Cantar de Mio Cid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Cido, en Burgos

La Cantar de mio CidKanto de Mia Cido estas epika kanto anonima kiu rakontas heroaĵojn inspiritajn libere en la lastaj jaroj de la vivo de la kavaliro kastilia Rodrigo Díaz de Vivar. Temas pri la unua verko rakonta kaj ampleksa de la hispanlingva literaturo en latinida lingvo.

La poemo enhavas 3.735 versojn nesamsilabaj de varia amplekso, kvankam abundas la versoj de 14 al 16 silaboj. La versoj de la Cantar de mio Cid estas dividitaj en po du hemistikoj separataj de cezuro. La longo de ĉiu hemistiko estas de 4 al 13 silaboj, kaj tiuj estas konsiderataj plej malgrandaj unuoj de la prozodio de la Cantar. Ne estas divido laŭ strofoj, kaj la versoj algrupiĝas en erioj de versoj kun sama asonanco.

La poemo estas verkita en mezepoka kastilia lingvo kaj komponita ĉirkaŭ 1200 (kun duboj el 1195 al 1207). Ne oni konas la originalan titolon, kvankam probable oni nomis ĝin kiel gesta [ĥEsta] aŭ cantar [kantAr], terminoj per kiuj la aŭtoro priskribas sian verkon en la versoj 1.085 kaj 2.276, respektive.

La Cantar de mio Cid estas la sola epika poemo siatempa konservita preskaŭ komplete el sia ĝenro en la hispana literaturo kaj atingas grandan literaturan valoron pro la majstreco de sia stilo. La alaik kvar epikaj tekstoj konservitaj, krom la Cantar de Mio Cid, estas la Mocedades de Rodrigo pri la sama ĉefrolulo —ĉirkaŭ 1360—, kun 1700 versoj, Cantar de Roncesvalles —ĉirkaŭ 1270— (fragmento de ĉirkaŭ 100 versoj) kaj mallonga skribaĵo de romanika templo, konata kiel Epika epitafo de Cido —ĉirkaŭ 1400?—). De la Cantar de Mio Cid perdiĝis nur la unua folio de la originalo kaj aliaj du el la interno de la manuskripto, sed ties enhavo povas esti deduktita de la postaj kronikaj prozigaĵoj, speciale laŭ la Crónica de veinte reyes (Kroniko de dudek reĝoj).

Datigo

Oni konservas nur unu kopio realigata en la 14-a jarcento (kiel oni deduktas el la skribmaniero de la manuskripto) el kopio de ĉirkaŭ 1207 kaj estis farita de kopiisto nomita Per Abbat (Abato Petro), kiu transkribas tekston komponitan probable malmultajn jarojn antaŭ tiu dato.

La dato de la kopia de Per Abbat en 1207 deduktiĝas el tiu respegulita en la fino de la manuskripto: «MCC XLV» (laŭ la tiama hispana tempomezurmaniero, tio estas, laŭ la aktuala datigo, oni substrahu 38 jarojn).

Quien escrivio este libro de Dios paraiso, amen
Per Abbat le escrivio en el mes de mayo en era de mil e. CC XLV años.[1]

Ĉar tiam la kopiistoj en la fino de la tasko kopii, aldonis sian nomon kaj la daton de la taskofino.

Historio kaj strukturo

Interna strukturo

Paĝo de la Cantar de Mio Cid en mezepoka kastilia.

La Cantar de mio Cid pritraktas la temon reekhavo de la perdita honoro de la heroo, kies rehavo iĝos pli granda honoro. La poemo ekas je la ekziligo de Cido, unua kialo de malhonorigo, post akuzo de ŝtelo. Tiu malhonorigo supozas ankaŭ la senposedigon de siaj heredaĵoj aŭ posedoj kaj eĉ de la familio. Post la konkero de Valencio, danke al sola kuraĝo de lia brako, lai ruzo kaj prudento sukcesas akiri la reĝan pardonon kaj novan heredaĵon, la faŭdon de Valencio. Por ratifi sian novan statuson de senjoro de vasaloj, oni aranĝas nuptojn de liaj filinoj kun altaj stirpoj nome la infantoj de Carrión.

Sed paradokse, pro tio okazas nova falo de la honoro de Cido, pro la ofendego de la infantoj al la filinoj de Cido, humiligitaj, vipitaj, vunditaj kaj abandonitaj en kverkaro de Corpes. Tiu fakto supozas laŭ la mezepoka juro la fakta malakcepto de tiuj fare de la infanotj de Carrión. Okazas reĝa ĵuĝado kaj senhontigo de la infantoj pro malkuraĝo. Male, la filinoj de Cido akiras socie pli favorajn geedziĝojn.

