Kardifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de Kimrio. Por la samnoma urbo en Kanado, vd. Cardiff (Ontario)

Cardiff / Caerdydd
la urba flago
Situo
Bazaj informoj
Lando: Kimrio
Regiono: Glamorgan
Areo: 141,3 km²
Loĝantaro: 319 700 (2005)
Loĝdenso: 2 263/km²
Koordinatoj: 51° 29′ N 3° 11′ U / 51.483 °N, 3.183 °U / 51.483; -3.183 (mapo)Koordinatoj: 51° 29′ N 3° 11′ U / 51.483 °N, 3.183 °U / 51.483; -3.183 (mapo)
Retejo: http://www.cardiff.gov.uk/

Cardiff (ˈkɑːdɪf - angle) aŭ Caerdydd (kaɪrˈdɨːð — kimre) estas la ĉefurbo de Kimrio. La urbo situas ĉe la Sud-Kimria marbordo, ambaŭflanke de la rivero Taff. La nomo de la urbo en la kimra lingvo signifas Fortikaĵo en la Taff, de kiu venas ankaŭ la angla nomo.

Historio

Cardiff estiĝis en 1093 ĉirkaŭ kastelo de la vikingoj. En la sama loko antaŭe troviĝis Romia kastelo. Ĝis la 19-a jarcento Cardiff estis relative malgranda urbo. Danke al la industriigo kaj la karbominejo la urbo forte kreskis. En 1883 fondiĝis en Cardiff universitato; la urbodomo estis konstruita en 1904. Jaron poste Cardiff ekhavis urbajn rajtojn (1905). Kvindek jarojn poste Cardiff iĝis la ĉefurbo de Kimrio (1955). En la 1980-aj jaroj la havena areo malpligraviĝis pro la karbokrizo. Intertempe en tiu loko troviĝas kontoroj kaj libertempejoj.

Ekde 1999 en Cardiff troviĝas la stadiono Millennium Stadium. Ĝis kiam estis preta la nova stadiono de Wembley, tiu en Cardiff estis la plej granda de Britio. Ĝi estas 93 metrojn alta kaj la plej alta konstruaĵo de tuta Kimrio.

Turismaj allogaĵoj

La kastelo de Cardiff

Grava turisma allogaĵo de la regiono estas la Kastelo de Cardiff. Krome en Cardiff troviĝas la Nacia Asembleo de Kimrio, nacia muzeo kaj la parko Cathays. La Nacia Operejo de Kimrio en novembro 2004 iĝis parto en la Wales Millennium Centre.

Cardiff (Kimrio)
Cardiff (Kimrio)
DEC
Cardiff
Cardiff
Cardiff





Ŝablono:LigoLeginda