Carl Woese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carl WOESE)
Carl Woese
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1928 (1928-07-15)
en Sirakuso
Morto 30-an de decembro 2012 (2012-12-30) (84-jaraĝa)
en Urbana
Mortokialo pankreata kancero
Loĝloko Urbana
Ŝtataneco Usono
Alma mater Amherst College • Deerfield Academy • Universitato Yale
Okupo
Okupo mikrobiologobiologo • universitata instruisto
vdr

Carl WOESE (naskiĝis la 15-an de julio 1928; mortis la 30-an de decembro 2012) [karl vos] estas usona mikrobisto, kiu famiĝis pro la eltrovo de la Arĥeoj (nova "regno" de vivularo) en 1977 per filogenetika analizado de 16S ribosoma RNA, la metodo, kiun Woese inventis kaj kiu estas nun tre ofte uzata.

La agnosko de la ekzisto de la Arĥeoj, kiuj estas prokariotoj sed ne bakterioj, estis malrapida kaj dolora proceso. Tiaj famuloj kiel Salvador Luria kaj Ernst Mayr malaprobis ilian disigon de la prokariotoj, kaj ne ĉiuj kritikoj estis sur la scienca nivelo. Pro tiaj kritikoj la scienca revuo "Science" nomis Woese "la cikatrita revoluciulo de mikrobiologio". Woese estis tre kuraĝa kaj ne forĵetis sian revolucian ideon. Nuntempe la mezurado de kompletaj genaroj de kelkaj arĥeoj subtenas la fruan genetikan esploradon de Woese.

Woese estis elektita al la (usona) Nacia Akademio de Sciencoj en 1988, gajnis la Leeuwenhoek-Medalon (la plej alta honoro en mikrobiologio) en 1992, kaj gajnis la (usonan) Nacian Medalon de Scienco en 2000. En 2003, li gajnis la premion Crafoord de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]