Carl Spitzweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carl Spitzweg

Carl SPITZWEG [karl ŝpicve:k] (naskiĝis la 5-an de februaro 1808; mortis la 23-an de septembro 1885) estis germana romantika pentristo kaj poeto. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la epoko Bidermajro.

Li naskiĝis en Unterpfaffenhofen (hodiaŭ Germering, en Bavario) kiel la dua el tri filoj de Franziska kaj Simon Spitzweg. Lia patro, riĉa komercisto, trejnis Carl kiel apotekisto. Li ekhavis sian diplomon de la Universitato Munkeno, sed renormaliĝinte post malsano li ekdediĉis sin al pentrado. Spitzweg estis memlerninta kiel artisto, kaj komenciĝis per kopiado de verkoj de flandraj majstroj. Li kontribuis per sia unuaj laboroj al satiraj revuoj. Post ricevo de heredo en 1833, li povis dediĉi sin rekte al pentrado.

Poste, Spitzweg vizitis eŭropajn artcentrojn, studante verkojn de diversaj artistoj kaj rafinante sian teknikon kaj stilon; li vizitis Pragon, Venecion, Parizon, Londonon, kaj Belgion. Liaj pli postaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj ofte estas humuraj ĝenroverkoj. Multaj el liaj pentraĵoj prezentas akre karakterizitajn ekscentrulojn, ekzemple La legemulo (1850) kaj La hipokondriulo (ĉ. 1865, en la Neue Pinakothek, Munkeno).

Liaj pentraĵoj inspiris la muzikalon Das kleine Hofkonzert de Edmund Nick. Li estis entombigita en la tombejo Alter Südfriedhof en Munkeno.

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kaktamiko
  • La malbona poeto
  • Cindra Merkredo
  • La legemulo
  • La kaptita amletero
  • Disputantaj monaĥoj
  • Serenado

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Murray, P. & L. (1996). Dictionary of art and artists. London: Penguin Books. ISBN 0-14-051300-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]