Carcaboso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Carcaboso en sia provinco

Carcaboso estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas carcaboseños. La censita populacio en 2008 estis de 1.124 loĝantoj.

Situo

Carcaboso estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 297 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo, je nur 11 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 20,3 km². La municipo enhavas la ĉefan vilaĝon, la kolonian vilaĝeton Valderrosas kaj malgrandan municipan teritorion kie estas izolitaj domaroj, domoj kaj bienetoj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio

La municipa teritorio de Carcaboso limas kun:

Hidrografio

La plej grava rivero de Carcaboso estas la Rivero Jerte, kiu trapasaa la orienton de la teritorio kaj pasas proksime de la vilaĝo. La akvo el la vilaĝo enfluas en ĝin.

La plej gravaj rojoj estas Valdeherrero, Respinga, Vertiente kaj Corrales.

Historio

Prahistorio

Aperis gravaj arkeologiaj restaĵoj en la Kuŝejo de "Teriñuelo".

Romia epoko

Romiaj restaĵoj ĉe la Preĝejo de Jakobo Apostolo.

La loko kie aktuale situas Carcaboso estis en romia tempo pasejo pro la proksimeco al la Vía de la Plata (aktuale tiu ŝtonŝoseo separas la teritoriojn de Carcaboso kaj Plasencia). De tiu epoko konserviĝas en Carcaboso kelkaj romiaj milindikiloj, kiuj poste utilis enkortoj kaj nun estas ĉe la preĝejo de la vilaĝo.

Fondo

Carcaboso estis fondita en la 13a jarcento, kiel parto de la senjorlando de Galisteo. Probable pro sia proksimeco al la Vía de la Plata, al la Gregoŝoseo kaj al Plasencia. La unua dokumento kiu mencias Carcaboso estas akto de Plasencia date en 1290, kiu mencias la bienon de Sampedrillo.

Emancipiĝo

Carcaboso emancipiĝis kiel municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando de Galisteo.

Preĝejo de Jakobo Apostolo

Preĝejo de Jakobo Apostolo en Carcaboso.

La Preĝejo de Jakobo Apostolo estas situa sudoriente de la vilaĝo kaj konstruixgis en la 16a jarcento kaj reformita fine de la 20a jarcento.

Festoj

En Carcaboso oni celebras la jenajn festojn:

  • La Majkruco (unua dimanĉo de majo)
  • Festoj de la Sanktuloj Faŭstino kaj Jovita, patronoj de Carcaboso (20a de septembro kaj 21a de septembro)

Demografio

Demografia evoluo de Carcaboso inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

1092 1087 1050 1041 1012 972 978


Eksteraj ligiloj