Carhampton (Somerset)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka preĝejo en Carhampton

Carhampton estas vilaĝo en Somerset, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 992 loĝantojn.

Estas ferepokaj restaĵoj (fortikaĵoj sur monteto), kaj oriente de la vilaĝo dum la 1990-a jardeko arkeologoj eltrovis signojn de kristanaj loĝejo kaj tombejo.

Dum la anglosaksa epoko reĝoj de Wessex foje haltis ĉe Carhampton, kiu estis la centro de reĝa bieno. La vilaĝo suferis pro vikingaj disraboj. En 836 la danoj venkis Egbert (Wessex) ĉe Carhampton, kaj multaj anglosaksaj soldatoj mortis.

Laŭlegende, dum la epoko de Reĝo Arturo Sankta Carantoc aŭ malsovaĝigis drakon aŭ mortigis serpenton kiu terurigis la loĝantaron de Carhampton. Pro tio Arturo donis al Carantoc la rajton fondi monaĥejon tie.

La vilaĝo enhavas mezepokan preĝejon, restaŭritan dum la 19-a jarcento.