Carantoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Carantoc estis kelta sanktulo de la frua 6-a jarcento.

La detaloj de lia vivo estas plejparte legenda. Li naskiĝis en la antaŭ kimra regno Ceredigion, kaj estis filo de reĝo de tiu lando (aŭ Ceredig aŭ ties filo Corun). Tamen li mem ne deziris heredi la tronon, kaj fuĝis al la marborda vilaĝo Llangrannog. Kolombo forportis la rabotaĵojn produktatajn kiam li estigis fajron, kaj Carantoc fondis preĝejon en la loko kie la birdo formetis ilin. Li translokiĝis al Kornvalo antaŭ ol prediki en Irlando. Post kiam li revenis en Kimrion li migris al Somerset, kie, ĉe Dunster, li havis disputon kun Reĝo Arturo kaj Cador, Duko de Kornvalo. Poste, ĉe Carhampton (Somerset), li aŭ malsovaĝigis drakon aŭ mortigis serpenton kiu terurigis la loĝantaron de Carhampton. Pro tio Reĝo Arturo donis al Carantoc la rajton fondi monaĥejon tie.

Li mortis aŭ en Inis Baithen aŭ en Dulane. Lia fest-tago estas la 16-an de majo.