Carl Michael Bellman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C. M. Bellman, pentraĵo el 1779

Carl Michael Bellman, naskita la 4-an de februaro 1740 en Stokholmo, mortinta tie la 11-an de februaro 1795, estis sveda poeto kaj komponisto de Rokoko. Li estas la plej fama kantoverkisto de Svedio kaj konsiderata kiel nacia poeto de la lando.

Kromnomo lia estas Anakreono de Svedio aŭ de Nordio.

Bellman estis genia improvizulo, sed ne ŝatis sisteman verkadon. Plaĉis al li festado kaj drinkado, kaj en 1763 liaj ŝuldoj tiom kreskis, ke li devis foriri el la lando al Norvegio. En 1772 li komponis Gustafs Skål omaĝe al reĝo Gustavo la 3-a, kaj tiu havigis al li sinekuran postenon ĉe la reĝa loterio, kies salajro ebligis al Bellman agrablan vivon sen laboro.

Post la morto de la reĝo en 1792 Bellman finance komplete ruiniĝis kaj en 1794 eĉ estis malliberigita en ŝuldo-karcero. Pro tio serioziĝis lia tuberkulozo, kiu mortigis lin en 1795.

Bellman estis entombigita en la Klara-tombejo en Stokholmo; lia tombo estas perdita.


Ŝablono:LigoLeginda