Carl Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Walter
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1868 (1868-10-26)
Morto 22-an de decembro 1945 (1945-12-22) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Carl WALTER [karl vAlter] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1868 en Stuttgart, mortis la 22-an de decembro 1945 en Berlino pro pulminflamo) estis germana esperantisto.

Proksimume de 1929 ĝis 1931 Carl Walter estis delegito de UEA en la Berlina distrikto Steglitz. Li tiutempe estis la kontaktulo de Esperanto-lernejo Berlin (Esperanto-Schule Berlin). De 1931 ĝis malfondiĝo en 1933 li estis prezidanto de Esperanto-Cseh-grupo Berlin. En 1936 li estis eĉ ĉefdelegito de UEA en tuta Berlino.

Carl Walter verkis kaj eldonis la jenajn librojn:

La libreto Gajaj horoj por esperantistoj enhavas jenan interesan dediĉon de Carl Walter al Julius Glück (1877–1942):Mi dediĉas la libreton al mia estimata iama Esperanto-instruisto sinjoro direktoro J. Glück, estrarano de la „Esperanto-Gruparo Berlin".

Carl Walter loĝis en la distrikto Tiergarten de Berlin, en la domo Hohenzollernstraße 11. En 1933 oni sanĝis la stratnomon al Graf-Spee-Straße kaj la domnumeron al 24. Bomboj detruis la domon en 1941; nuntempe la strato nomiĝas Hiroshimastraße kaj sur la eksa tereno de la domo staras la reprezentejo de la lando Bremeno en la ĉefurbo.

Li estis invitita de la popola altlernejo en Berlin Zehlendorf gvidi kurson de Esperanto en la jaro 1945.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Gajaj horoj por esperantistoj

Citaĵo
 Ampleksa kolekto de spritaĵoj, anekdotoj, ŝercdernandoj, preseraroj, vortludoj, societludoj por gajigi grupojn, izolulojn, kursgvidantojn, lernantojn. — La aŭtoro kompilis la libreton por ke la gesamideanoj estu gajaj! Ni rekomendas ĝin al ĉiuj legantoj, kiuj volus provi, ĉu li sukcesis. 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]