Karkasuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carcassonne)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carcassonne (ludo).
Carcassona
Carcassonne
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Okcitanio
Ŝtato Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Aude (prefektejo)
Arondismento Carcassonne (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 11069 [+]
Poŝtkodo 11000
Kodo laŭ INSEE 11069
Retpaĝaro www.carcassonne.org
Demografio
Loĝantaro 46 216
Loĝdenso 675 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′ N, 2° 21′ O (mapo)43.2158333333332.3513888888889Koordinatoj: 43° 13′ N, 2° 21′ O (mapo) [+]
Alto De 81 al 250 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 65,08 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Carcassona Carcassonne (Aude)
Carcassona
Carcassonne (Aude)
DEC
Carcassona Carcassonne
Carcassona
Carcassonne
Situo de Carcassona
Carcassonne
Carcassona Carcassonne (Francio)
Carcassona
Carcassonne (Francio)
DEC
Carcassona Carcassonne
Carcassona
Carcassonne
Situo de Carcassona
Carcassonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcassonne [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Carcassona [karkasunɔ] okcitanlingve, franclingve Carcassonne [kaʁkasɔn], en Esperanto KarkasunoKarkasono[1], en la regiono Okcitanio (Antaū Langvedoko-Rusiljono) estas la prefektejo de la franca departemento Aude. La urbo havas proksimume 46.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Carcasseses en la okcitana lingvo aŭ Carcassonnais, en la franca.

En Karkasuno renkontiĝas du gravaj vojoj, kiuj estis trapasataj jam de la antikvaj tempoj : unu de la Mediteraneo ĝis Atlantiko, kaj alia de Hispanio ĝis la Centra Montaro. La urbo konsistas el du partoj malsamaj: la Ciutat, kiu staras sur monteto ĉe la dekstra bordo de la rivero Aude, kaj la Bastida de Sant Loís kuŝanta en la ebenaĵo de la maldekstra bordo. La spuroj plej malnovaj de homa ĉeesto troviĝas sur la monteto de la Ciutat, kaj ili datiĝas el la 6-a jarcento a.K.

Carcassona.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 300 antaŭ Kristo instaliĝas la Keltoj en la regionon, sed la Romianoj konkeras Provencon kaj Langvedokon en la 2-a jarcento a.K.. Ili alvenas al Karkasuno kaj fortikigas la monteton, kiu de tiam nomiĝas "Carcasso". La Romianoj okupas tiun novan provincon ĝis la fino de la 5-a jarcento post Kristo. La Visigotoj estas la novaj invadantoj, kaj instaliĝas en Hispanio kaj Langvedoko. Karkasuno restas sub ilia potenco de 460 ĝis 725, proksime de ilia ĉefurbo Tolosa (esperante Tuluzo).

Mezepoka basreliefo.

Printempe de 725 alvenas siavice la Saracenoj, kiuj sin trudas kiel novaj mastroj. La urbo nomiĝas tiam "Karkashuna". Sed la Saracenoj ankaŭ estas forpelataj el Langvedoko en 759, kiam la Frankoj ilin sekvas. La Imperio de Karolo la Granda konsideras sin kiel heredanto de la Romia kulturo, sed post ĝia malapero naskiĝas la feŭda periodo kun disvolviĝo de la lokaj potencoj. Sub la dinastio de la familio Trencavel (1082 - 1209) Karkasuno iĝas grava politika kaj kultura centro. Samtempe disvolviĝas la katarismo. La grafoj de Karkasuno toleras kaj eĉ protektas la anojn de tiu herezo. Tiu toleremo havos poste tre gravajn konsekvencojn, interalie la malapero de la dinastio kaj la fino de la Okcitania sendependeco. La papo Inocento la 3-a lanĉas en 1209 krucmiliton kontraŭ la Kataroj, sed tiu milito iĝas vera konkermilito de la Francoj kontraŭ la tuta okcitania teritorio. Post 15-taga sieĝo falas en aŭgusto 1209 la urbo en la manojn de la Francoj.

La juna grafo Trencavèl estas malliberigita kaj murdita, liaj posedaĵoj estas asignitaj al la ĉefo de la krucmilito Simon de Montfort, kaj poste al la franca reĝo en 1226.

