estas mordataj de hundoj.[55]. La vagantaj hundoj grupiĝas en urboj kaj ĉirkaŭ vilaĝoj. Se ilia nombro restas modera, oni toleras kaj eĉ manĝigas ilin, ĉar ili fortimigas predbestojn de la loĝejoj kaj brutoj. En iuj pli foraj regionoj la resovaĝiĝintaj pariaj hundoj foje atakas bredatajn ŝafarojn.

Juro[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj jure reguligas la tenadon de hundoj, interalie koncerne identigon, por diskrimini kontraŭ rasoj kiujn oni konsideras danĝeraj, kaj por malpermesi komercon de hunda pelto aŭ viando. En Ĉinujo oni rigardis la tenadon de hundoj kiel kapitalismecan, kaj ĝi estis malpermesata en urboj ĝis 1992.[56][57]

En kelkaj franclingvaj landoj ekzistas reguloj, laŭ kiuj ĉiuj rasaj hundoj naskitaj en la sama jaro devas havi nomojn komenciĝantajn per la sama litero.[58].

Rasoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de hundrasoj.
Ŝafhundo montranta efikan konduk-kapablon al ŝafaro.

Hundorasoj estas tre diversaj laŭ anatomio, koloroj, grandoj, formo, plej ofte rilataj al la tre diversaj uzoj kiujn la homoj atribuis al ili, kio markis iliajn trajtojn: sveltecon por kurbezonaj leporhundoj, densan hararon por hundoj loĝantaj en malvarmaj areoj, fortikecon en defendaj hundoj, ktp. Inter konataj rasoj estas ekzemple jenaj:

Astronomio[redakti | redakti fonton]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ armena mitologio, aralezoj (armene Արալեզ) estas estaĵoj aŭ spiritoj, kiuj aspektas kiel flugopovaj hundoj. Ili malsupreniĝadis al kampo de batalo por revivigi mortigitajn heroojn, lekante iliajn vundojn.

En greka mitologio, nur lia hundo rekonis Odiseon je lia reveno hejmen, kiel rakontas la Odiseado. En la sama mitologio, ekzistas hundo trikapa kiu gardas la submondon, nomata Kerbero. En mitoj, la heroo Heraklo prenas lin el la submondo por kompletigi unu el siaj dekdu laboroj.

Virginia Woolf verkis Flush: A Biography (1933) kiel parte fikcion, parte biografion de la hundo cocker spaniel posedita de la Viktoriana poeto Elizabeth Barrett Browning. La verko estis verkita el la vidpunkto de la hundo.

Jack London verkis du romanojn pri hundoj; The Call of the Wild (La Voko de sovaĝo), kaj White Fang (Blanka kojndento).

Hundo en Irano.

Diana Wynne Jones verkis la romanon Dogsbody (Hundkorpo) en kiu la stelo Sirius trovas sin transformita en hundo.

Ekzistas multaj memeoj sur la interreto pri hundoj, rimarkinde la "Doge". Tio estas ŝibainu ridetanta.

La filmoj pri hundoj estas tre popularaj; ekzemple usona televida serio Lassie. En 1977, Disney kreis televidfilmon pri San-Bernarda hundo, titolitan Barry of the Great St. Bernard. Inter aliaj filmoj, oni povas mencii Beethoven, Cujo (el romano de Stephen King) aŭ George aŭ ankoraŭ La ĉashundo de la Baskerviloj (el romano de Arthur Conan Doyle).

En la bildrakonto "A Redtail's Dream", de Minna Sundberg, la ĉefrolulo, Hannu, havas parolantan hundon, nomatan Ville.[59]

Kelkaj YouTube-istoj, kiel Natoo kaj Markiplier, inkludas siajn hundojn en siaj filmetoj.[60]

En la videoludoj Skyrim, Mad Max, kaj Fallout 4, ekzistas ankaŭ hundaj kompanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Pola leporhundo

Ekzistas pluraj proverboj pri hundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[61]:

