Carl von Rokitansky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl von Rokitansky
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1804 (1804-02-19)
en Hradec Králové, Reĝlando Bohemio,  Habsburga monarkio
Morto 23-an de julio 1878 (1878-07-23) (74-jaraĝa)
en Vieno, Cislajtio,  Aŭstrio-Hungario
Mortokialo brustangoro
Tombo Hernalser Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Memorigilo Carl von Rokitansky
Familio
Infanoj Hans von Rokitansky • Viktor Rokitansky • Karl Frh. von Rokitansky • Prokop von Rokitansky
Okupo
Okupo kuracistofilozofopolitikistoprofesoro • patologo • anatomo
vdr
Karl Freiherr von Rokitansky, litografio de Joseph Kriehuber, 1839
Karl Freiherr von Rokitansky, foto ĉ. 1870

Carl Freiherr von ROKITANSKY (ĉeĥe: Karel ROKITANSKÝ) (naskiĝis la 19-an de februaro 1804 en Königgrätz, Bohemio [hodiaŭ Hradec Králové, Ĉeĥio] - mortis la 23-an de julio 1878 en Vieno) estis sciencisto, okupita pli ol 40 jarojn kiel profesoro de patologio en Vieno, fondinto de la moderna anatomio, politikisto kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Königgrätz li vizitadis kvinjaran gimnazion. Filozofion kaj medicinon li studis en Prago. Tie lin rimarkinde influis Jan Evangelista Purkyně, tiama profesoro de anatomio.

Rokitanský finstudis medicinon en Vieno en 1828. Li ne estis kontenta kun la stato de tiama kuracista scienco kaj decidis daŭrigi la laboron de Morgagni, Andral, Laennec kaj Baillie. Tiun laboron li genie finis. Bonan konon de patologio li rigardis kiel necesa kondiĉo por sukcesa klinika laboro.

Surbaze de multnombra sekca materialo (preskaŭ 60 000 kadavroj) li esploris kaj priskribis plurajn malsanojn de diversaj organoj, verkis kelkdekojn da sciencaj traktaĵoj.

Lia „Lernolibro de la patologia anatomio“, eldonita germane en 1841-1846, turnis la atenton de la tuta sciencistaro al lia sekco-tablo. La lernolibro disvastiĝis tra la tuta mondo.

La scienca verko de Rokitanský fariĝis naturscienca bazo de la moderna medicino. Kune kun alia ĉeĥo, Josef Škoda, li fondis la t. n. duan Vienan aŭ Vien-Pragan skolon. Anoj de ĉi-tiu skolo estis pluaj eminentaj ĉeĥaj sciencistoj kaj klinikistoj.

La scienca agado de Rokitanský estis taksita per honora membreco de multaj sciencaj societoj en eksterlando, ekzemple en Parizo, Peterburgo, Bostono, Londono, Strasburgo kaj alie.

Rokitanský estas la spirita patro de la eksperimenta patologio kaj medicina ĥemio. Li havas meriton pri la evoluo de histologio kaj juĝa medicino. Grandegajn meritojn li akiris kiel organizanto en la Akademio de Sciencoj, en medicinistaj societoj kaj ankaŭ en reformo de la medicina studo.

Li okupis sin ankaŭ pri filozofio kaj eminentiĝis kiel pioniro de la materialisma metodo de la scienca esploro.

Lia naskiĝurbo Königgrätz / Hradec Králové aranĝis en 1879 brilan solenon kaj inaŭguris memortabulon de sia granda filo en kunlaboro kun la Asocio de bohemaj kuracistoj. La reliefo de la tabulo estas farita de la skulptisto Josef Václav Myslbek.