Tiele, la interna strukturo estas markita de kurvoj de akiro–perdo–rehavo–reperdo–rehonorigo de la heroo.

Eksterna strukturo

La diversaj eldonistoj de la teksto, ekde la eldono de Menéndez Pidal de 1913, dividis ĝin en tri cantares (kantoj). Tio povus respeguli la tri sesiojn en kiuj la aŭtoro konsideras konvena ke la kantisto kantu la poemon.

Unua kanto. Kanto de la ekzilo (vv. 1–1.086)

Cido estis ekziligita el Kastilio. Li devas lasi siajn edzinon kaj filinojn en la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo kaj ekkampanjas milite kun siaj vasaloj al nekristana teritorio kaj poste sendas donacojn al la reĝo post ĉiu venko por akiri la reĝan favoron.

Dua kanto. Kanto de la nuptoj (vv. 1.087–2.277)

Cido iras al Valencio, tiame islama teritorio kaj sukcesas konkeri la urbon. Li sendas sian amikon kaj vicestron Álvar Fáñez al la kastilia kortego kun donacoj por la reĝo, petante sian familion venontan al Valencio. La reĝo akceptas kaj pardonas lin. La sorto de Cido permesas, ke la infantoj de Carrión petu la filinojn de Cido, nome doña Elvira kaj doña Sol. La reĝo petas al Cido akcepton de tiuj geedziĝoj kaj tiu akceptas spite sian malfidon. La nuptoj celebriĝas solene.

Tria kanto. Kanto de la ofendo de Corpes (vv. 2.278–3.730)

La infantoj de Carrión montra tuj sian malkuraĝon, unue antaŭ fuĝinta leono, poste en batalo kontraŭ araboj. Humiligitaj, la infantoj decidas revenĝon. Por tio ili veturas al Carrión kun siaj edzinoj kaj en kverkarbaro de Corpes, vipas ilin kaj abandonas ilin duonmortintajn. Cido estas senhonorigita kaj petas juston al la reĝo. La juĝo finas kun duelo kie la reprezentantoj de Cido venkas la infantojn. Tiuj restas senhonorigitaj kaj nuliĝas saijn nuptoj. La poemo finas per la nuptoprojekto de la filinoj de Cido kun la infantoj de Navaro kaj Aragonio.

Karakteroj kaj temoj

La Cantar de Mio Cid diferenciĝas el la franca epiko pro malesto de supernaturaj elementoj, normaleco de la heroo kaj la relativa vereco de ties agadoj. Krome gravas la kondiĉo de socia ascendo pere de armiloj en la landlimaj teroj kun Islamo (kio supozas decidan kialon, ke la teksto ne komponiĝis en 1140, ĉar tiam ne estis tiu «landlima spirito» kaj la sekva socia ascendo de la landlimaj ĉevaliroj).

LA propra Cido, malalta nebelulo (tio estas, hidalgo de malalta kategorio, kompare kun grafoj aŭ riĉaj homoj, tavolo de la infantoj de Carrión) sukcesas supreniri super sia malalta socia kondiĉo ene de la nobelularo, atingante pro sia barakto prestiĝon kaj riĉon (honoro) kaj finfine heredan faŭdon (Valencio). Pro tio eblas diri, ke la vera temo estas la ascendo de la honoro de la heroo, kiu fine estas senjoro de vasaloj kaj kreas sian propran stirpon en Valencio, kompare kun grafoj kaj riĉaj homoj.

Krome, la nupto de lai jfilinoj kun princoj de la regnoj de Navaro kaj Aragonio, indikas, ke lia digno estas preskaŭ reĝa, ĉar la faŭdo de Valencio estas nova en la 13-a jarcento kaj povus esti egaligita al la kristanaj regnoj, kvankam la Cido de la poemo ĉiam agnoskas sin kiel vasalo de la kastilia monarko, kaj foje sub la titolo de Imperiestro.

Metrikaj aspekctoj

Ĉiu verso estas dividita en po du hemistikoj de cezuro. Tiu formo, tipa ankaŭ de la franca epiko, respegulas utilan resurson por la recitado aŭ kantado de la poemo. Tamen, dum en la francaj poemoj ĉiu verso havas regular metrikon de dek silaboj dividitaj en po du hemistikoj de forta cezuro, en la Cantar de mio Cid kaj la silabonombro en ĉiu verso kaj la silabonombro en ĉiu hemistiko varias konsiderinde.

