Carl Rogers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Rogers
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1902 (1902-01-08)
en Oak Park
Morto 4-an de februaro 1987 (1987-02-04) (85-jaraĝa)
en La Jolla
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Teachers College • Unia Teologia Seminario
Familio
Infano Natalie Rogers
Okupo
Okupo psikoterapiisto • psikologo • verkisto de nefikcio
TTT
Retejo http://www.nrogers.com/index.html
vdr

Carl Ransom ROGERS (8-a de januaro 1902 - 4-a de februaro 1987) estis usona psikologo kiu, kun Abraham Maslow, fondis la skolon de humanisma psikologio, kies anoj komprenas ĝin "tria forto" de psikoterapiaj skoloj, paralela al la skoloj de profunda psikologio (inkluzive de psikoanalizo) kaj de konduta terapio. Siajn terapiajn principojn li fokusigis en la metodo de personocentrigita psikoterapio, kiun li mem komence nomis klientocentrigita terapio. Poste li ŝanĝis la nomon al Personcentrigita Proksimiĝo por reflekti, ke liaj teorioj aplikeblas en ajna interpersonaj rilatoj kaj ne nur inter terapiisto kaj kliento, sed fine plej disvastiĝis la nomo personocentrigita psikoterapio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La usona psikologo Carl Rogers naskiĝis en la 8-an de januaro 1902 en Oak Park, suburbo de Ĉikago. Lia patro estis konstruinĝeniero kaj lia patrino domastrino kaj sindona ano de protestantismo; Rogers estis la kvara el ses infanoj.

Rogers legkapablis dum la infanĝardeno kaj sia edukado komenciĝis en la dua grado (lernjaro en Usono kiam lernantoj aĝas ĉirkaŭ 7-8 jaroj). Sekve de severa edukado religia kaj etika medio li iĝis izola, sendependa kaj disciplinita persono; li tiel multe lernis kaj iĝis estimanto de scienca metodo en ĉiutaga vivo.