Canon Episcopi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo el Burchard el Worms Canon Episcopi

Canon Episcopi, esperante Episkopa Kanono aŭ kanono de la episkopoj, estas mallonga historia dokumento atestita en la “Libroj pri sinodaj juĝaferoj kaj ekleziaj instruoj” (Libri de synodalibus causis et disciplinis ecclesiasticis), aperinta en la jaro 906 de la nuna erao, sed kiun oni tiutempe atribuis al la Koncilio de Anĉira de la jaro 314. Postaj analizantoj de la dokumento ĝin asignis al probabla dato de la jaro 867 kun anonima aŭtoreco. Ĝi instruas pri kiuj sinteno kaj konduto la kristanaj episkopoj taksu kaj juĝu la sorĉarton.

Enhavo de la Canon Episcopi[redakti | redakti fonton]

La Canon episcopi difinas la sorĉarton “kulto al la demono”, sed neas ke la gesorĉistaro povu reale damaĝi homojn aŭ fizike kaj spirite influi mediojn, aparte neas ke sorĉistinoj povu flugi, kiel ili asertas. Ĉi-rilate ĝi deklaras: “[...] kiu stultas kaj frenezas ĝis kredi al blagoj tiom fantaziaj, tiu konsiderendas nekredanta ĉar tio devenas el delogo de la demono”.

El tio, kaj el tuta teksto, kompreneblas ke la praktikanto de sorĉarto meritas punon nur pro tio ke li kredas je siaj kontaktoj kun la demono kaj tion kredigas al la homoj ilin forigante el la kredo. Veras, male, ke tiaj praktikantoj montras ke mem jam cedis al la diabla tento fariĝi transcende potencaj aŭ damaĝantaj proksimularon. Fakte, por la Canon episcopi, “kvankam flugante nur per fantazio, tiuj sorĉistinoj estas sammotive kulpaj, kvazaŭ ili tion ostkarne farantaj".

Laŭ la tuta mezepoko tiu dokumento signis kaj preskribis la sintenon de la ekleziaj leĝoj rilate la sorĉarton: Tiu praktikanto estu punata kaj kaj forigata el eklezia komunumo! Nur sojle de moderna epoko, organoj de kristanaj eklezioj ŝanĝigis juĝajn sintenojn de la ekleziaj aŭtoritatuloj ekspurante la kondutojn kaj juĝtaksojn de aŭtoritatuloj de la kristanaj ŝtatoj kiuj jam kutimis brulŝtiparumi ŝorĉistinojn. Kaj, fine, la Canon Episcopi, malgraŭ ĝia inkludo en la Decretum Gratiani, iom post iom perdis reguligan forton kaj definitive ĉesis influi kiam papo Inocento la 8-a (1484-1492) rajtigis Inkvizicion etendi sian kompetenton ankaŭ sur tiu “krimo”.

Niatempe ne mankas kiuj rimarkigas la prudenton kaj saĝecon de la dokumento Canon Episcopi.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefe en la angla

  • Stephens, Walter (2002). Demon lovers: witchcraft, sex, and the crisis of belief. University of Chicago Press.
  • Russell, Jeffrey Burton (1972). Witchcraft in the Middle Ages. Cornell University Press. pp. 75-82.
  • Libro 8, Ĉapitro 9, A History of the Spanish Inquisition, vol. 4". []

kaj en la germana

  • Werner Tschacher: Der Flug durch die Luft zwischen Illusionstheorie und Realitätsbeweis. Studien zum sog. Kanon Episcopi und zum Hexenflug, in: Zeitschrift der Savigny-Stiftung für Rechtsgeschichte 116, Kan. Abt. 85 (1999), S. 225-276

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]