Canobbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canobbio
Blazono de Canobbio
Blazono de Canobbio
Blazono de Canobbio
Canobbio
Canobbio
Canobbio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 2′ 11″ N 8° 58′ 3″ O / 46.03639 °N, 8.96750 °O / 46.03639; 8.96750 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 11″ N 8° 58′ 3″ O / 46.03639 °N, 8.96750 °O / 46.03639; 8.96750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1947
Areo 1,30 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 6952
Komunumkodo 5167
Mapo de Canobbio
Mapo de Canobbio
Mapo de Canobbio

Canobbio estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1947 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Canobbio situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Casserate norde de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Canobbio kaj la setlejoj Gane, Legno, Maglio kaj Ruggi. La rivero Casserate formas la orientan komunumlimon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,30 km², de kiuj 35,4% estas kovritaj de arbaro, 5,4% servas por agrikulturo kaj 55,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Canobbio limas en nordo al Capriasca, en nordoriento al Cadro, en sudoriento al Lugano, en sudo al Porza, kaj en okcidento al Comano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Canobbio pasas la kantona ĉefvojo 399.1, la tiel nomita Via Tesserete de Lugano al Tesserete. La plej proksima alveturejo Lugano-Nordo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 4 kilometrojn okcidcente de la komunumo en Manno. Pere de la bus- kaj trolebusreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Canobbio datiĝas el la jaro 712 kiel Canobli. Estis trovitaj romia enskribo kaj urnotombejo el la 3-a jarcento. La preĝejo San Siro, kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 863 apartenis al la Abatejo San Pietro en Ciel d'Oro en Pavio. Ankaŭ la Monaĥejo San Caterino de Lugano posedis bienojn en Canobbio. En 1335 estis menciita conago kun la preĝejo San Silvestro, kiu poste fariĝis integrita parto de Canobbio. En la 18-a jarcento en Canobbio troviĝis paperfabrikoj. Unu el ili apartenis al la familio Pocobelli kaj poste al la familio Fumagalli kaj en la jaro 1900 estis transformita al tegelfabriko. En la dua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro de Canobbio pli ol duobliĝis.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]