Post la aneksado al franca reĝlando sekvas la destino de Karkasuno tute alian vojon. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo alprenas sian nunan aspekton. La antaŭurboj estas detruitaj, la tuta loĝantaro ekzilita kiel puno pro sia rezisto kontraŭ la Francoj.

Muregoj de Karkasuno.

Nova urbo aperas sur la alia riverbordo (1262) : tiu estas la Malalta Urbo, la tielnomata Bastida de Sant Loís. Dum la centjara milito tiu ĉi nova urbo estas siavice detruita de la Angloj, kaj tuj rekonstruita kun solidaj fortikaĵoj.

Ciutat (Alta Urbo).

"La Bastida" disvolviĝas rapide kaj fariĝas grava industria kaj komerca centro dank'al tekso-fabrikado. Karkasuno eksportas siajn produktaĵojn en tutan Eŭropon.

Sur la dekstra bordo de Aude fiere staras la Ciutat, kiu estas reĝa fortreso. Sed novaj militteknikoj aperas, kaj la landlimo inter Francio kaj Hispanio translokiĝas sur la Pirenean Montaron en 1659. Pro tio la malnova fortreso mezepoka ne plu taŭgas por defendi la regionon kaj estas iom post iom forlasata.

En la 18-a jarcento la Ciutat estas nur mizera kvartalo, dum la Bastida ĉiam pliriĉiĝas kaj pligrandiĝas. Ankoraŭ atestas pri tiu prospero la belaj nobelaj konstruaĵoj kun klasika arkitekturo.

Citadelo de Karkasuno.

La fosado de lo Canal del Miègjorn (Suda Kanalo) en 1682 plifortigas tiun fenomenon. La ruinigita fortreso, kiu ne plu servas, devas esti eldetruita, sed fine estas savita de la Karkasonanoj kaj de la fama franca arkitekto Viollet Le Duc, kiuj restaŭras la grafkastelon, la bazilikon, la murojn kaj turojn en la 19a jarcento. La Ciutat estas tiel granda, ke necesis pli ol 40 jaroj por restaŭri ĝin tute!

Tial ni hodiaŭ povas admiri ĉi tiun eksterordinaran ensemblon, vera resumo pri 2000-jara historio. Ĝi allogas ĉiujare pli ol tri milionoj da turistoj.

En 1997 la Kanalo estas klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESKO, la Ciutat siavice en 1998.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Bastida nombris multajn preĝejojn kaj kapelojn antaŭ la Franca Revolucio. Restas nun kelkaj interesplenaj el ili. La preĝejo Sankta Vincent estas ja la simbolo de la Malalta Urbo kun sia turo alta je pli ol 50 metroj kiu vidiĝas el ĉiuj partoj de Karkasuno. Ĝi ankaŭ posedas la plej larĝan navon en Langvedoko. Sankta Vincent estas konstruaĵo el la 13-a jarcento, kiu transprenis la nomon de antikva paroĥo situinta apud la Ciutat (Alta Urbo) antaŭ la krucmilito. La katedralo Sant Miquel datiĝas el la sama epoko, kaj estis konstruita en la sama tipa langvedoka gotika stilo. Tiu estas karakterizita per larĝa kaj malalta navo sen iu transepto nek kapeloj.

Malnova katedralo de Karkasuno.

Sant Miquel iĝis katedralo de Karkasuno en la 19a jarcento, kiam la episkopo decidis, ke li ne plu vivos en la Ciutat. La ceteraj religiaj konstruaĵoj jenas : la kapelo de la Karmelanoj (13-a jarcento), kiu posedas modernajn vitralojn, la kapelo (15-a jarcento) de Nòstra Dòna de la Santat ("Nia Sinjorino de Bonfarto") staranta ĉe la Malnova Ponto, la kapelo de la Jezuitoj (17-a jarcento), kiu gastigas koncertejon kaj ekspoziciejon. Ni ne forgesu la "kalvarion", nun eta ĝardeno kun siaj ruinigitaj statuoj...

