Canon PowerShot G

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canon PowerShot G10
Canon PowerShot G3

Canon PowerShot G estas serio de ciferecaj fotiloj fabrikataj de Canon. La fotiloj de serio G, celitaj al entuziasmaj fotistoj, eniras en la mezan rangon da ciferecaj fotiloj proponitan de Canon kaj estas iom superaj al la mez-nivela serio A.

La ĉefaj eksteraj diferencoj disde la serio A da Canon PowerShot inkluzivas fiksilon por ekstera fulmlumilo Canon EX, uzon de litia-jona baterio, lenson kun pli larĝa maksimuma aperturo, pli grandan korpon kun pli da regiloj, kaj ĝis la enkonduko de Canon PowerShot A80, renversiĝantan kaj volviĝantan LCD-ekranon. Interne, la serio G havas pli altan rastrumon kaj aldonis pli kompleksan elektronikon kun karakerizaĵoj kiel la RAW-forma bildo de Canon, kvankam Canon ne havigis tiun formon en PowerShot G7 nek la renversiĝantan kaj volviĝantan LCD-ekranon.

La serio G estas simila interne kun la serio de Canon Powershot S (ne konfuzenda kun la serioj de Canon PowerShot S1 IS, S2 IS, S3 IS aŭ kun la serioj de Canon Digital IXUS/Digital Elph S/SD), kun nova serio S de fotiloj kutime enkondukataj samtempe kun simil-specifaj fotiloj G.

Modeloj de PowerShot G[redakti | redakti fonton]

Estas ses modeloj en la serio, la lasta estas la G9 lanĉita en 2007.

# MPik. Maksim. rastrumo Optika zomo Aperdato Foto Notoj
G1 3.3 2048 × 1536 Septembro 2000
G2 4 2272 × 1704 Aŭgusto 2001 ekzistas nigra varianto
G3 4 2272 × 1704 Septembro 2002 maksimuma aperturo de f2.0 (je 1× zomo)
G5 5 2592 × 1944 Junio 2003 maksimuma aperturo de f2.0
G6 7.1 3072 × 2304 Aŭgusto 2004 467 g (16.5 oz); 1/1.8" CCD sensoro
G7 10 3648 × 2736 Septembro 2006 DIGIC III procesoro; 1 cm makro; ISO 3200; Lens-ŝanĝa Optika Bild-Stabiligo; Vizaĝa Detekto; Aŭto-Fokuso; Malapero de kelkaj karakterizoj de G-serio (ekz: RAW modo, rapida lenso, varia angulo kaj supra LCD-ekrano).
G9 12.1 4000 × 3000 Septembro 2007 DIGIC III procesoro; ISO 1600; 1/1.7" CCD sensoro; Ekrano 16:9.
G10 14.7 4415 × 3312 5× (28-140 mm) Oktobro 2008

Komunaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj karakterizoj de la serio G estas:

  • permana elektado de aperturo kaj ŝutra prioritato
  • adaptebla blanka ekvilibro
  • interna fulmlumilo
  • fiksilo por ekstera fulmlumilo
  • USB-konektilo
  • CompactFlash-memorkarto (la G7 havas Secure-Digital-memorkarton anstataŭ CompactFlash-a)
  • havebleco de opciaj larĝaj kaj telekonvertilaj lensoj
  • EOS-fotadaj reĝimoj propraj al Canon, ebligantaj elekti malsamajn eksponajn trajtojn por malsamaj medioj.
  • inkluzivas infraruĝan teleregilon (G7 ne havas tiun karakterizon)

PowerShot G5[redakti | redakti fonton]

Dum mallonga tempo, la G3 kaj G5 estis haveblaj samtempe, kvankam la pli malnova modelo estis poste ĉesigita. La fotilo ankaŭ uzas kolorajn filtrilojn, kiuj ebligas moderigon de la bruo kaj pli bonan saturadon de koloroj. La lenso ankaŭ ebligas pli grandan amplekson de aperturoj inkluzive makro-fokusan modon.

Tiu ĉi fotilo ankaŭ uzas bild-procesoron DIGIC, kiu ebligas al la fotilo prilabori kaj foti bildojn je pli granda rapideco - ĝis 3 fojojn en sekundo. DIGIC plibonigas la fokusan rapidecon, la eksponajn trajtojn, kaj la blankecan ekvilibron de la fotilo.

Fine, la G5 enhavas internan fulmlumilon kun ambaŭ permana kaj aŭtomata reĝimoj. La fulmlumilo havas ankaŭ ruĝ-okulan redukton kaj malrapidan sinkronecon.

PowerShot G3 kaj G5[redakti | redakti fonton]

Krom la aliaj modeloj, kiuj estas tute malsamaj modeloj - la G3 kaj G5 fakte estas sama modelo ekipita per malsama sensoro - prezentantaj saman lenson, saman korpon, saman elektronikon kaj samajn funkciojn en la softvaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]