Carl Emil Ohlsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carl Emil OHLSSON (ulson), naskiĝis la 18-an de oktobro 1885 en Malmö, estis sveda magistro de filologio, ŝtatlerneja instruisto de modernaj lingvoj kaj Esperanto-pioniro en Svedio.

Ohlsson fariĝis Esperantisto kiel gimnaziano per legado de artikoloj de Per Ahlberg en 1904. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj sekretario de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) de 1932 ĝis 1933. Ohlsson vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de Esperanto. En 1927 li faris Esperanto-paroladojn pri Svedujo en 35-36 lokoj de la tiama Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo. Li gvidis kursojn kaj verkis artikolojn, krome lernolibron laŭ ideogramatiko en 1925. Lia sveda-Esperanta kaj Esperanta-sveda poŝvortaroj (Dubbel fickordbok i Esperanto) unue aperis en 1928, 2-a plivastigita eld. en 1931, 4-a senŝanĝa eldono en 1934 kaj 5-a kaj lasta, ankoraŭfoje reviziita eldono en 1939.

Eksteraj ligiloj