Canonical Ltd.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ubuntu estas la plej konata kreaĵo de la kompanio.

Canonical Ltd. (kanonikal) estas privata kompanio fondita kaj subtenata de la sudafrikano Mark Shuttleworth por la plibonigo de la libera programaro. Kreita je 2004, Canonical estas registrita en Manksinsulo, sed havas laboristojn en 18 landoj ĉirkaŭ la mondo, krom sia ĉefa laborejo en Londono, kaj ankaŭ helpa oficejo en Montrealo kaj alia oficejo en Lexington, Masaĉuseco. Ĝiaj celoj estas oferi Ubuntu-on kaj garantii, ke ĝi estu libere uzata kaj havebla al ĉiuj. Canonical Ltd. ankaŭ oferas teknikan helpadon por la uzantoj de tiu distribuaĵo de GNU/Linux. Laŭ tiu logiko, Canonical aliĝas al Linux Foundation je aŭgusto 2008.

Projektoj subtenataj de Canonical Ltd.

Canonical subtenas kaj kreis plurajn projektojn. Precipe tiujn, kiuj estas liberaj/malfermkodaj.

Programaroj de kodo malfermita

  • La familio Ubuntu de linuksaj distribuaĵoj.
  • Bazaar, necentrigita kontroliga revizia sistemo.
  • OpenCD (ne plu ekzistanta), kolekto de altkvalitaj liberaj kaj malfermkodaj softvaroj por uzantoj de Vindozo. La programaro konsistas je GIMP, Firefox kaj aliaj.
  • Storm, parto de la Launchpad-a kodbazo.
  • Upstart, anstataŭo por la "init" daemon.

Eventoj apogataj