Carl Sternheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Sternheim
Persona informo
Carl Sternheim
Naskiĝo 1-an de aprilo 1878 (1878-04-01)
en Leipzig
Morto 3-an de novembro 1942 (1942-11-03) (64-jaraĝa)
en Elsene
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Ixelles Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Gefratoj Felix Sternheim vd
Edz(in)o Thea Sternheim vd
Infanoj Mopsa Sternheim vd
Profesio
Okupo dramaturgo • dramaturgo • poeto • verkistoartokritikisto • artkolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl STERNHEIM [kal ŝtenhajm] (naskiĝis la 1an de aprilo 1878 en Lepsiko, mortis la 3an de novembro 1942 en Bruselo) estis germana verkisto.

La filo de juda bankisto studis i.a. filozofion, juron kaj arthistorion, sed ĉion sen diplomo. Ekde 1908 li en Munkeno kun-eldonis la literaturrevuon Hyperion. Post 1911 Sternheim verkis siajn ekspresionismajn dramojn, kiuj satire kritikis la filistrecon de la siatempa socio. Pro malkontenteco pri la politika situacio en Germanio, li ekde 1912 vivis ĉefe en Belgujo, Nederlando kaj Svisujo.

En Germanio ĝis 1918 parto de lia verkaro estis malpermesita, ekde 1933 la naziaj regantoj malpermesis lian plenan verkaron. Carl Sternheim mortis en 1942 en Bruselo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Hose (dramo, 1911)
  • Die Kassette (dramo, 1912)
  • Bürger Schippel (dramo, 1913)
  • Der Snob (dramo, 1914)
  • Tabula rasa (dramo, 1916)
  • Kampf der Metapher (eseo, 1917)
  • Die Marquise von Arcis (dramo, 1918)
  • Europa (romano, 2 vol. 1919/1920)
  • Manon Lescaut (dramo, 1921)
  • Oscar Wilde. Sein Drama (dramo, 1925)
  • Chronik von des zwanzigsten Jahrhunderts Beginn (novelaro, 1918; pli amplekse 1928-28)
  • Vorkriegseuropa im Gleichnis meines Lebens (membiografio, 1936)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.