Carlo Airoldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Airoldi

Carlo Airoldi (naskiĝis la 21-an de septembro 1869 en Origgio, Italio; mortis en 1929) estis itala maratonistoj, kiu famiĝis, ĉar li iris piede por partopreni la somerajn Olimpikojn de 1896.[1]

Li naskiĝis en kamparana familio en Origgio, ĉe Saronno. Li ekpartoprenis kurkonkursojn en la regiono de Varese.

En 1892 li gajnis kuradon de Lecco al Milano; sekve venkis ĉe Milano - Torino. Li rapide famiĝis kaj estis unu el la plej rapidaj maratonistoj tiamaj. Lia plej granda sukceso estis venko en kurado de Milano ĝis Barcelono en septembro 1895, konkurso dekduetapa, entute 1050 kilometrojn longa. Pro tiu venko li gajnis 2000 pesetojn.

Bibliografio

  • Manuel Sgarella, La leggenda del maratoneta, Macchione Editore

Fontoj

  1. www.atleticaleggera.com

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA