Carel Fabritius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Carel Pietersz FABRITIUS [KARel fabRICius] (naskiĝis la 27-an de februaro 1622 en Middenbeemster, Nederlando, mortis la 12-an de oktobro 1654 en Delft) estis nederlanda pentristo, kaj unu el la plej talentplenaj lernantoj de Rembranto.

Biografio

La plejaĝa de multenombra familio, Fabritius estis filo de lernejo-instruisto kaj akuŝistino, edziĝis aĝa de 19 jaroj, kaj aniĝis la atelieron de Rembranto. Ekde 1650 li instalis sin en Delft, Nederlando. Li mortis en oktobro 1654 pro eksplodo en la pulvejo de Delft, kiu ankaŭ mortigis ĉ. 500 aliajn viktimojn kaj eble detruis grandan parton de lia verkaro.

Restas nur dekkvino da pentraĵoj, kiuj estas atribuataj al Fabritius, sed lia verkaro havis grandan influon sur Johannes Vermeer, kiu eble estis lia lernanto.

Verkaro

Eksteraj ligiloj

greke Biografio el Residenzgalerie, Salzburg (angle) greke Biografio el Residenzgalerie, Salzburg (germane)