Caral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caral
arkeologia loko [+]

Koordinatoj10° 53′ 37″ S, 77° 31′ 13″ U (mapo)-10.893611111111-77.520277777778Koordinatoj: 10° 53′ 37″ S, 77° 31′ 13″ U (mapo)
Areo6,26 km² (626,36 ha) [+]

Caral (Peruo)
Caral (Peruo)
DEC

Map
Caral

Vikimedia Komunejo:  Caral-Supe [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Caral [kaRAL] estis urbo kiu estas la plej malnova sur la amerika kontinento. Ĝi situas en Peruo, je ĉ. 200 km norde de Lima kaj je 25 km landinternen fore de la Pacifika marbordo, en valo de Rio Supe. La aĝo de la tiama kulturo estis datite per kansako je 4600 jaroj kaj tiel ĝi aĝas je 1000 jaroj pli ol la ĝis tiam konata plej malnova kulturo de la amerika kontinento, tiu de la olmekoj ĉe la Golfo de Meksiko. Tiel Caral samaĝas ol la konataj kulturaj pracentroj de la homara civilizo: Mezopotamio, Egiptio, Hindio kaj Ĉinio. Ĝi estas konsiderata kiel unu el ĉefaj lokoj de la Civilizacio Caral-Supe.

La difino de la aĝo okazis en 2001 per radiokarbonaj metodoj el la kano-sakoj, kiuj estis masonitaj en la konstruaĵon. Oni difinis la daton de 2627 aK.. Tiel la urbo ekzistis en tiu epoko, kiam oni konstruis en Egiptio piramidojn.

Caral mem okupas areon de ĉ. 60 hektaroj, la urbon limas ses piramidformaj holmoj, el kiuj la plej granda longas 160 m, larĝas 150 m kaj altas 18 m. Ĉe eniro inter la piramidoj troviĝas du monolitoj altaj je 3,5 m kaj el granito (dum granito ne troviĝas en la proksimo). La plej malgranda piramido longas 60 m, larĝas 45 m kaj altas 10 m.

Oni ne trovis ankoraŭ tie fortikitajn lokojn, defendajn kavojn, murojn kaj eĉ tombejon. Oni trovis nur du skeletojn de infanoj kaj kipuon. El la lasta fakto oni supozas, ke ĝi servis kiel antaŭulo de la Inkaa imperio.

La urbon verŝajne loĝis 3000 homoj, kiuj okupiĝis pri paca komercado.

La urbo senhomiĝis en ĉ. 1600 a.K.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R.S. Solis, J. Haas, W. Creamer: Dating Caral, a preceramic site in the Supe Valley on the central coast of Peru, en: Science 292 (aprilo 2001), P. 723-726.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]