Carl Heinrich Graun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Heinrich Graun

Carl Heinrich GRAUN (* 7-an de majo 1704 en Wahrenbrück; m. 8-an de aŭgusto 1759 en Berlino) estis germana komponisto kaj kantisto.

Vivo

Carl Heinrich Graun kun sia edzino Anna Luise, pentraĵo de Antoine Pesne

Graun sekvis en 1714 sian fraton Johann Gottlieb Graun al la Kreuz-lernejo en Dresdeno, kie li baldaŭ orelfrapis per sia bela voĉo kaj ricevis krom kanto- unuajn piano- kaj violonĉelo-lecionojn. Tiam li studis sciencojn same kiel kantadon ĉe Johann Zacharias Grundig kaj Christian Petzold kaj kompozicion ĉe la saksia kortega kapelmajstro Johann Christoph Schmidt. En 1724 Graun estis vokita kiel kortega kantisto (tenoro) al Brunsvigo, kie li ĉe la tiea kortega kapelmajstro Georg Caspar Schürmann ankaŭ komponis operojn kaj avancis al vickapelmajstro ĉe la Operdono ĉe Hagenmarkt.

Por la nuptoj de la prusa kronprinco Frederiko kaj la princino de Bevern Elizabeta Kristina Graun verkis la operon Lo Specchio della Fedeltà, kiu havis sian unuan prezentadon en la jaro 1733 je Salzdahlum. Pri la opero la kronprinco estis tiel entuziasma, ke li esprimis la deziron, ke duko Ludoviko Rudolfo permesus al li dungi la komponiston je sia kortego en Rheinsberg.[1] En 1735 Graun translokiĝis al Berlino kaj membriĝis tie kune kun sia frato, koncertmajstro kaj komponisto Johann Gottlieb Graun (1703–1784), kiel vickapelmajstro en la kapelo de la prusa kronprinco kaj posta reĝo Frederiko la Granda. Tie li devis komponi kaj prezenti koncertkantatojn, kies nombron oni taksas je 50.

En la jaro 1740, post la surtroniĝo de Frederiko, Graun estis nomumita kapelmajstro kaj sendita al Italio, por akiri gekantistojn por la itala operejo, konstruota en Berlino. Per lia opero Cesare e Cleopatra la novkonstruita operejo Unter den Linden estis malfermata la 7-an de decembro 1742. Reveninte al Berlino kaj al sia posteno, li tutplene sindediĉis al opero kaj trafis la guston de la reĝo kaj de la publiko tiel ĝuste, ke li baldaŭ prezentiĝis kiel stelulo de la berlina opervivo kaj povis defendi sin kiel tia ĝis sia morto. Liaj operoj formis krom la verkoj de Johann Adolf Hasse la apogilon de la berlina operprogramo.

La tombo de Grauns troviĝis en Berlino Malnov-Cölln ĉe la Petro-preĝejo ĉe Mühlendamm, detruita dum la lastaj militotagoj de 1945, kies restaĵoj estis komplete malkonstruitaj en 1964.

Per daŭra ekspozicio pri vivo kaj verkaro de Carl Heinrich kaj Johann Gottlieb Graun samkiel per ĉiujaraj festivaloj kunlabore kun la distrikta muziklernejo Fratoj Graun la distriktmuzeo en Bad Liebenwerda honorigas la fratojn.

Verkaro

Monumento pri Carl Heinrich Graun en Wahrenbrück

Graun dividas kun la dresdena kapelmajstro Johann Adolf Hasse (1699–1783) la meriton, konduki la italan operon de Alessandro Scarlatti al ĝia kulmino, kio iomete baras al la publiko la rigardon sur la verkoj de aliaj samtempuloj kiel ekz. Händel.

Per la apero de Gluck liaj operoj malaperis por ĉiam el la repertuaro, male tamen lia pasionomuziko „Der Tod Jesu“, unuafoje prezentita en 1755, diversloke, aparte ĉe la Sing-Akademie zu Berlin, longtempe sin tenis en la koncertprogramoj. La Singakademie prezentis la verkon ankoraŭ dum jardekoj kiel muziko por Sankta Vendredo, ĝis kiam post la remalkovro de la pasionoj de Bach ĉi tiuj anstataŭis ĝin.

