Carbonado (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon en Carbonado
Situo de Carbonado en Kantono Pierce

Carbonado estas urbeto en Kantono Pierce, Vaŝingtonio, Usono. La loĝantaro estis 610 ĉe la censo de 2010. DuPont situas ĉe 47°04′47″N 122°03′05″W[1] (47.079724, -122.051433). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, DuPont kovras 1,1 km2, ĉiom sektero. Ĝia poŝtkodo estas 98323, kaj ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-09970 kaj 1517390, respektive.[2]

Carbonado estis kompania urbeto antaŭ la fino de la 19-a jarcento. La urbeto ne oficiale municipiĝis ĝis 1948, sed la historia lerneja distrikto, kiu ankoraŭ havas funkciantan 8-jaran lernejon, fondiĝis jam en 1887. La frua ekonomia sukceso de la kompania urbeto dependis ĉefe sur la minado de (malaltkvalita) karbo kaj la forhakado de arbaroj por la seatla kaj takoma merkatoj. Poste, kiam la arbaroj forhakiĝis kaj la postulado de malaltkvalita karbo malfortiĝis, la loĝantaro de Carbonado falis, kaj la ekonomio transiris plejparte al agrikulturo. Restas videblaj postspuroj de la karbominado.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. http://factfinder.census.gov/ Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.