Paspels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canova)
Paspels
Blazono de Paspels
Paspels
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 44′ 58″ N 9° 26′ 33″ O / 46.74944 °N, 9.44250 °O / 46.74944; 9.44250 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 58″ N 9° 26′ 33″ O / 46.74944 °N, 9.44250 °O / 46.74944; 9.44250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 475
Areo 4,59 km²
Alteco 778 m super marnivelo
Poŝtkodo 7417
Komunumkodo 3634
Mapo de Paspels

Paspels estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 475 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paspels situas sur la okcidenta deklivo de la monto Stänzerhorn sur suna teraso super la Malantaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la tri frakcioj Canova, Dusch kaj Pardisla. Sur la komunuma teritorio situas la Lago de Canova.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Paspels limas en nordo al Tomils, en sudoriento al Almens, en sudo al Rodels, kaj en okcidento alilflanke de Malantaŭa Rejno al Cazis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝoj de la komunumo Paspels situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ili bone atingeblas per konekta vojo de Pratval al Tomils. Laŭlonge de Malantaŭa Rejno pasas la svisa aŭtovojo A13 tra la komunuma teritorio. Al ĝi eblas alveturo 3 kilometrojn sudokcidente de la komunuma centro apud Tomils. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al la stacidomo de Thusis kaj Rhäzüns.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento la granda plimulto de la loĝantaro de Paspels parolis la romanĉan lingvon. En la jaro 1880 89% de la loĝantaro parolis la sutselvan dialekton de la romanĉa. En la jaro 1910 estis ankoraŭ 77%, kiuj parolis la romanĉan. En la jaro 1941 la elcentaĵo de la romanĉlingvanoj jam falis al 56%. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 3,67% de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum la granda plimulto de 94,38% parolis la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Paspels datiĝas el la jaro 1237 kiel in villa Pascuals. Oni trovis en Paspels diversajn objektojn el la neolitiko kaj la romia epoko. La Burgo Alt-Süns en la 13-a jarcento estis la centro de la senjorujo de la Senjoroj de Vaz. Paspels estis dum mezepoko sub la regado de la episkopo de Koiro, de kies feŭdo al paspelanoj sin liberaĉetis en la jaro 1527. Ĝis al administracia reformo de la jaro 1851 Paspels estis najbararo de la tribunakomunumo Ortenstein. Ek de tiam ĝi apartenas al la komunumaro Domleschg, kiu en la jaro 2001 estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]