Dum la 17a kaj 18a jarcentoj famis Karkasuno pro sia industrio de tekso-fabrikado. Ĝi helpis al prospero de la urbo kaj precipe al kelkaj nobelaj familioj. Tiuj familioj postlasis al ni multajn domojn kun arkitekturo klasika. Ĉiuj posedas kortojn kaj postkortojn, monumentajn ŝtuparojn kaj pordegojn.

La plej bonaj ekzemploj de tiu ĉi arkitekturo en la Bastida estas la hodiaŭa Urbodomo (ComunaOstal de Rolland), la Ostal de Murat aŭ ankaŭ la Ostal de Roŭ d'Alzonne. Ili estas tre bone konservitaj, sed meze de la Bastida troviĝas ankaŭ multaj aliaj pli diskretaj domoj, kiujn oni povas malkovri promenante tra la stratoj. Aliaj atestoj pri la longa kaj eventoplena historio de Karkasuno estas vizitindaj.

Pordo de la Jakobenoj

La Pordo de la Jakobenoj (Pòrta dels Jacobins) staras ĉe la suda enirejo de la urbo kaj estis konstruita de la episkopo Bazin de Bezons en la 18-a jarcento. Ĝi anstataŭas mezepokan pordegon gotikan.

La tri bastionoj (tiuj de St Martin, Montmorency kaj Turo de la Muelejoj) estas la nuraj restaĵoj de la urba fortikaĵo detruita far la sama episkopo. Ili datiĝas el la 16-a jarcento. La "Plaça Carnot" kies alia nomo estas "placo de la spicoj"(Plaça de las èrbas) estas la vera centro de la Bastida. Tie renkontiĝas ĉiuj Karkasunanoj en la kafejoj aŭ magazenoj. En la mezo de la placo staras fiere la Neptuna Fontano, marmora verko de itala skulptisto (18a jarcento). La tradician bazaron ĉiusabate oni nepre vizitu !! Tie vendiĝas spicoj, legomoj, fruktoj, floroj, kaj ĉiuj specialaĵoj el la regiono (foie gras, graskonservitaj kortobirdoj, olivoj, mielo, ktp...). La "haloj" ankaŭ estas unu el la pintlokoj de la urba vivo en Karkasuno. Ankaŭ datiĝas el la 18a jarcento, kaj ankoraŭ servas kiel tegmentita bazaro ekde pli ol 200 jaroj !

Ni skribu kelkajn vortojn pri la monumento kiu ligas ambaŭ partojn de la urbo : la Pont Vièlh (Malnova Ponto). Tiu estis starigita en 1355 kaj restis ĝis la fino de la 19a jarcento la unika vojo por trapasi la riveron Aude.

Hodiaŭ ĝi formas ligilon inter ambaŭ urbopartoj, sed ĝi longtempe simboligis la opozicion kaj konkurencon inter la Bastida kaj la Ciutat.

Suda Kanalo en Karkasuno.

Finfine serpentante laŭlonge de la Bastida fluas lo Canal del Miègjorn (Suda Kanalo), ĉefkuriozaĵo de Karkasuno. La haveno ĉe la kanalo kaj ĝia kluzo allogas ĉiujare pli kaj pli da turistoj kiuj venas viziti ilin el ĉiuj mondopartoj.

La boatoj trapasantaj la kluzon ĉiam estas bela spektaklo, kiu estigas apartan etoson ĉarman, varman, simpatian...

La Ciutat (Alta Urbo) estas perfekta ekzemplo de mezepoka fortreso kun sia duobla fortikaĵo longa je tri kilometroj kaj siaj 52 turoj, kastelo kaj baziliko. Tiu sur monteto konstruita urbo jam de la antikvaj tempoj estis grava strategia loko.

Oni ankoraŭ povas vidi restaĵojn keltajn kaj romiajn, kiel ekzemple mozaikoj kuŝantaj sub la fundamento de la Grafkastelo.

