Canonische Veränderungen (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
J.S.Bach

Canonischen Veränderungen über ein Weihnachtslied (kanonaj variacioj pri kristnaskokanto, ankaŭ Canonische Veränderungen über Vom Himmel Hoch) estas kvinmovimenta orgenkomponaĵo, kiun Johann Sebastian Bach verkis en 1746/47 kaj preseldonis en 1748 (BWV 769). La verko estas tipa reprezentanto de la kontrapunkta malfrua stilo, kiun Bach evoluigis en siaj lastaj vivojaroj.

Ekesto kaj historio[redakti | redakti fonton]

La Canonische Veränderungen ekestis kiel jarkontribuaĵo por la Societät der musikalischen Wissenschaften (societo por la muzikaj sciencoj) de Lorenz Christoph Mizler. Ĉiu societano sin devoligis publikigi ĝis sia 65-a vivojaro unufojon ĉiujare po unu komponaĵon, kiu havis adekvatan teorian pretendon. La unua kontribuaĵo de Bach en 1747 estis La muzika ofero, por 1749 li plej verŝajne planus La arton de la fugo, post tio li estus malligita de pluaj kontribuaĵoj pro sia aĝo.

En la nuna muzika vivo la verko ne staras egalrajta apud la aliaj komponaĵoj el la malfrua verkaro de Bach. Tio parte eble kaŭziĝus pro la instrumentado, sed certe ankaŭ en tio, ke ĝi ne delogas ne tiom al romantismaj supozoj – okazo, instrumentado kaj amplekso estas konataj; ĝi havas nek misteran titolon nek fragmentajn elementojn. Malgraŭe la konateco de la temo kaj la travidebleco de la aranĝo entute permesas bonan postplenumeblecon de la komponaĵo.

Igor Stravinski aranĝis la komponaĵon por malgranda ĥoro kaj granda orkestro sen troe ŝanĝi la originalon.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo

La unua presaĵo havas la titolon

„Einige canonische Verænderungen, / über das / Weynacht-Lied: / Vom Himmel hoch da / komm ich her. / vor die Orgel mit 2. Clavieren / und dem Pedal / von / Johann Sebastian Bach / Königl: Pohl: und Chur-Sæchß: Hoff Compositeur / Capellm. u. Direct. Chor.Mus.Lips. / Nürnberg in Verlegung Balth: Schmids. / N. XXVIII“
"Kelkaj kanonaj variacioj, / pri la / kristnask-kanto: Vom Himmel hoch da / komm ich her. / por la orgeno kun 2 klavaroj / kaj la pedalaro / de / Johann Sebastian Bach / reĝa pollanda kaj elektoprinc-saksia kortega komponisto / Kapelmajstro kaj ĥordirektoro / Nurenbergo, eldonite far Balt. Schmids. n-ro 28

Poste Bach priverkis la komponaĵon ankoraŭ du fojojn. La lasta versio ekzistas kiel memskribaĵo. En ĉi tiu versio Bach ŝovis la finan movimenton inter la duan kaj trian movimenton kaj ŝanĝis tiel la tutan strukturon de la verko. Ĉar la origina fina movimento formis la kontrapunktan kulminon, el movimenta sinsekvo celanta intensivigon fariĝis centrosimetria alordigo.

Jen la titolo de la memskribaĵo

„Vom Himel hoch, da kom ich her, per Canones. à 2 Clav: et Pedal. di J.S.Bach“

La posta aliordigo de la movimentoj ankaŭ en la longjara disputo de la aranĝistoj pri la movimenta sinsekvo de La arto de la fugo ofte estis uzata kiel argumento.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

(Sinsekvo kaj surskribo laŭ la unua presaĵo)

  • Variatio 1. 1. in Canone all' Ottava, à 2. Clav: et Pedal. (12/8)
  • Variatio 2. Alio Modo in Canone alla Quinta à 2 Clav: et Pedal. (C=4/4)
  • Variatio 3. Canone alla Settima / Cantabile. (C)
  • Variatio 4. à 2 Clav. et Pedal. per augmentationem. in Canone all'ottava. (C)
  • Variatio 5. L'altra Sorte del' Canone all' rovercio, 1.) alla Sesta, 2) alla Terza, 3) alla Seconda, è 4) alla Nona. (C)
Variatio 1

Laŭ la ritmo de stiligita ĝigo memora al la finalmovimento de la tria Brandenburga konĉerto la du supraj voĉoj komenciĝas per simpla kanono en oktavdistanco, al kiu la pedalaro enigas la ĥoralon –notita en 4/4-takto (C) – linion post linio kiel trankvila kontraŭvoĉo al la deksesonaj notoj de la kanonvoĉoj.

