Moleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cappella)
Moleno
Blazono de Moleno
Blazono de Moleno
Blazono de Moleno
Moleno
Moleno
Moleno
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 16′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.00000 °O / 46.26667; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.00000 °O / 46.26667; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 106
Areo 7,49 km²
Alteco 270 m super marnivelo
Poŝtkodo 6524
Komunumkodo 5012
Mapo de Moleno
Mapo de Moleno
Mapo de Moleno

Moleno estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 106 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moleno situas sude de la Valo de Leventina ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino, proksimume 8 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Belinzono. La komunumo Moleno konistas el la vilaĝo Moleno kaj la setlejoj Cappella kaj Borghei en la valo kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj ĉe la norda deklivo de la Valo de Moleno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,49 km², de kiuj 79,3% estas kovritaj de arbaro, 7,1% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Moleno limas en nordo al Lodrino, en okcidento al Claro, kaj en sudo kaj okcidento al Preonzo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Moleno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408, kiu estas paralela vojo al la kantona ĉefvojo n-ro 2 oriente de la rivero Tiĉino, de Biasca al Belinzono, kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Nordo situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Arbedo-Castione. Pere de la poŝtaŭtolinio de Biasca al Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Moleno datiĝas el la jaro 1213 en dokumento kopiita en la jaro 1588 jam kiel Moleno. La unua originale konservita dokumento datiĝas el la jaro 1256 kiel a Rivo de Moline. En la jaro 1335 Moleno estas menciita kiel komunumo de la Grafejo Belinzono. En la jaro 1396 Moleno estis unuigita kun Preonzo, kun kiu ĝi dum la 14-a jarcento formis komunumon. De 1403 ĝis 1422 Moleno estis integrita al la valkomunumaro de Leventina, kiun regis Urio kaj Obvaldo. Post reago de Belinzono la Svisa Ĵurkomunumo rekonis la tradician juron de Moleno kaj Preonzo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]