Carl Friedrich Gauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Friedrich Gauß
Carl Friedrich Gauß
Carl Friedrich Gauß
Persona informo
Carl Friedrich Gauß
Naskonomo Johann Carl Friedrich Gauß
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1777(nun 1777-04-30)
en Braunschweig, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto la 23-an de februaro 1855
en Göttingen,  Hanovro (Germanio)
Tombo Albanifriedhof vd
Nacieco germano
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermanaanglafranca vd
Loĝloko Reĝlando HanovroBrunsvigo vd
Ŝtataneco Rejna FederacioReĝlando Hanovro vd
Alma mater Universitato de HelmstedtUniversitato de GöttingenBrunsviga Universitato de Teknologio vd
Subskribo Carl Friedrich Gauss
Familio
Patro Gebhard Dietrich Gauss vd
Patrino Dorthea Benze vd
Edz(in)o Friederica Wilhelmine Waldeck • Johanna Osthoff vd
Infanoj Eugene Gauss • Joseph Gauß • Wilhelmine Gauss • Therese Gauss vd
Profesio
Okupo matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto
Laborkampo nombroteorioalgebroanalitikodiferenciala geometrioelektrostatikooptikomatematikomeĥanikoastronomiogeodeziofizikoelektromagnetismo vd
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Pfaff vd
Verkado
Verkoj metodo de Gaŭso-Seidel ❦
Gaŭsa leĝo ❦
Gaŭsa leĝo por magnetismo ❦
Gaŭsa leĝo de gravito ❦
gaŭso ❦
normala distribuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Karlo Frederiko GAŬSO, minuskle skribita Gauß, laŭ PIV Gaŭso (naskiĝis la 30-an de aprilo 1777 en Braunschweig; mortis la 23-an de februaro 1855 en Göttingen) estis germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto.

Ekinteresiĝinte pri matematikaj problemoj li forlasis la studon de klasikaj lingvoj kaj studis matematikon en Göttingen. En sia doktora disertaĵo li pruvis la faman fundamentan teoremon de la algebro dirantan, ke ĉiu algebra ekvacio (= ĉiu polinomo ne konstanta) havas solvon (en la kompleksaj nombroj).

En 1807 Gaŭso iĝis en Göttingen profesoro pri matematiko kaj, pro sia intereso kaj siaj sukcesoj pri astronomio, ankaŭ direktoro de la astronomia observejo. Li restis en tiuj pozicioj ĝis sia morto kaj faris multajn gravajn eltrovojn, sed ankaŭ okupiĝis praktike pri fiziko kaj tekniko. Interalie li kun Wilhelm Weber en 1833 konstruis la unuan elektromagnetan telegrafon (tri jarojn antaŭ Samuel Morse).

10-marka monbileto en Germanio

La lastaj germanaj dek-markaj biletoj (antaŭ la enkonduko de la eŭro) montris portreton de Gaŭso.


Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj