Carl Riedel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Riedel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1827 (1827-10-06)
en Cronenberg
Morto 3-an de junio 1888 (1888-06-03) (60-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • universitata instruisto
vdr

Carl Riedel (alia skribmaniero: Karl, naskiĝinta la 6-an de oktobro 1827 en Cronenberg (nuntempe urboparto de Wuppertal); mortinta la 3-an de junio 1888 en Lepsiko) estis germana kapelmajstro kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Riedel estis komence sedotinkturisto. Ĥordirektisto Karl Wilhelm malkovris lian muzikan talenton en la vira kantasocio Liedertafel je Krefeld kaj antaŭenigis lin. De 1849 ĝis 1852 Riedel studis ĉe la konservatorio je Lepsiko, la nuna Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. Postsekve li restis tie kiel instruisto pri pianludo kaj teorio.

Liaj samtempuloj rigardis kiel lian ĉefan meriton en la fondado (1854) kaj direktado de la kantasocio por religia muziko nomata laŭ li (Riedel-Verein), kiu prezentis per siaj regulaj koncertoj pioniraĵojn, ne nur per verkoj de Johann Sebastian Bach (h-Moll-Messe 1859), Georg Friedrich Händel kaj Ludwig van Beethoven (Missa Solemnis 1860), sed ankaŭ per sonverkoj antaŭbaĥaj kaj per tiuj el lia samtempo, kaj kiu konsekvence atingis certan famon. En 1859 la ĥoro kantis la unuan prezentadon de la Graner Festmesse de Franz Liszt, en 1872 je la fundamentŝtonmeta solenaĵo por la festivalejo de Bayreuth sub direktado de Richard Wagner la 9-an simfonion de Beethoven.

Por la literaturo de la ĥorkantado Riedel kreis verkojn, kiuj akiris daŭran gravecon, ekzemple per publikigo de liaj Bergischen Weihnachtslegenden (Berg-Landaj Kristnaskaj Legendoj). Sed ankaŭ lia tre arbitra aranĝado de la pasionaj muzikoj de Heinrich Schütz, kiuj anticipis la Schütz-Renesancon, la eldonado de la kristnaskaj kantoj de Michael Praetorius (Den die Hirten lobeten sehre, Es ist ein Ros entsprungen) , de la malnov-bohemaj husanaj kantoj same kiel de la Preußischen Festlieder de Johannes Eccard estis gravaj. Ĝis nun ofte kantataj estas el la malnov-bohemaj kantoj la kristnaskaj kantoj Kommet, ihr Hirten, kiu troviĝas kaj en Evangelisches Gesangbuch (EG 48) kaj same en kelkaj episkopujaj aldonaĵoj de Gotteslob, kaj Freu dich, Erd und Sternenzelt.

Riedel estis kunfondinto de la Ĝenerala Germana Muzik-Asocio kajt transprenis en 1869 ties prezidantecon de Franz Brendel. En 1871 li fariĝis prezidanto de la lepsika Wagner-Asocio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Drei bergische Weihnachtslegenden für gemischten Chor.
  • Zwölf Gesänge für Männerchor.
  • Nachtgesang. Tonstück für Streichorchester. 1887
  • Altböhmische Gesänge für gemischten Chor.
  • Historia des Leidens und Sterbens unseres Herrn und Heilandes Jesu Christi: Chöre und Recitative aus den 4 „Passionen“ von Heinrich Schütz. Aranĝita kaj eldonita fare de Carl Riedel. Lepsiko: Siegel 1870
  • Die sieben Worte unseres lieben Erlösers und Seligmachers Jesu Christi, so er am Stamm des heiligen Kreuzes gesprochen, ganz beweglich gesetzt von Heinrich Schütz. Eldonita de Carl Riedel. Lepsiko: Siegel 1872

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Uwe Eckardt: Riedel,Carl. en: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 18, Bautz, Herzberg 2001, ISBN 3-88309-086-7, kol. 1199–1200
  • Albert Göhler (eldoninto): Der Riedel-Verein. Eine Denkschrift zur Feier seines fünfzigjährigen Bestehens. Lepsiko 1904.
  • Carl Krebs: Riedel, Karl. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volumo 53, Duncker & Humblot, Lepsiko 1907, p. 359 sj.
  • Doris Scheffler, Rudolf Scheffler: Carl Riedel zum 105. Todestag. En: Der Kirchenmusiker. 45, 1994, p. 10 sj.
  • Karl-Hermann Schlage: Riedel, Carl. En: Wolfgang Herbst (eldoninto): Komponisten und Liederdichter des Evangelischen Gesangbuchs. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1999, p. 253 (manlibro por EG 2).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]