La plej malnovaj muroj troviĝas ĉe la norda parto, kiu okcitane nomiĝas Liças Bassas(france "Lices Basses"), (malalta turnirejo). Ili formas la internan fortikaĵon, kaj datiĝas el tiu periodo antikva. La turoj estas malaltaj, duoncirklaj kaj posedas larĝajn fenestrojn, perfekte adaptitaj al la romiaj armiloj kiel ĵetlanco. Ni do povas imagi kiel aspektis la urbo en la unuaj jarcentoj de nia erao. En la tempo de la mezepoka dinastio Trencavèl certe ankoraŭ aspektis tiel la Ciutat, tiuj miljaraj turoj ankoraŭ taŭgis por defendo ! Nur post la krucmilito kontraŭ la Kataroj (1209 - 1226) starigis la Francoj la duan eksteran murlinion. Ili volis, ke Karkasuno estu la plej granda fortreso en suda Francio, por protekti ilin kontraŭ la Kronlando de Aragono, sed ankaŭ protekti ilin kontraŭ la Karkasonanoj kaj ceteraj okcitanoj, kiuj ne bonkore akceptis la novajn mastrojn !

Pluraj ribeloj efektive okazis... La plej granda parto de la fortreso datiĝas do el la jaroj 1260 - 1280, post la anekso al franca reĝlando. La Liças Nautas(france "Lices Hautes"), (alta turnirejo), ofertas tute alian arkitekturon ol la malalta. La muroj ĉirkaŭas la urbon de la sudoriento ĝis la sudokcidento, tiel estas de la Narbonaj Pordegoj, ĉefa enirejo de la urbo, ĝis la Grafkastelo.

La Grafkastelo

La turoj multe pli altas kaj ĝenerale estas cirkloformaj. La turoj plej impresaj staras en tiu parto : Turo de la Vade (gardo), kiu povis elteni sieĝon kun siaj propraj bakforno kaj puto, Turo de Sant Nazari, kiu estas kvarangula, Turo de l'Episkopo, kie tiu grava persono disponis je propraj ĉambroj. La Auda Pordo posedas defendo-sistemon teknike tre perfektigitan. La invadantoj devis ja esti kuraĝaj por penetri en la urbon. Ĝi estas vera sinsekvo de falsaj pordoj, kaŝanguloj, pafkorbeloj kaj aliaj dolĉaĵoj kiuj bonvenigis la malamikojn ...

La Grafkastelo estas fortreso ene de la fortreso. Ĝi estas la lasta "protektilo" de la urbo, kies konstruaĵoj plej malnovaj datiĝas el la dinastio de grafoj Trencavèl. Ĝi estis pligrandigita kaj transformita jarcento post jarcento, aparte far la Francoj, kiuj faris el ĝi tiun elstaran nobelan domegon.

La kastelo estis ankaŭ la sidejo de la seneskalo (reprezentanto de la reĝo), karcero, kazerno, kaj fine muzeo. Tie vizitindas la kolekto de skulptaĵoj, tomboj kaj aliaj objektoj elkavigitaj en la regiono. Ekspozicion pri la restaŭraj verkoj de la 19a jarcento oni ankaŭ vizitu !

la Baziliko St Nazaire.

Plej vizitinda en la Alta Urbo estas la Baziliko Sant Nazari, juvelo de Karkasuno. Tiu ĉi preĝejo estis katedralo de Karkasuno ekde sia fondo en 1096 ĝis 1802, kiam la episkopo translokigis sian sidejon al Sant Miquel en la Malalta Urbo. St Nazari estas miksaĵo stranga sed tamen harmonia de la stiloj romanika (navo) kaj gotika (transeptoj kaj ĥorejo), importata el norda Francio.

La specialistoj kaj historiistoj ofte diras, ke la vitraloj de la baziliko kalkuliĝas inter la plej belaj kaj altvaloraj en Francio.

Ili datiĝas en la 13a kaj 15a jarcentoj. La Baziliko ankaŭ kaŝas aliajn trezorojn, kiel la tombejo de l'episkopo Pierre de Rochefort, la kapelo de l'episkopo Radulphe (Radulfo), la multnombraj statuoj kaj la orgeno de la 16a jarcento.

Finfine oni ne devas forgesi sin promeni tra la stratetoj de la Ciutat, kie oni malkovru malnovajn domojn, putojn, placetojn, ktp... for de la turista amaso...

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]