Carl Maria von Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Carl Maria von Weber. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Weber.

Carl Maria von Weber
Bazaj informoj
Naskonomo Carl Maria Friedrich Ernst von Weber
Naskiĝo 18-an de decembro 1786 (1786-12-18)
en Eutin
Morto 5-an de junio 1826 (1826-06-05) (39-jaraĝa)
en Londono
Edz(in)o Caroline Weber
Ĝenroj klasika muziko
Profesio komponisto
vdr

Carl Maria VON WEBER (naskiĝis en la 18-an de novembro 1786, en Eutin, Holstinio, kaj mortis en la 5-an de junio 1826, en Londono, Anglio) estis germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto. Li estis unu el la unuaj multsignifaj komponistoj de romantismo.

Vivo

Li estis kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li ricevis muziklecionojn en Munkeno ĉe Michael Haydn, kaj poste en Vieno ĉe Joseph Haydn.

En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.

Verkaro

Operoj

  • Die Macht der Liebe und des Wiens (1798) senprezenta
  • Das Waldmädchen (1800)
  • Peter Schmoll und seine Nachbarn (1803)
  • Rübezahl (1805) senprezenta
  • Silvana (1810)
  • Abu Hassan (1811)
  • Der Freischütz (1821)
  • Die drei Pintos (1821/2) senfinita; kompletigis en 1888 je Gustav Mahler
  • Euryanthe (1823)
  • Oberon (1826)

Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.

Sakralaj verkoj

  • Missa sancta n-o 1 en E♭, J.224 (1818)
  • Missa sancta n-o 2 en G, op. 76, J. 251 (1818–19)

Simfonioj

  • N-o 1 en C, Op. 19. J. 50 (1812)
  • N-o 2 en C. J. 51 (1813)