Cannonball Adderley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cannonball Adderley

Julian Edwin „Cannonball“ Adderley (naskiĝis la 15-an de septembro 1928 en Tampa, Florido; mortis la 8-an de aŭgusto 1975 en Gary, Indianao) estis usona ĵaza aldosaksofonisto (ekde 1968 ankaŭ sopransaksofonisto) el la periodo de bandetoj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Vivo

Post kiam li estis estro de gimnazia bando en Florido, li iris en 1955 al Novjorko. Li intencis plu studi en Manhatano, sed post kiam li kun la bando de Oscar Pettiford gastmuzikis en Cafe Bohemia, la aldosaksofonisto furore famiĝis. Multaj lin rigardis kiel nova Charlie Parker. Sed Adderley havis klare propran stilon influitan same de Benny Carter kiel de Parker. Li eluzis sian fruan famon kaj formis sian unuan kvinopon, en kiu ankaŭ kunmuzikis lia pli juna frato Nat Adderley per korneto. Dum kiam la grupo havis monproblemojn, Cannonball altiris sur sin la atenton de Miles Davis, kiu enigis la saksofoniston fine de 1957 por du jaroj en sian sesopon. En ĝi li muzikis inter alie apud John Coltrane (tenorsaksofono). Plej fama muzikalbumo el ĉi tiu tempo estas Kind of Blue, sonregistrita en 1959 kaj unu el la plejofte vendata albumoj de la ĵazhistorio. El ĉi tiu tempo ekzistas tamen ankaŭ sonregistraĵoj de la Miles Davis Sesopo sen Miles Davis. La bandeto reduktita je kvin muzikistoj publikigis ekzemple la albumon Cannonball Adderley Quintet in Chicago. Aparte indikinda estas ankaŭ la albumo "Somethin' Else", registrita por Blue Note, kiu elstarigas Miles Davis en la tre malofta rolo de gastmuzikisto, kio lin tamen ne malhelpis kontribui kelkajn ne-forgeseblajn soloojn.

Septembron de 1959 Cannonball Adderley forlasis Majlson Davis kaj muzikis denove kun frato Nat en kvinopo. Nur monaton poste la bando faris sonregistraĵon dum koncerto en la ĵazklubejo The Jazz Workshop je San-Francisko. Ĉi-foje la komerca sukceso ne restis for de la ensemblo. Ĉefe ĝia versio de la peco This Here de pianisto Bobby Timmons sukcesis, kaj la kvinopo fariĝis gvida ensemblo de stilo, kiun oni baldaŭ estis nomonta soŭlĵazo. Ekde 1959 ĝis 1963 la kvinopo havis kontrakton kun diskeldonejo Riverside de Orrin Keepnews kaj surdiskigis ĉefe soŭlecajn interpretaĵojn de malmolbopaj pecoj. Per la aliĝo de Yusef Lateef la grupo ekde 1962 ĝis 1963 sesopiĝis. Post la bankroto de Riverside 1963 Cannonball kontraktis kun eldonejo Capito, kaj liaj registraĵoj fariĝis iomete pli komercemaj. Charles Lloyd anstataŭis dum unu jaro Latifon – tamen malpli sukcese.

Kromaj membroj de la kvinopo estis krom lia frato Nat Adderley la pianistoj Bobby Timmons, Victor Feldman, Joe Zawinul kaj George Duke, la basistoj Sam Jones (1957, 1959-65), Walter Booker resp. Vic Gaskin same kiel Louis Hayes (1959-1965) kaj Roy McCurdy ĉe frapinstrumentaro. Cannonball lanĉis furoraĵojn kiel This Here de Timmons, Work Song de Nat Adderley kaj Mercy, Mercy, Mercy de Zawinul.

Dum la malfruaj 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Adderley sin turnis al kunfando-ĵazo. En 1968 li unuafoje muzikis per sopransaksofono por la albumo „Accent on Africa“, li ludis ĝin tamen pli malofte. Li ja havis unikan kaj karakterizan sonon, sed ĉi tiu ne estas komparebla kun lia volumena kaj penetra aldosaksofona sono.

Je la fino de sia vivo li retrorigardis sur sian karieron: lia antaŭlasta albumo Phenix enhavis la plej grandajn sukcesojn de la fratoj Adderley, kiel Country Preacher, This HereWork Song kiel kunfandmuzika versio, kaj por sia lasta albumo Lovers li unuigis malnovajn kaj novajn amikojn al bando. Li mortis antaŭ ol fini la verkadon pri Lovers. La restantaj bandanoj finfaris la verkon kune kun kantistino Flora Purim per la titolkanto Lovers, verkita de la nevo de Adderley, Nat Jr., kiel lasta riverenco antaŭ Julian Adderley.

Dum sia tuta vivo Julian Cannonball Adderley suferis de diabeto. Lia petolnomo „Cannonball“ tamen estas deduktebla de misparolaĵo de de kunlernanto. Ĉi tiu volis nomi lin hommanĝanto, ĉar la grasula Adderley estis fama pro sia daŭra malsato. Anstataŭ „cannibal“ li tamen elbuŝigis „cannonball“. Supozeble sekve de ĉi tiu malsano kaj la pezoproblemoj rezultaj el ĝi li mortis en 1975 subite je apopleksio, ses semajnojn post registrado de sia lasta albumo, en Gary. Li estas entombigita sur la suda tombejo de Telehesio.

Kromaĵoj

Sur Here Comes Louis Smith (Blue Note, 1958), unua muzikalbumo de trumpetisto Louis Smith, li muzikis sub la kaŝnomo Buckshot La Funke.

Sonregistraĵoj

  • Julian Cannonball Adderley - Presenting Cannonball (1955, Savoy)
  • Julian Cannonball Adderley - Same (1956, EmArcy)
  • Gil Evans: New Bottle, Old Wine (Pacific Jazz, 1958)
  • Julian Cannonball Adderley - Somethin' Else (1958, Blue Note) kun Miles Davis kaj Art Blakey
  • Cannonball Adderley Quintet - Live in San Francisco (1959, Riverside) (en 1999 enigita en la „Glorhalon de Grammy“[1])
  • Cannonball Adderley Quintet - At the Lighthouse (1960, Riverside)
  • Cannonball Adderley and His Orchestra - African Waltz (1961, Riverside)
  • Cannonball Adderley with Bill Evans - Know What I Mean? (1961, Riverside)
  • The Cannonball Adderley Quintet Plus (1961, Riverside)
  • Cannonball Adderley Sextet - In New York (1962, Riverside) kun Yusef Lateef (ts, fl, Oboe)
  • Cannonball Adderley Sextet - Nippon Soul (1963, Riverside) live in Tokyo
  • Cannonball Adderley Quintet - Mercy, Mercy, Mercy! - Live at "The Club" (1966, Capitol)
  • Cannonball Adderley Quintet - Accent on Africa (1968, Capitol) kun Letta Mbulu
  • Cannonball Adderley Quintet - Country Preacher (1969, Capitol)
  • Cannonball Adderley - The Black Messiah (1970, Capitol)
  • Cannonball Adderley - Phenix (1974, Fantasy)

Literaturo

  • David N. Baker: The Jazz style of Cannonball Adderley. A musical and historical perspective. Studio 224, Lebanon, In. 1980
  • Chris Sheridan: Dis here. A bio-discography of Julian "Cannonball" Adderley. Greenwood Press, Westport, Conn. 2000. ISBN 0-313-30240-5

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Listo de Glorhalanoj