Variatio 2

La dua movimento estas simile strukturita kiel la unua, estas tamen kanono en la malsupra kvinto. La motiva materialo de la supraj voĉoj estas klare deduktita de la unua ĥorallinio.

Variatio 3

„Cantabile“ estas la titolo de la movimento, kiu tuj ekde la komenco starigas la duan voĉon kun esprimplena kantlinio en la centron. La kanonon en la septimo, anoncita en la titolo, realigas du voĉoj notitaj en la memskribaĵo en la alda kaj basa klefo; ili uzas por tio motivon evoluigitan el la temokapo kaj tiel establas tavolon el egale kaj seninterrompe kurantaj okonoj, je kio la aldovoĉo foje krucas la kantvoĉon. Super ĉi tiun voĉoplektaĵo la supra voĉo aldonas la ĥoralmelodion linion post linio.

Variatio 4

La supra voĉo komenciĝas per vaste etendiĝa temo, kiun tuj respondas la plej malsupra voĉo oktavon pli malalta en Canon per augmentationem, do en la pligrandigo (aŭgmentado). Inter tiuj moviĝas libera voĉo kaj plenigas la movimenton harmonie, ritme kaj kontrapunkte. Jam post mallonga tempo ekestas densa plektaĵo, en kiu la kanono por aŭskultanto preskaŭ ne estas sekvebla. La pedalaro almetas la ĥoraltemon kiel firman kanton en la tenoron. Ĉar la pli alta kanonvoĉo estas duoble rapida kiel la pli malalta, ĝi povas esti kondukata en la dua duono de la movimento libere kaj virtuoze kaj pregas per tio la totalan impreson de la movimento. Dum tio la malalta voĉo finas la kanon. En takto 39 en la dua voĉo eksonas la tonoj b♭, a, c', b, kiuj germanlingve estas nomataj b-a-c-h.

Variatio 5

En ĉi tiu movimento Bach uzas la ĥoraltemon mem kiel kanona materialo. La kanonoteknikoj kaj la prilaboraĵoj de la ĥoralmelodio memoras klare al la Verschiedenen Canones, kiujn Bach enskribis en sian manekzemplero de la unua presaĵo de la Goldberg-variacioj.

La temo estas plurfoje trakondukata: super teme neligita baso komence ludas la du suprovoĉoj duvoĉan spegulkanonon en la seksto, kiu poste estas ripetata en la duobla kontrapunkto, do kun ŝanĝitaj voĉoj, kiel kanono en la tercio. Tiam baso kaj tenoro ekas per simila kanono en la sekundo, jen kun aldonita mezvoĉo. Je ĉi tiu loko la soprano („forte“) komenciĝas per vastaj virtuozaj figuroj; ankaŭ ĉi tiu detranĉo estas ripetata kun voĉoŝanĝo. La finaj taktoj formas grandiozan kaj en la verkaro de Bach unikan kulminon, ĉar ili tavoligas en la malsamaj voĉoj plurajn ĥoralliniojn en tri malsamaj rapidecoj kaj originale kaj ankaŭ inverte unu supre la alian. En la fina takto eksonas, disdonitaj sur du voĉoj, la tonoj b♭', a' / c", b'.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gregory G. Butler: J. S. Bachs Kanonische Veränderungen über „Vom Himmel hoch" (BWV 769). Ein Schlußstrich unter die Debatte um die Frage der „Fassung letzter Hand“, in: Bach-Jahrbuch 2000, S. 9-34
  • Werner Neumann (Hrsg.): Johann Sebastian Bach. Canonische Veränderungen über Vom Himmel hoch da komm ich her BWV 769. Faksimile des Autographs und des Erstdrucks. Leipzig 1986, siehe darin auch die Einleitung Werner Neumanns, S. 5–8
  • Gerd Zacher: Canonische Veränderungen, in: Musik-Konzepte 17/18, München 1981, ISBN 3-88377-057-4. – Dieser Aufsatz ordnet jedes Auftreten eines Themas einer seiner fünfzehn Strophen zu und leitet aus dem Strophentext die Verwendung rhetorischer Figuren ab.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]