Kvankam troviĝas versoj de 10 al 20 silaboj kaj hemistikoj de 4 al 14, pli da 60 % de la versoj estas inter 14 kaj 16 silaboj. Dekomence, ĉiuj versoj rimas asonance, sed ankaŭ la asonanco ne estas regula nek varia (oni uzas 11 tipojn de asonanco). La versoj algrupiĝas en serioj variaj. Ties longo varias inter 3 kaj 90 versoj, ĉiu el kiuj havas la saman rimon kaj konsistigas unu unuon enhavan.

La manuskripto

Reprodukto de la komenco de la manuskripto Cantar de mio Cid konservita en la Biblioteca Nacional de España. Escucha interactiva.

Ekzistas unika ekzemplero kiu aktuale troviĝas en la Biblioteca Nacional en Madrido kiu esta disponebla en la biblioteca digital cervantesvirtual.com.

En la 16-a jarcento estis konservita en la Arĥivo de la Konsiliejo de Vivar. Poste estis en monaĥinejo de tiu vilaĝo. Ruiz de Ulibarri faris kopion permane en 1596. Don Eugenio Llaguno y Amírola, sekretario de la Ŝtata Konsilio, prenis ĝin el tie en 1779 por ties publikado, sed poste li konservis ĝin. Poste havis ĝin Pascual de Gayangos kaj tiam, ĉirkaŭ 1858, vidis kaj pristudis ĝin Damas-Hinard. Poste ĝi estis sendita al Bostono por ke vidu ĝin Ticknor. En 1863 posedis ĝin la unua markizo de Pidal (kiu aĉetis ĝin) kaj tiam pristudis ĝin Florencio Janer. Fine, kaj antaŭ la konservo en la Biblioteca Nacional de Madrid, (estis aĉetita la 20an de decembro de 1960 de la Fondaĵo March kontraŭ dek milionoj da pesetoj, kiu poste donacis ĝin al la Nacia Biblioteko) heredis ĝin Alejandro Pidal kaj en lia hejmo pristudis ĝin Vollmöller, Baist, Huntington kaj Ramón Menéndez Pidal.

Temas pri volumeno de 74 folioj de dika pergameno, al kiu mankas tri, unu komence kaj du inter la folioj 47, 48 kaj 69, 70. Aliaj 2 folioj utilaskiel kovrilpaĝoj. En multaj el ties folioj estas malhelbrunaj makuloj, pro reakciiloj uzitaj jam ekde la 15-a jarcento por pli facile legi kio estis paliĝinta aŭ poste nigriĝinta pro la kemiaĵoj uzitaj. Ĉiukaze, la nombro de fragmentoj absolute nelegeblaj ne estas tro alta kaj tiukaze, krom la paleografia eldono de Menéndez Pidal, ekzistas kiel kontrolilo la kopio de Ulibarri de la 16-a jarcento kaj aliaj eldonoj antaŭaj al tiu de Pidal.

La bindigo de la volumeno estas de la 15-a jarcento. Ĝi estas farita en tabelo jaketita el ŝafledo kaj kun stampitaj ornamaĵoj. Restas restaĵoj de du fermiloj. La foliojn enhavas 11 kajeroj; al la unua mankas la unua folio; al la sepa mankas alia, same al la deka. La lasta bindisto faris gravajn damaĝon en la volumeno.

La litero de la manuskripto estas klara kaj ĉiu verso komencas per majuskla. La lastaj pristudoj asertas, ke la litero estas de meze de la 14-a jarcento, baze inter alia sur komparo de tiu skribmaniero kun la privilegia dokumentaro de Alfonso la 11-a (1312-1350).

Bibliografio

Ĉefa fonto

Aliaj fontoj

  • La Corónica, 33.2, primavera de 2005.
  • Deyermond, Alan, El «Cantar de mio Cid» y la épica medieval española, Barcelona, Sirmio, 1987. ISBN 84-7769-004-9
  • Deyermond, Alan, Historia de la literatura española. I: La Edad Media, Barcelona, Ariel, 1994. ISBN 84-344-8305-X
  • Diccionario de literatura española e hispanoamericana, (dir. Ricardo Gullón), Madrid, Alianza, 1993. ISBN 84-206-5292-X
  • Lacarra, María Eugenia, El «Poema del Mio Cid». Realidad histórica e ideología. Madrid, Porrúa Turanzas, 1980.
  • Menéndez Pidal, Ramón, En torno al «Poema del Cid». Barcelona, EDHASA, 1963.
  • Smith, Colin, La creación del «Poema del Mio Cid». Barcelona, Crítica, 1985.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Cantar de mio Cid, eldono de Alberto Montaner Frutos, vv. 3731-3732

Eksteraj ligiloj