Carl Alvar Wirtanen
El Vikipedio
| Carl Alvar Wirtanen | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Carl Alvar Wirtanen | |
| Dato de naskiĝo | 11-a de novembro 1910 | |
| Loko de naskiĝo | Kenosha | |
| Dato de morto | 7-a de marto 1990 | |
| Loko de morto | Santa Cruz | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 79 | |
Carl Alvar Wirtanen (naskiĝis la 11-an de novembro 1910 en Kenosha, mortis la 7-an de marto 1990 en Santa Cruz) estis usona astronomo
Li lernis pri fiziko kaj matematiko en la Universitato de Virginio, ricevis diplomon en 1939 kaj komencis labori en la Observatorio McCormick, de la Universitato de Virginio. De 1941 ĝis 1978 li laboris en la Observatorio Lick de la Universitato de Kalifornio, kun pauzo dum la 2-a mondmilito, dum kiu li partoprenis al esplorojn pri balistiko.
Li malkovris la periodan kometon 46P/Wirtanen la 17-an de januaro 1948, kaj 8 asteroidojn, inter kiuj la Apolona asteroido (29075) 1950 DA, kiu havas notindan probablon alfrapi Teron en 2880. Aliaj Apolonaj asteroidoj : 1685 Toro kaj 1863 Antinoo.