  • Citaĵo
     Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. 
  • Citaĵo
     Vivi kun iu kiel hundo kun kato. 
  • Citaĵo
     Kolera kiel rabia hundo. 
  • Ankaŭ la angla lingvo havas kelkajn proverbojn pri hundoj:
  • "Lasu dormantajn hundojn kuŝi."
  • "Oni ne povas instrui novajn lertaĵojn al maljuna hundo."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Coppinger, Ray (2001). Dogs: a Startling New Understanding of Canine Origin, Behavior and Evolution. pp. p352. 0684855305.
  2. Lopez, Barry (1978). Of wolves and men. p. 320. ISBN 0-7432-4936-4.
  3. Dog Breed Info Center. Irish Wolfhound.
  4. tallest Dog Living alirita en 24a de septembro 2008, Guinness World Records.
  5. - Fédération Cynologique Internationale alirita en 30a de januaro 2017, arkivita en [1] la 12-1-2012.
  6. Mastiff - Kaynine Online
  7. Vegetable-Eating Dog Lives to Ripe Old Age of 29; Also: Who is the Oldest Dog in the World; And: How to Make Your Dog Live 1.8 Years Longer
  8. Teske, E.; Naan, E. C.; Van Dijk, E. M.; Van Garderen, E.; Schalk, J. A. Canine prostate carcinoma: Epidemiological evidence of an increased risk in castrated dogs, Departamento de Ciencias Clínicas de Animales de Compañía, Universitato de Utreĥto (Nederlando).
  9. What is Counter Shading? Klappenbach, Laura, 2008, About.com Alirita la 22an de oktobro 2008.
  10. Cunliffe, Juliette, The Encyclopedia of Dog Breed, Paragon Publishing, 2004, pp. 20-23, ĉapitro Coat Types, Colours and marking.
  11. Los peligros de la caudectomía canina: Experto asegura que el corte de cola de perritos no es sano Camila Navarrete, 30a de marto 2014, Biobio Chile.
  12. Corte de orejas y cola en la especie canina Pluraj aŭtoroj, 2013–2014.
  13. ¿Cómo es la visión del perro?
  14. 14,0 14,1 How Dogs Think, Corehn, Stanley, First Free Press, Simon & Schuster, 2004.
  15. A & E Television Networks (1998). Big Dogs, Little Dogs: The companion volume to the A & E special presentation, A Lookout Book, GT Publishing. ISBN 1-57719-353-9 (Hardcover).
  16. Alderton, David (1984). The Dog, Chartwell Books. ISBN 0-89009-786-0.
  17. Dr. P s Dog Training: Vision in Dogs & People alirita la 6an de junio 2008, Jennifer Davis, 1998 [2] arkivita la 9an de februaro 2015.
  18. Catalyst: Dogs 'Eyes Alirita la 26an de novembro 2006. Jónico Newby kaj Caroline Penry-Davey, Australian Broadcasting Corporation, 25a de septembro 2003.
  19. Kubai, Melissa A; BS; Ellison Bentley, D. V. M.; Paul E. Miller, DVM; Donald O. Mutti, OD, PhD; Christopher J. Murphy, DVM, PhD (julio 2008). «Refractive states of eyes and association between ametropia and breed in dogs». American Journal of Veterinary Research 69 (7): 946-951. doi:10.2460/ajvr.69.7.946.
  20. shtml Frequency Range of Dog hearing[rompita ligilo] Elert, Glenn kaj Timothy Condon, 2003, The Physics Factbook Alirita la 22an de oktobro 2008 [3][rompita ligilo] en InternetArchiveBot
  21. How Well Do Dogs and Other Animals Hear? Alirita la 14an de majo 2013.
  22. Understanding a Dog 's Sin of Smell en Dummies.com Alirita la 22an de oktobro 2008 [4] arkivita la 9an de marto 2008.
  23. U/UNP-0066/UNP-0066.pdf PDF The Dog 's Sin of Arkivigite je 2007-02-22 per la retarkivo Wayback Machine Alabama and Auburn Universities. Alirita en la 22a de oktobro 2008.
  24. Smell 6a de majo 2004, nhm.org Alirita la 22an de oktobro 2008 [5] Arkivita la 26an de oktobro 2008.
  25. The Evolutionary Basis for the Feeding Behavior of Domestic Dogs ( Canis familiaris) and Cats (Felis catus), John W. Bradshaw, 2006 The Journal of Nutrition vol. 136 pp. 1927-1931
  26. Dog Sin of Smell. Dog Taste Bud GuideofDogs.com Alirita la 12an de januaro 2009 urlarchivo = [6] Arkivita la 10an de decembro 2008.
  27. Making Sin of Your Dog 's World [7] Arkivigite je 2015-01-08 per la retarkivo Wayback Machine PetPlace.com Alirita la 26an de januaro 2009.
  28. Joël Dehasse (1994). «Sensory, emotional and social development of the young dog». The Bulletin for Veterinary Clinical Ethology (Bruselo) 2 (1-2): 6-29.
  29. derStandard.at de la 8-a de aŭgusto 2011: "33.000 Jahre alter Hundeschädel zeigt frühe Domestizierung"(33000-jaraĝa hundokranio indikas fruan domigon; konsultita la 28-an de aŭgusto 2014)
  30. Gündoğdu, Cihangir. 2023. "Dogs Feared and Dogs Loved: Human-Dog Relations in the Late Ottoman Empire". Society & Animals 31, p. 25-46.
  31. Sarah Marshall-Pescini, Franka S. Schaebs, Alina Gaugg, Anne Meinert, The Role of Oxytocin in the Dog–Owner Relationship, Animals : an Open Access Journal from MDPI 9, 2019-10-12, paĝo 792 doi: 10.3390/ani9100792
  32. Finnish reading dogs help kids learn and grow, this is FINLAND, ‏2016-10-10 (American English)
  33. Katarzyna Smejda, Kinga Polanska, Wlodzimierz Stelmach, Pawel Majak, Dog keeping at home before and during pregnancy decreased the risk of food allergy in 1-year-old children, Postepy Dermatologii I Alergologii 37, 2020-04, p 255–261 doi: 10.5114/ada.2018.80584
  34. Suzanne Havstad, Ganesa Wegienka, Edward M. Zoratti, Susan V. Lynch, Effect of prenatal indoor pet exposure on the trajectory of total IgE levels in early childhood, The Journal of Allergy and Clinical Immunology 128, 2011-10, עמ' 880–885.e4 doi: 10.1016/j.jaci.2011.06.039
  35. Nureongi: Humdaĵoj manĝeblaj en Koreio Arkivigite je 2007-10-07 per Wikiwix
  36. CRI-onlie, Esperanto: "Pekino dresas gvidhundojn por Paralimpikoj de 2008" (konsultita la 26-an de aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 2014-08-27. Alirita 2014-08-26.
  37. Die Geschichte der Kirche in Gadegast (La historio de la eklezio en Gadegast). Laste vidite la 2-an de junio 2008 Arkivigite je 2018-12-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  38. La termino Gaewolf estas uzata en Germanio, ĝi devenas de gae, kiu signifas hundo en la korea, kaj de wolf, kiu signifas lupo en la germana.
  39. Eŭropa Parlamento: Verbrauchermitteilung vom 19. Juni 2008 (Porkonsumnta informo de la 19-a de junio 2008).
  40. Tages-Anzeiger de la 12-a de julio 2012: "Schweizer sollen keine Hunde und Katzen mehr essen" (Svisoj ne plu manĝu hundoviandon; konsultita la 26-an de aŭgusto 2014)
  41. Le Figaro. "Morsures de chiens : le flou des statistiques", 06-06-2012..
  42. Institut de Veille Sanitaire (2011), Facteurs de gravité des morsures de chien aux urgences, p. 3, pdf.
  43. Home & Recreational Safety – Dog Bites. Centers for Disease Control and Prevention. Alirita 27-a de januaro 2015., citante Kresnow, M.J. . “Dog Bites: Still a Problem?”, Injury Prevention 14 (5), p. 296–301. doi:10.1136/ip.2007.016220. .
  44. Dog bites have risen in number and severity since the 1980s. Kenneth M. Phillips, Dogbitelaw.com. Alirita 26-a de februaro 2019..
  45. Animal bites Fact sheet (Februaro 2018). Alirita 29-a de majo 2021.
  46. WHO expert consultation on rabies: Third report, WHO Technical Report Series, 931, World Health Organization, 2018, (ISBN 978-92-4-121021-8), https://apps.who.int/iris/handle/10665/272364 
  47. (2006) “Capnocytophaga canimorsus Mycotic Abdominal Aortic Aneurysm: Why the Mailman Is Afraid of Dogs”, Journal of Clinical Microbiology 44 (#2), p. 649–651. doi:10.1128/JCM.44.2.649-651.2006. 
  48. "Injury Prevention Bulletin", Northwest Territories Health and Social Services, 25 March 2009.
  49. (1985) “Medical hazards from dogs”, British Medical Journal 291 (#6498), p. 760–761. doi:10.1136/bmj.291.6498.760. 
  50. D. et M. Fremy, Quid 2005, Éd. Robert Laffont, 2005. Article Zoologie, paĝo231 c.
  51. Toxocariasis. Medscape.com (20-a de aŭgusto 2008). Alirita 15-a de februaro 2013.
  52. Toxocariasis. Kids' Health. The Nemours Foundation (2010). Alirita 12-a de februaro 2010.
  53. (2006) “Related factors to human toxocariasis in a rural community of Argentina”, Memórias do Instituto Oswaldo Cruz 101 (#4), p. 397–400. doi:10.1590/S0074-02762006000400009. 
  54. (oktobro-decembro 2007) “Human toxocariasis: A report of 3 cases”, Pakistan Journal of Medical Sciences Quarterly 23 (#5). 
  55. WAMIZ, A Gurgaon en Inde, on déplore 50 morsures de chiens errants par jour 29/09/11.
  56. Franziska Konitzer: Struppi streicheln hält gesund. In: Bild der Wissenschaft. Nummer 1, 2015
  57. Franziska Konitzer: Struppi streicheln hält gesund. In: Bild der Wissenschaft. Nummer 1, 2015
  58. Les noms des chiens. Alirita 2023-11-13.
  59. [8]
  60. [9]
  61. Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof ĉe lernu.net. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Elian-J. Finbert : La plej belaj rakontoj pri hundoj. Elfrancigita de Roland Plat­teau. MAS, 2016, 82 p., ISBN 978-2-36960-064-0
  • (es) Fogle, B. (2005). El Perro: Manual de Adiestramiento Canino. Editorial Omega. ISBN 1-55059-205-X.
  • (en) Gerritsen, R. kaj Haak, R. (2000). K9 Schutzhund Training. A manual for Tracking, Obedience and Protection. Detseling Enterprises Ltd: Calgary, Alberto, Kanado. ISBN 1-55059-205-X.
  • (en) Lonsdale, T. (2001). Raw Meaty Bones Promote Health. Dogwise Publishing. ISBN 978-0-646-39624-8.
  • (es) Vitela, D. (2003). Manual de nutrición canina. Editorial Universitaria.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.