Krom la pasionomuziko kaj 28 operoj Graun postlasis kelkajn instrumentajn komponaĵojn same kiel multajn eklezimuzikajn verkojn, inter ili Te Deum.

Muzikteatraĵoj

  • Polidorus (5 aktoj, 1726 aŭ 1731)
  • Die in ihrer Unschuld siegende Sinilde (3 aktoj, 1727)
  • Iphigenia in Aulis (3 aktoj, 1728)
  • Scipio Africanus (3 aktoj, 1732)
  • Lo specchio della fedeltà (3 aktoj, 1733)
  • Pharao Tubaetes (5 Akte, 1735)
  • Rodelinda, regina de'Langobardi (3 aktoj, 1741)
  • Cleopatra e Cesare (3 aktoj, 1742)
  • Artaserse (3 aktoj, 1743)
  • Catone in Utica (3 aktoj, 1743)
  • Alessandro e Poro (3 aktoj, 1744)
  • Lucio Papirio (3 aktoj, 1744)
  • Adriano in Siria (3 aktoj, 1746)
  • Demofoonte (3 aktoj, 1746)
  • Cajo Fabricio (3 aktoj, 1746)
  • Le feste galanti, festa teatrale (1747)
  • Cinna (3 aktoj, 1748)
  • L'Europa galante, festa teatrale (5 aktoj, 1748)
  • Ifigenia in Aulide (3 aktoj, 1748)
  • Angelica e Medoro (3 aktoj, 1749)
  • Coriolano, tragedia per musica (3 Akte, 1749)
  • Fetonte, tragedia per musica (3 aktoj, 1750)
  • Il Mithridate, tragedia per musica (3 aktoj, 1751)
  • Armida (3 aktoj, 1751)
  • Britannico, tragedia per musica (3 aktoj, 1751)
  • L'Orfeo, tragedia per musica (3 aktoj, 1752)
  • Il giudizio di Paride, pastorale per muscia (1 akto, 1752)
  • Silla (3 aktoj, 1753)
  • Semiramide (3 aktoj, 1754)
  • Montezuma, tragedia per musica (3 Akte, 1755)
  • Ezio (1755)
  • I fratelli nemici, tragedia per musica (3 aktoj, 1756)
  • Merope, tragedia per musica (3 aktoj, 1756)

Ceteraj verkoj

  • Granda pasiono „Kommt her und schaut“
  • Te Deum
  • Der Tod Jesu, Oratorium (1755)
  • Oratorium in Festum Nativitatis Christi
  • Osteroratorium
  • Ses italaj kantatoj
  • Lieder (in Friedrich Graefes Sammlung verschiedener und auserlesener Oden, 1743)
  • Konĉerto por korno, arĉinstrumentoj kaj klaviceno D-maĵora
  • Sinfonia C-maĵora

Verklistoj

  • John W. Grubbs: The sacred Choral Music of the Graun Brothers. (1972)
  • Carl Mennicke: Hasse und die Brüder Graun als Symphoniker. (1906) (Hasse: 86, Carl Heinrich: 32, Johann Gottlieb: 115, inkl. 14 Fehlzuweisungen)
  • Matthias Wendt: Die Trios der Brüder Graun. (1983) (143, inkl. 4 Fehlzuweisungen)
  • Monika Willer: Die Konzertform der Brüder Graun. (1995) (161, inkl. 7 Fehlzuweisungen)

Literaturo

  • Graun. In: Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Bd. 7, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, ‎ S. 639.
  • Moritz Fürstenau: Graun, Carl Heinrich. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 9. Duncker & Humblot, Leipzig 1879, S. 607–609.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ausstellungskatalog Vom herzoglichen Hoftheater zum bürgerlichen tourneetheater. H.-H. Grote (1992) Wolfenbüttel, S. 45, 46.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Carl Heinrich Graun » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3208852 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)