Capilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Capilla [kaPIja] (Kapelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas capillúos. La censita populacio en 2008 estis de 190 loĝantoj.

Situo

Capilla estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 558 m; je 211 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 147 km². Ĝi apartenas al malproksima limo de la distrikto de La Serena.

Ekonomio

Ĉefe agrikulturo kaj brutobredado ne tre vigla kaj je zorgo de tro maljuna loĝantaro.