Carl Fontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Fontana

Charles Carl Fontana (* 18-an de julio 1928 en Monroe, Luiziano; † 9-an de oktobro 2003 en Lasvegaso, Nevado) estis unu el la plej bonaj ĵaztrombonistoj, kiu en la 1950-aj jaroj havis multajn sukcesojn en Usono kaj tiam loĝis kaj laboris ĝis 2003 en Lasvegaso. Li povis ludi aparte rapide kaj krome treege sinkontrole. Li pluevoluigis langoteknikon, kiun oni nomas „dudellango“ (angle: „doodle tongue“). Per tiu la la lango fariĝas duoble rapida, ĉar oni – anstataŭ kiel kutime ekigi ĉiun tonon per ekz. ta ta ta ta aŭ du du du du – ankaŭ je la reprenado de la lango povas generi ekpuŝon, do anstataŭ du du du du du, du dl du dl du dl.

Fontana lernis de sia patro, la saksofonisto kaj violonisto Collie Fontana (kiu dum la Granda Depresio vivtenis sian familion laborante kiel tubisto), kaj ludis ekde 1941 ĝis 1945 ekster la lerneja tempo ankaŭ en ties bando. 1951/1952 li estis ĉe Woody Herman, je kiu li en 1951 anstataŭis je Nov-Orleano Urbie Green-on kaj post ties reveno estis plu tenata de Herman. Fontana tiam ĉesis sian studon ĉe la ŝtata universitato je Luiziano, de kiu li en 1950 sukcesis ekzamenon pri muzikpedagogio kaj dum kiu li kromludis en simfoniaj orkestroj. Inter 1952 kaj 1953 li ludis ĉe Al Belletto, en 1954 ĉe Lionel Hampton, en 1954/1955 ĉe Hal McIntyre. En 1955/1956 li elpaŝis ĉe Stan Kenton kiel soloisto, ekz. per „Carl“ kaj „Polka Dots and Moonbeams“ kaj koncertvojaĝis kun li en 1956 tra Eŭropo. En 1956/1957 Kai Winding fordungis li de Kenton. Ekde fine de la 1950-aj jaroj li estis en Lasvegaso (post kiam li mallonge anstataŭantis decembron 1957 denove ĉe Herman). Tie li ludis en spektaklo-bandoj. En 1966 li ludis ĉe Benny Goodman kaj koncertvojaĝis kun Woody Herman tra Eŭropo kaj Afriko. Ekde 1968 li estis membro en la antaŭulo-bandoj de „The World's Greatest Jazz Band“ de Bob Haggart kaj Yank Lawson kaj ludis okaze de la „Colorado Jazz Parties“. En la 1970-aj jaroj li ludis ĉe Supersax (ekde 1973) kaj kun Louie Bellson kaj Georgie Auld. En 1975 li havis bandon kun frapinstrumentisto Jake Hanna, kun kiu li vojaĝis tra Japanujo). En la 1980-aj jaroj li regule ludis en la „Monday Night Jazz“ spektaklo de National Public Radio. En 1985 surdiskigis kun propra kvinteto, i. a. kun Al Cohn. Ekde la 1990-aj jaroj li ne plu ludis en lasvegasaj bandoj, sed nure prezentiĝis tutmonde kiel soloisto kaj kaj direktis en lasvegaso kvinteton kun saksofonisto Bill Trujillo. Finfine Fontana suferis je mensa debileco.

Li estis edzo kaj havis tri gefilojn.

Literaturo

  • Carlo Bohländer: Reclams Jazzführer. 1989.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Carl Fontana » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3455039 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)