Carl A. Lindhagen
El Vikipedio
| Carl A. Lindhagen | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 17-a de decembro 1860 | |
| Dato de morto | 1946 | |
| Nacieco | sveda | |
Carl A. LINDHAGEN (17-a de decembro 1860 – 1946) estis sveda esperantisto, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Ŝtockholm, kaj socialdemokrata parlamentano.
Lindhagen kaj Esperanto [redakti]
En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto. Li vizitis la UK en Danzig-Warszawa, 1927. Partoprenis la kurson de Andreo Cseh por svedaj parlamentanoj. Prelego dum la Somera Universitato 1934.
| Trovu « Carl Lindhagen » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |