Carl von Merode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl von Merode
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1853 (1853-06-15)
en Mödling
Morto 27-an de oktobro 1909 (1909-10-27) (56-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Infano Cléo de Mérode
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Carl von Merode (naskiĝinta en la 15-a de julio 1853 en Mödling / Distrikto Mödling, mortinta en la 26-a de oktobro 1909 en Vieno) estis aŭstra pejzaĝpentristo.

Carl von Merode: Ĉarfarista ateliero

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carl von Mérode devenas el belga nobela dinastio. En la jaroj 1870-76 li estis studanto ĉe la altlernejo Akademie der bildenden Künste en Vieno, ekde 1873 ĉe Anselm Feuerbach. Li ankaŭ estis membro de la Viena Artkolektivo. En 1891 li servis kiel ĵuriisto ĉe la Berlina Jubilea Ekspozicio. Kune kun la pejzaĝpentristo Adolf Kaufmann li fondis en 1900 en la aŭstria ĉefurbo specialan pentradolernejon por virinoj.

En siaj verkoj von Merode preferis bazarscenojn kaj humurplenajn situaciojn el la viena popola vivo. Por tio li plurfoje honoritis. Li krome estis la patro de la fama en Franclando aktiva dancistino Cléo de Mérode.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pri Merode ĉe ÖBL
  • Heinrich Fuchs: Die österreichischen Maler des 19. Jahrhunderts, Ergänzungsband 2, (L–Z), Wien, 1979, K 36