Cantr II

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cantr II estas retumilo-bazata "ege multludista enreta rolludo" (MMORPG), kiu havas la celon simuli socion. Pro tiu motivo, la tuta socia mondo evoluas per la ludantoj, kaj ne estas neludantaj (robotaj) rolantoj. Ne estas antaŭskribita historio, nek fiksita ekonomiapolitika sistemo, nek programita mono aŭ antaŭdifinitaj roloj. Ĉiu ludanto mem decidas, kia estas lia rolanto kaj kiuj estas ties celoj, kaj la defio estas ludi la rolanton konsekvence kaj atingi la celojn.

La rolanto estas dependa je la rolantoj ĉirkaŭ si, kaj la ludanto provas atingi la celojn de la rolanto dum li ludas la personecon de tiu rolanto konsekvence. Socio estas formata per ambaŭ fortegaj kaj malfortaj homoj kaj malsamaj ekonomiaj, politikaj kaj militaj strukturoj, de kiuj ĉiuj povas aliiĝi momente.

La ludo ekfunkciis ĉirkaŭ la jaro 2002. Ne estas kostoj por ludi kaj ĝi funkcias per volontuloj. La ludo havas sian propran forumon, IRC-kanalon, ret-gazeton, kaj eĉ sian propran vikion por trairi la ampleksan mekanikon de la ludo. Cantr II estas ludata de pli ol 800 ludantoj, kiuj rolumas per pli ol 4.700 rolantoj. Ĉirkaŭ 60 de tiuj rolantoj parolas Esperanton.

Cantr II estas en konstanta evoluado kaj oni povas ludi ĝin en diversaj lingvoj: la angla, esperanto, la franca, la germana, la hispana, la nederlanda, litovia, la pola, la portugala, la rusa, la sveda, la turka, la finna, la loĵbana, la itala kaj la bulgara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ludo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]